S-ro
Zhang Hongjun plurfoje telefonis al la amikoj por donaci sian
malnovan koloran televidilon de 21 coloj, sed liaj amikoj, ne
atendinte la finon de lia parolo, komencis plendadon, char ankau
ili havas la similan intencon.
Zhang diris al mi, ke tio estas lia
tria televidilo. Antaue li tre facile fordonis sian televidilon,
sed chi-foje li renkontis malfacilon, kvankam tiun televidilon
li uzis nur 3 jarojn, tamen neniu volis akcepti lian donacon.
Ghenerale oni povas vendi la malnovajn
televidilojn al brokantisto, sed kontrau tre malalta prezo,
tial Zhang preferis donaci sian televidilon al amiko.
En chinaj urboj la chagreno, simila
al tiu de Zhang, estas ofta. Lau materialo de la Shtata Statistika
Administracio, en Chinio socio estas 370 milionoj da televidiloj,
150 milionoj da fridujoj kaj 190 milionoj da lavmashinoj. Tiuj
elektraj aparatoj plejparte aperis en la meza au posta periodo
de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. De tiam forpasis la
uzperiodo de dekkelkaj jaroj, tial de 2003 chiujare almenau
5 milionoj da televidiloj, 4 milionoj da fridujoj, 6 milionoj
da lavmashinoj kaj pli grandnombraj komputiloj estos eluzitaj.
Nun la problemo pri la rapide kreskanta
kvanto de elektrona rubo chagrenas ne nur Zhang kaj liajn amikojn,
sed ankau la chinan registaron.
Primitiva traktado de la elektrona rubo
Nun en Chinio, ghenerale dirite, privataj entreprenoj traktas
elektronan rubon per simplaj metodoj, kio tre facile kauzas
median polucion kaj ekologian difektighon kaj minacas ech la
homan sekurecon.
La traktejo de industria rubo Jinghuan
estas unika entrepeno de elektrona rubo de Pekino. Tie laboras
nur dekkelkaj laboristoj, kiuj chiujare traktas 150 tunojn da
elektrona rubo, kiu konsistigas nur malgrandan parton de la
elektrona rubo de Pekino. Ilia laboro estas tre peza, sed la
laboristoj enspezas malmulte kaj la traktejo funkcias malfacile.
Kontraste kun tio, iuj privataj subteraj
traktejoj funkcias vigle. Je malalta prezo ili reachetas eluzitajn
elektronajn objektojn, riparas ilin, faras suprajhan shanghon
kaj revendas ilin je alta prezo. Pro tio okazis plurfoja akcidento
pri eksplodo de televidiloj. Ili ankau ekstraktas valoran metalon
el la malnovaj elektraj aparatoj per postighintaj metodoj, kio
kauzas multe da malutila gaso, malpura akvo kaj skorioj.
En 1995 en iu urbeto de Guangdong-provinco
aperis nova industrio, kiu chiujare dungis pli ol centon da
miloj da alilokaj kamparano-laboristoj por trakti la elektronan
rubon, kiu plejparte estis kontrabandita el Usono kaj Japanio.
Char tiuj metiejoj per tre primitivaj metodoj traktis elektronan
rubon kun venenaj kemiajhoj kaj serioze damaghis la ekologian
medion, tial la poluajhoj entenataj en la akvo estas mil-oble
pli multaj ol en trinkakvo kaj la tieaj loghantoj devigite achetas
akvon el aliaj lokoj pli ol 30 kilometrojn fore.
Kiu devas trakti la rubon?
Kial traktado de elektrona rubo estas farata per tiel simplaj
metodoj en Chinio? Sciu, ke tio ja estas profitodona afero en
aliaj landoj.
Fakte en la lastaj du jaroj multaj
entreprenoj kaj individuoj deziris sin okupi pri tiu afero,
sed pro tio, ke la oficialaj entreprenoj devas plenumi la rigorajn
postulojn en mediprotektado, alpreni avangardajn teknikon kaj
ekipajhojn kaj apliki progresajn teknologiojn, tial ili devas
investi multe, kaj plie, en la komenco ili malfacile akiras
profiton kaj la koncernaj politikoj estas ne kompletaj. Ghuste
pro tio ili ankorau ne faris decidon.
En tiaj cirkonstancoj la traktado
de elektrona rubo nature estas plenumata de produktantoj, komercantoj
kaj diversnivelaj registaroj, sed dum certa tempo pro necerteco
de iliaj devoj, neniu donis grandan atenton al tiu laboro.
Fakte por akceli vendadon iuj komercejoj
provis reachetadon, tamen pro alta prezo ili chesis provi. Fine
de 2002 la pekina brancho de Vendejo de Elektraj Aparatoj Gome
reachetis malnovajn hejmajn elektrajn aparatojn chiu kontrau
120 juanoj. Tio estis varme akceptita de la klientoj. Tiam chiutage
ghi reachetis pli ol 100 televidilojn.
Sed tiu laboro chesis post nur 3
semajnoj. “Kiom ni levis la prezon de reachetado, tiom
ni perdis,” diris ghia direktoro Chen Haiyan. “La
reachetitaj elektraj aparatoj stokighas kiel monteto en la tenejo.
Kaj ili taugas al nenio kaj ni povas nur donaci ilin al malrichaj
lokoj.”
Char estas malfacile establi la oficialan
reachetan sistemon pri elektrona rubo, tial samkiel en la tenejo
de Gome, en tiu de multaj aliaj chinaj komercejoj stokighas
elektrona rubo kun komputiloj kiel la chefaj kaj plie la stoko
farighas pli kaj pli granda.
Leghodonado
Antau tiu malfacila situacio fakuloj opinias, ke la shlosila
problemo estas doni leghon pri reacheto kaj trakto de la elektrona
rubo por difini la respondecantojn en tiu laboro.
Kantona Jhurnalo informis, ke nun
estas ellaborata projekto de la unua legho pri reacheto de la
elektrona rubo "Metodoj pri reacheto, utiligo kaj administrado
de eluzitaj hejmaj elektraj aparatoj", kiu difinos la respondecan
sistemon de la produktantoj kaj ankau tion, ke la podetalaj
komercistoj havas devon reacheti la eluzitajn elektronajn produktajhojn
kaj redoni ilin al la produktantoj, dum la konsumantoj devas
redoni la eluzitajn elektronajn produktajhojn al la komercantoj,
tio signifas, ke en Chinio ne estos vakua spaco pri reacheto
kaj trakto de la elektrona rubo.
Samtempe kun tio estas ellaborata
la "Anonco pri longeco de tempo de uzado kaj reutiligado
de la hejmaj elektraj aparatoj". Lau tiu anonco oni devas
observi la principon, t.e. kiu produktas, tiu pagas; kiu profitas,
tiu pagas; kaj la produktaj entreprenoj, komercistoj, konsumantoj
kaj registaro chiu havas sian devon kaj respondecon pri la elektrona
rubo, tamen la detalajhoj nun estas diskutataj.
Konforme la supre menciitajn du regulojn,
la "Metodoj pri administrado pri prevento kaj nuligo de
la poluo kreata en produktado de la elektraj aparatoj",
ellaborita de la Ministerio de Informa Industrio, estis aprobita
kaj en ghi estas grava teksto: "Fabrikantoj de la elektraj
aparatoj devas garantii, ke de la 1-a de julio, 2003, oni praktiku
la metodojn pri redukto de la venenaj kaj malutilaj substancoj
kaj de la 1-a de julio, 2006, chiuj vendataj elektraj aparatoj
regataj de la shtato ne devas havi plumbon, hidrargon, kadmion,
kromon, polimeran bromidan benzenon kaj polimeran bromidan benzenan
eteron", dank' al kio radikale nulighos la venena kaj malutila
kemia funkcio de la elektrona rubo.
La chinaj kaj alilandaj fakuloj alte taksas tiujn regulojn kaj
leghojn. S-ro Cao Mingyue, estro de la sekcio de la postvenda
servo de la china limigita kompanio de Panasonic, diris, ke
se Chinio praktikos tiujn regulojn kaj leghojn, ankau Panasonic
reachetos la eluzitajn elektronajn produktajhojn. Nun projekti
facile reacheteblajn elektronajn produktajhojn kun nur minimuma
malutilo jam farighis grava temo esplorata de multaj chinaj
kaj translandaj kompanioj.
Jughate lau la vidpunkto perspektiva,
reacheti kaj trakti elektronan rubon estos industrio multe investota
en Chinio. Nun krom ellaborado de koncernaj leghoj kaj reguloj
Chinio faras ankau multon por perfektigi sian merkatan sistemon,
por ke la taugaj kaj kvalifikitaj entreprenoj de diversaj posedantecoj,
inkl. de alilandaj entreprenoj, sin okupu pri la merkato de
traktado de eluzitaj elektronaj aparatoj.