Respondeculo
de la china kosmonautika inghenierio diris, ke la kosmoshipo
Shenzhou estis projektita kaj farita de Chinio mem kaj havas
kompletan intelektan proprieton.
Kosmoshipo estas granda sistema vorko
kaj ghia stimula forto estas netaksebla. Ghi rigore provas ne
nur krudajn materialojn kaj diversajn elementojn, sed ankau
la organizan kaj administran nivelon de industriaj produktajhoj
kaj grandaj vorkoj de Chinio. Esplorado pri la kosmoshipo Shenzhou
dauris 10 jarojn kaj sukcesis post venko de multaj teknologiaj
malfaciloj.
Kompare kun la samspeculoj de aliaj
landoj, la china kosmoshipo havas siajn proprajn karakterizajhojn:
Unue, Chinio donis funkciojn al sia kosmoshipo per unu pasho,
sed Usono kaj Rusio per pluraj. Ni sukcesis en tio surbaze de
la sukcesoj de la antauirantoj. Due, la diametro de la china
kosmoshipo estas 2.5 metroj, difinita lau la propra bezono,
iom pli grada ol tiu de la rusa. En tia kajuto la kosmonauto
sentas komfortecon. Trie, la projekto de la china kosmoshipo
estis malsama al tiu de Rusio. La china kosmoshipo estis ne
nur transportilo, sed ankau instrumento por scienca eksperimento,
kaj revenante la kosmoshipo postlasis orbitan kajuton por daurigi
sciencan eksperimenton. Kvare, la projektado de la china kosmoshipo
estis farita en la lastaj jaroj, malplifrue ol tiu de la aliaj
landoj. Tial la elektronika kaj rega teknologio estas multe
pli progresa ol la samspeculoj de la aliaj landoj.