Por
solvi la malfacilon pri loghdomoj de la urbanoj, kiuj enspezas
ne multe, la china registaro decidis antau kelkaj jaroj konstrui
simplajn loghdomojn. Nun ghi reguligas konstruadon de la simplaj
domoj kaj faras necesan enketon al la achetantoj de tiaj domoj
kaj post la enketado ghi iom post iom perfektigos la politikon
pri simplaj loghdomoj kaj reguligos la administradon de tiuj
loghejoj, por ke la urbanoj, kiuj enspezas ne multe, havos chiu
sian loghejon.
Kial oni konstruas simplajn loghdomojn?
En 1998 Chinio ekpraktikis reformadon
pri distribua sistemo de loghdomoj de la urbaj salajruloj, nuligante
la sistemon de senpaga distribuo de loghdomo kaj chiuj oficistoj
kaj laboristoj devas acheti loghejon. Por solvi la malfacilon
en domacheto fare de la ne multe enspezantaj urbanoj, la registaro
decidis konstrui simplajn loghdomojn, kio estas envolvita en
la registara plano por domkonstruado. Kaj la registaro garantias
bezonon de la dombieno kaj praktikas privilegian politikon al
konstruado de tiaj loghdomoj.
La china registaro vendas simplajn
loghdomojn al la ne multe enspezantaj urbanoj, dum tiuj, kiuj
enspezas multe, devas acheti komercan loghejon.
En 1998 Pekino komencis vendi simplajn loghdomojn. Chiu apartamento
ampleksas 60-80 kvadratajn metrojn kaj la prezo de chiu kvadrata
metro estas malpli ol 4 mil juanoj (8.3 juanoj egalas al unu
usona dolaro).
Lau la decido chiu, kiu volas acheti
simplan loghdomon, devas esti konstanta loghanto de la urbo
kaj la jara enspezo de la tuta familio estas malpli ol 60 mil
juanoj kaj plie portempe ili ne havas loghejon au la pokapa
loghareo estas malpli ol 12 kvadrataj metroj. La urbanoj, kiuj
urghe bezonas loghejon, povas acheti ghin privilegie.
Pekino komencis konstruadon de simplaj
loghdomoj kun areo de 4.37 milionoj da kvadrataj metroj.
Kiom da kvadrataj metroj areas apartamento de simpla
loghdomo?
En Pekino chiu apartamento de finkonstruitaj
simplaj loghdomoj plejparte areas pli ol 80 kvadratajn metrojn,
t.e. por acheti simplan apartamenton oni devas pagi pli ol 300
mil juanojn.
Tiantongyuan kaj Huilongguan estas plansetlejoj kun plej frue
konstruitaj simplaj loghdomoj en Pekino kaj tie la venditaj
loghdomoj plejparte estas tiaj, ke chiu apartamento areas pli
ol 100 kvadratajn metrojn kaj iuj ech pli ol 200 kvadratajn
metrojn. La pligrandigho de la areo de la loghdomoj interesas
achetantojn altsalajratajn. La prezo de chiu kvadrata metro
estas nur duono au kvarono de tiu de la komercaj loghdomoj,
tial multe da altsalajrataj preferas tian loghdomon.
Enketo fare de la Pekina Akademio
de Sociaj Sciencoj en 2002 montris, ke 48.6% de la pekinanoj
chiumonate enspezas ch. 2000 juanojn, 40.3% malpli ol 1000 juanojn
kaj nur 11.1% pli ol 2000 juanojn.
Sendube, por acheti tian loghdomon
la ne multe enspezantaj urbanoj devas akumuli pli ol 20 jarojn
tute sen elspezo. Alia raporto montris, ke 66% de la enketitoj
deziras loghdomon, sed ili ne havas tiel multe da mono.
La enketo montris, ke pli ol 90% de
la pekinanoj deziras simplan loghdomon kun areo de malpli ol
100 kvadrataj metroj.
Por garantii loghejon de la ne multe enspezantaj familioj
Sen ghustatempa solvo de la problemo
rilata al la simplaj loghdomoj, la interesoj de la ne multe
enspezantaj urbanoj ne estas garantiataj. La 3-an de marto,
2003, la Ministerio de Konstruado, la Shtata Planiza Komisiono
kaj la Ministerio de Tero kaj Richfontoj de Chinio kune publikigis
urghan anoncon, ke oni faros enketadon pri la konstruado kaj
administrado de la simplaj loghdomoj en Pekino, Hebei-provinco
kaj aliaj 9 municipoj kaj provincoj.
La enketo tushas multajn flankojn
de la konstruado de simplaj loghdomoj, inkl. liveron de la terpecoj
de post 1998, administradon de la prezoj de la simplaj loghdomoj,
peton kaj ekzamenadon de la achetantoj kaj efektivigon. La enketo
tushas ankau bezonon de la simplaj loghdomoj en la venontaj
5 jaroj, kontentigon kaj koncernajn rimedojn, rimarkigojn kaj
sugestojn por perfektigi la politikon pri simplaj loghdomoj,
aliajn vojojn por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj
urbanoj pri loghdomoj k.a.
La Ministerio de Konstruado informis, ke oni rigore limigos
vendadon de la simplaj loghdomoj kaj reduktos nombron de la
achetantoj por garantii bezonon de la ne multe enspezantaj familioj.
En la estonteco oni ne konstruos apartamenton de simplaj loghdomoj,
kun areo de pli ol 120 kvadrataj metroj, kaj malpermesos konstruadon
de luksaj loghdomoj. La ministerio nun ellaboras novan regularon
pri administrado de simplaj loghdomoj.
S-ro Xie Jiajin, estro de la logheja
kaj bien-domkonstrua departemento sub la Ministerio de Konstruado,
opinias, ke konstrui kaj entrepreni la simplajn loghdomojn estas
grava metodo por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj
urbanoj pri loghado kaj tiuflanke oni devas doni atenton al
la ne multe enspezantaj familioj kaj konstrui kaj vendi tiajn
loghdomojn en la tuta lando.
Koncerne vendadon de tiaj loghdomoj,
koncernaj respondeculoj diris, ke la registaro devas ekzameni
la enspezon de la familioj, kiuj petas tian loghdomon, kaj post
la ekzameno doni al ili licencon, per kiu oni rajtas acheti
unu apartamenton de simpla loghdomo, dum la bien-domaj entreprenistoj
ne rajtas vendi tiajn loghdomojn rekte al la socio.
S-ro Ma Guoxin, vicprezidanto de la
China Arkitektura Instituto, diris, ke konstrui simplajn loghdomojn
kaj kontentigi bezonon de la ne multe enspezantaj urbanoj estas
grava tasko de la konstruaj departementoj en la estonteco.
Antau nelonge respondeculo de la Pekina
Konstrua Komisiono diris, ke en la venontaj 5 jaroj Pekino chiujare
konstruos simplajn loghdomojn de 3 milionoj da kvadrataj metroj
kaj chiujare plenumos tiajn loghdomojn de 2 milionoj da kvadrataj
metroj, kaj se chiu apartamento areos 100 kvadratajn metrojn,
do chiujare Pekino finkonstruos 20 mil apartamentojn.