Respondeculo
de la oficejo de la kosmonautiko de Chinio diris, ke ghis nun
Chinio lanchis 5-foje kosmoshipon Shenzhou, kaj la unuaj 4 konsumis
po 800 milionojn da juanoj, kaj la kvina, iom pli multe pro
la homoportado, tamen malpli ol miliardon da juanoj.
La pago por la kosmonautiko estis sankciita
de la registaro. Chinio entreprenis kosmonautikon jam 10 jarojn
kaj dum tiu tempo konsumis 18 miliardojn da juanoj. La mono
estis uzita por du flankoj. La unua estis por kosmoshipo, raketoj,
elektronikaj ekipajhoj kaj aplikaj ekipajhoj, kaj tiuj produktajhoj
estis foruzitaj en la eksperimentado. La dua estis uzita por
diversaj fundamentaj ekipajhoj por fari homoportan aparaton,
ekzemple kosmonautika urbo, lanchejo de homoporta kosmoshipo
kaj ekipajhoj por prilaborado kaj mezurado. Tiuj teknologiaj
fundamentaj ekipajhoj konsumis chirkau 8 miliardojn da juanoj.