Chinio
komencis sian leghdonadon pri intelekta proprieto antau 20 jaroj.
Post 20-jara disvolvigho la sistemo de intelekta proprieto de
Chinio jam proksimighas al perfektigho. Sed en kia internacia
situacio Chinio suriris la vojon de normala leghdono pri intelekta
proprieto kaj kiom da periodoj ghi trairis en tiu laboro kaj
kiamaniere ghi plifortigis la strategian pozicion de intelekta
proprieto?
Konsekvenco de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo
Ke Chinio suriris la vojon de leghdono
pri intelekta proprieto, tio estas konsekvenco de la disvolvigho
de la merkata ekonomio.
En 1971 Chinio reprenis sian leghan
pozicion en UN kaj partoprenis la konferencon de la Monda Organizo
de Intelekta Proprieto en 1973. Ghuste tiam chinoj kaptis la
vorton “intelekta proprieto”.
En 1978 Chinio komencis konstrui la sistemon de socialisma merkata
ekonomio kaj plirapidigis siajn pashojn de pordmalfermo. Por
reguligi la merkatan ekonomion kaj akceli ghian disvolvighon
estas nemankigebla leghdonado pri intelekta proprieto.
Por alkonformigi sin al la internacia
tendenco de la ekonomia disvolvigho, precipe post 1976, kiam
la interrilatoj de Chinio kaj Usono tendencis al malstrechigho
kaj la ekonomi-komerca kontakto de la du landoj oftighis, Chinio
suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto. En 1979
post intertraktado Chinio kaj Usono subskribis du kunlaborajn
interkonsentojn sur la kampoj de altenergia fiziko kaj komerco,
kaj Usono postulis, ke por la interkonsento Chinio devas protekti
la intelektan proprieton de Usono, sed tiam en Chinio tute mankis
koncerna legho.
Profesoro Li Shunde, konsiliano de
la China Instituto pri Intelekta Proprieto, opinias, ke la postulo
de Usono estis farita sur profunda internacia ekonomia fono.
En la lasta periodo de la 60-aj jaroj kaj la 70-aj jaroj la
komerca deficito de Usono kaj iuj aliaj evoluintaj landoj multe
kreskis kaj ilia ekonomio tendencis al dekadenco. Post serioza
esplorado ili opiniis, ke la chefa kauzo estas, ke ilia intelekta
proprieto ne estis bone protektata kaj multaj iliaj varoj suferis
de chipa imit-produktado, tiel ke ilia teknika avantagho ne
donis ekonomian frukton, tial protekti intelektan proprieton
farighis tre grava por internacia ekonomia kunlaboro.
En tia situacio Chinio, kiu rapide
sin fandis en la ekonomia tutmondigho, devis plirapidigi siajn
pashojn de leghdonado pri intelekta proprieto. La 3-an de junio
1980 Chinio membrighis al la Monda Organizo de Intelekta Proprieto
kaj ghuste en tiu jaro ghi komencis establi la sistemon pri
intelekta proprieto.
Tri periodoj de disvolvigho
La leghdonado pri intelekta proprieto de Chinio estis farita
en tri periodoj: En la unua periodo, t.e. en la fino de la 70-aj
jaroj, 80-aj kaj 90-aj jaroj Chinio publikigis "Leghon
pri fabrikaj markoj", "Leghon pri patentoj" kaj
"Leghon pri autora rajto", kio markis, ke Chinio fundamente
havigis al si la leghan sistemon pri intelekta proprieto.
En la dua periodo (1990-2001) la legha
sistemo pri intelekta proprieto estis plue perfektigita kaj
Chinio ellaboris sinsekve “Leghon kontrau nejusta konkurenco”,
“Regulojn pri dogana protekto de intelekta proprieto”,
“Regulojn pri protekto de arangho de integrita cirkvito”
kaj aliajn leghojn kaj regulojn.
En tiu tempo Chinio plurfoje reviziis
la tri chefajn leghojn ellaboritajn en la unua periodo por konformighi
al la internaciaj leghoj kaj reguloj, ekz., antau la revizio
lau la “Legho pri patentoj” kaj “Legho pri
fabrikaj markoj” la instanco por decidi la patentojn kaj
fabrikajn markojn de novtipaj varoj estas shtata administracio,
sed post la revizio tiun rajton havas ekskluzive jughejoj.
En la tria periodo, t.e. post sia
membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO) fine de 2001, Chinio
havas novajn taskojn, t.e. protekti siajn proprajn interesojn
koncerne intelektan proprieton krom daura perfektigo de la nunaj
leghoj.
Profesoro Li opinias, ke post sia
membrigho al MKO Chinio devas reguligi la artikolojn de siaj
leghoj pri intelekta proprieto lau la reguloj de la internacia
merkato, ekz., por konformighi al la internacia regularo Chinio
nun preparas sin por revizii “Regulojn por protekti softvarojn
de komputoroj”, “Regulojn pri dogana protekto de
intelekta proprieto” kaj “Leghon kontrau nejusta
konkurenco”.
Sed tia revizio kaj ordigo devas esti
konformaj al la nivelo de la china ekonomio kaj Chinio ne devas
blinde imiti la internacian altan nivelon, alie tio malutilos
al la disvolvigho de ghia ekonomio kaj la fina celo de la leghdonado
pri intelekta proprieto.
Altigo de la pozicio de intelekta proprieto
En la lastaj jaroj famaj transmaraj korporacioj plurfoje akuzis
chinajn entreprenojn pro intelekta proprieto. Usona kaj japana
kompanioj sinsekve faris tion, kio vekis vastan atenton de la
publiko.
Intelekta proprieto jam farighis fokuso
de konkurenco inter entreprenoj kaj inter shtatoj. Gazetara
servo opinias, ke la senfajra milito sur kampo de intelekta
proprieto inter chinaj kaj alilandaj entrepenoj jam komencighis.
S-ro Wu Boming, vicprezidanto de la
Shtata Administracio pri Intelekta Proprieto, diris, ke por
gajni la militon surkampe de intelekta proprieto Chinio devas
alte taksi la gravecon de intelekta proprieto kaj praktiki la
shtatan strategion pri intelekta proprieto lau strategia starpunkto.
Profesoro Li Shunde opinias, ke tio
estas normala fenomeno, char post membrigho de Chinio al MKO
chinaj entreprenoj devas partopreni internacian ekonomian konkurencon
en pli granda sfero kaj sekve de tio neeviteble okzos konflikto
kun iuj grandaj transmaraj kompanioj.
Kvankam la leghdona sistemo pri intelekta
proprieto de Chinio nun tendencas al perfektigho, tamen la konscio
pri protekto de sia intelekta proprieto devas plue levighi kaj
tiuflanke Chinio estas multe postighinta en partopreno de la
konkurenco de inelekta proprieto kun evoluinaj landoj.
Profesoro Li opinias, ke por levi
sian strategian pozicion de intelekta proprieto, Chinio devas
daure intensigi propagandon kaj diskonigon de la legho pri intelekta
proprieto kaj fondi institucion por la fina decido, shangho
de la patentoj, fabrikaj markoj kaj administrado de la autora
rajto, kio multe utilos al ordigo kaj disvolvo de intelekta
proprieto kaj prevento de la damagho de la aktiveco pri petado
de intelekta proprieto pro multflanka administrado.
Krom tio Chinio devas meti intelektan
proprieton en la disvolvan strategion de la shtato, lokoj kaj
entreprenoj, por ke la entreprenoj mem alte taksu la sistemon
pri intelekta proprieto.