La
15-an de oktobro, japana jhurnalo Asahi Shimbun publikigis artikolon,
kie legighas, ke la kosmoshipo Shenzhou-5 impresas la publikon,
ke Chinio estas granda prospera lando kun progresa tekniko.
Kredeble, la monda bildo kun pintaj teknologioj kiel la centro
shanghighos pro tio. La homporta kosmoshipo lanchighos nur tiam,
kiam oni havos fidindajn teknologiojn de raketo, vivodefenda
sistemo kaj repreno de lanchita satelito. Koncerne Hindion kaj
aliajn landojn, kiuj nun havas nukleajn armilojn, ankorau ne
havas la fundamentajn fortojn por defii lanchon de homporta
kosmoshipo.
Usona jhurnalo Wall Street Journal
raportis la 15-an de oktobro, ke kvankam la kosmoshipo Shenzhou-5
ripetis la grandan aferon faritan de Usono kaj Sovetunio antau
pli ol 40 jaroj, tamen kosmonautikaj fakuloj diris, ke la flugado
de la china homporta kosmoshipo montras, ke Chinio faris grandan
salton en teknologioj kaj ghi farighis konkuranto au kompano
en la esplorado de la spaco regata de Usono. Iu renoma fakulo
laboranta 22 jarojn en la kosmonautika centro nome Johnson,
Houston, diris, ke Chinio ne blinde postkuras Rusion kaj Usonon
kaj post nelonge ghi atingos Rusion kaj farighos oficiala membro
de la spaca klubo.
Jhurnalo USA Today diris la 15-an de oktobro, ke lancho de la
china kosmoshipo vivigos la alilandan kosmonautikan aferon kaj
forigos la modelon de la rilatoj inter malnovaj kosmonautikaj
kompanoj kaj la potencigho de Chinio utilos al chiuj homoj de
la mondo. Usono, Europo kaj Japanio nun intensigas sian kosmonautikan
planon. Chinio nun farighis potenca tria lando en la kosmonautika
unio, kio donos novan eblecon aktivadi en la kriza momento,
ekz. transporti kosmonautojn kaj materialojn inter la terglobo
kaj internaciaj kosmaj stacioj.
La 15-an de oktobro la Novajh-agentejo
de Rusio diris, ke en la vico de kosmonautoj aperis chino kaj
nun la spaco estas konkerata ankau de chinoj. Por multe da membroj
de la terglobo lancho de la kosmoshipo havas alian signifon,
ke la reputacio kaj pozicio de Chinio en la monda familio rapide
levighas. La kosmonautiko nature utilas al la ekonomia disvolvigho
de tiu lando.
La 16-an de oktobro la japana novajh-agentejo
Jiji diris, ke hodiau post Usono kaj Rusio, Chinio farighis
la tria lando, kiu povas lanchi homportan kosmoshipon kaj sukcese
repreni ghin. Pro tio unu jaron post sia naskigho la nuna shtata
gvidantaro estrata de Hu Jintao levis sian prestighon kaj reputacion
de la registaro kaj Chinio, kiu firmigis sian kosmonautikan
pozicion kaj faros esploradon pri la luno kaj konstruon de la
spacaj stacioj.