Respondeculo de la china kosmonautiko
diris, ke en la pasinteco Chinio lanchis 5 kosmoshipojn Shenzhou,
proksimume po unu en chiu jaro, kaj lanchos kosmoshipon Shenzhou-6
en la venontaj 1-2 jaroj.
En la 16-a de oktobro de 2003 chinoj
sukcesis en la lancho de la unua homoporta kosmoshipo. Tio estas
memorinda dato. La kosmoshipo Shenzhou-5 chirkauiris la teron
14 fojojn, kontentige plenumis diversajn sciencajn eksperimentojn
kaj sekure surterighis en la mezo de la Autonoma Regiono de
Interna Mongolio je la 6-a horo kaj 23 minutoj de la 16-a de
oktobro. La kosmonauto estis sana.
Dum la rondirado de la kosmoshipo
la tera regadejo chiam tenis striktan interkomunikadon kun la
kosmonauto, telemezuris liajn korbatadon, korpan temperaturon
kaj sangopremon, kaj televidis liajn movadojn, mienon kaj humoran
shanghighon. Krome koncernaj laborantoj en la tera regadejo
kaj gvidantoj multfoje interparolis kun la kosmonauto. La kosmonauto
multe fotis la terglobon per dighita fotilo kaj faris gravajn
direktivajn aldonojn sub la instrukcio de la tera komandejo.
Oni raportis, ke Chinio ankorau ne
faris planon pri esplorado kaj lancho de kosma aviadilo. Pri
Shenzhou-6 oni ne menciis planon de eksterkajuta irado.