SARS surprizatakis nin

de CHEN TIAN

    Komence de 2003 SARS surprizatakis la mondon. En duonjaro ghi infektis pli ol 8 mil homojn kaj farighis komuna malamiko de la homaro. La 12-an de marto, la Monda San-Organizo avertis la mondon pri SARS kaj de tiam en pli ol 20 landoj aperis SARS-malsanuloj. La Monda San-Organizo montris, ke ghis la 12-a de junio en la tuta mondo estis sume 8445 SARS-malsanuloj kaj malsanuloj kun simptomoj similaj al SARS.

     SARS estas grava infekta spira malsano, kiu infektas chefe per pulvoro en mallonga distanco kaj intima kontakto. Ghia patogeno estas vario de koronaviruso.

Pri la epidemia stato

    En Chinio SARS atakis unue Guangdong. Fine de 2002 tie aperis la unua SARS-malsanulo. Char tiam oni ne konis la patogenan kauzon nek infektajn kanalojn de ghi, iuj medicinistoj estis infektitaj kaj la malsano komencis ataki aliajn homojn. Februare de 2003 SARS atingis kulminon de sia disvolvigho en Guangdong kaj iuj familioj kaj medicinistoj estis arope infektitaj. La 15-an de marto la Monda San-Organizo donis oficialan nomon al tiu malsano.

     En la lasta tagdeko de marto aperis en Pekino la unua SARS-malsanulo, sed pro malglata informado kaj manko de koncernaj scioj la epidemio rapide disvastighis.

     La 20-an de aprilo la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro kaj Higiena Ministerio de Chinio kune okazigis gazetaran konferencon, kie oni diris, ke la china registaro certe alprenos la sintenon plene respondeci por la felicho de la china popolo, ghustatempe trovi, raporti kaj publikigi la epidemian staton kaj malpermesos prokrasti raporton pri la epidemia stato kaj redukti la nombron de la suferantoj kaj de tiu tago ghi chiutage publikigos la epidemian staton, sed antaue chiun kvinan tagon, kaj alprenis efikajn rimedojn por bremsi disvolvighon de la malsano. La 28-an de aprilo 203 homoj estis atakitaj de SARS, el kiuj estas pluraj medicinistoj. Dank' al efikaj rimedoj kontrau SARS kaj diversaj rimedoj bremsi la malsanon, de majo la epidemio palighis tagon post tago.

     La 19-an de majo la nombro de la novaj raportitaj SARS-malsanuloj unuafoje falis al malpli ol dek (7 homoj), sed tiutage sur la cheftero de Chinio nur 12 homoj malsanighis je SARS.

     La 2-an de junio lau la statistiko pri SARS Pekino atingis tri nulojn, t.e. tiutage en Pekino neniu estis diagnozita kiel SARS-malsanulo nek kiel ghia suspektato kaj neniu mortis de ghi. De la 8-a de la sama monato neniu estis nove infektita de SARS.

     La 24-an de junio la Monda San-Organizo deklaris, ke la epidemia stato de SARS en Pekino jam rimarkinde mildighis kaj ghi jam konformas al chiuj koncernaj normoj difinitaj de la Monda San-Organizo, t.e. malpli ol 60 SARS-malsanuloj kuracataj en la hospitaloj, en la 5 sinsekvaj tagoj malpli ol 5 nove aperintaj SARS-malsanuloj estas kaj chiuj SARS-malsanuloj en la urbo estas retenataj kaj neniu SARS-malsanulo iris aliloken. Pro tio ghi liberigis Pekinon el averto pri turismo kaj forstrekis Pekinon el la listo de epidemiaj regionoj. En la 2-a de julio la lastaj 2 SARS-malsanuloj resanighis kaj elhospitalighis en Kantono, kio markis, ke en Guangdong-provinco jam ne estas SARS-malsanuloj, dume nur 27 SARS-malsanuloj estis kuracataj en hospitaloj de Pekino. Ghis la 2-a de julio sur la cheftero de Chinio la nombro de la raportitaj SARS-malsanuloj estis entute 5327, el kiuj 4933 jam resanighis. La 16-an de augusto la lastaj 2 SARS-malsanuloj en Pekino resanighis kaj elhospitalighis kaj de tiam ghis hodiau sur la cheftero de Chinio estis neniu nova SARS-malsanulo kaj neniu suspektato.

Rimedoj alprenitaj de la registaro

     Dank' al komuna penado de la chinaj registaro, medicinistoj kaj popolamaso SARS estas bremsita. La Shtata Konsilantaro metis la laboron pri prevento kaj kuraco de SARS sur la unuan lokon de sia tagordo. En malpli ol unu monato ghi okazigis 3 kunvenojn por speciale diskuti kaj aranghi kontrauepidemian laboron. La shtata prezidanto, la chefministro kaj aliaj gvidantoj plurfoje inspektis SARS-kuracejojn.

     La 29-an de aprilo en Pekino 152 homoj estis atakataj de SARS, sed post iom pli ol unu monato la nombro de novaj SARS-malsanuloj farighis nulo, kio estas nedisigebla de la efikaj rimedoj alprenitaj de la loka registaro.

     Antau chio la pekina registaro intensigis la informan komunikadon inter la medicinaj establoj kaj difinis la hospitalojn, kiuj devas multe akcepti SARS-malsanulojn. Sekve de tio iuj grandaj hospitaloj establis specialan kuracejon de februloj kaj izolan observejon kun okulfrapa signo che la enirejo por apartigi la februlojn de la aliaj pacientoj kaj preventi krucan infekton. Che la enirejo de multaj hospitaloj estis dejhorantoj, kies tasko estas mezuri temperaturon de la pacientoj. Trovinte februlojn, oni senprokraste eskortis ilin al la speciala kuracejo de februloj. La Higiena Ministerio de Chinio postulis, ke la kuracejo de februloj devas esti for de la ordinaraj kaj precipe for de obstetrikaj kaj pediatriaj san-protektaj sekcioj.

     Post naskigho de la kuracejo de februloj en la hospitaloj oni pli detalis kuracadon. Ghenerale, che la registrado oni demandis pri la sindromo de la pacientoj cele gvidi ilin al la konvena sekcio. Se la pacientoj havis febron, tuson kaj alian simptomon, oni kondukis ilin rekte al la kuracejo de februloj kaj la malsanuloj, kiuj havas similajn simptomojn al SARS, estis izolitaj, observataj kaj kuracataj en la kuracejo de februloj, kie specialaj medicinistoj faras epidemian esploradon por koni kaj shtopi la epidemian fonton. La esplorado ampleksas personan situacion de la pacientoj, lokojn, kie ili estis antau enhospitaligho, homojn, kiujn ili kontaktis, kaj ilian nunan staton. Pere de tiuj informoj oni konis la infektan kanalon kaj proponis al tiuj, kiuj kontaktis la menciitajn pacientojn, izolighi en sia propra hejmo. La supra esplorado iam estis farata inter pluraj provincoj samtempe. Tio ja estas necesa kaj efika por rompi la infektan kanalon.

     Krom tio en chiuj distriktoj kaj gubernioj de Pekino establighis speciala telefono por februloj, kiuj povas konsulti kuracistojn en sia hejmo por scii, chu li devas viziti hospitalon au ne. Ambulancoj ofte vizitis la loghkvartalojn por trakti februlojn, pro tio iuj neseriozaj februloj estis ghustatempe kuracitaj sen viziti hospitalon.

     Por malpliigi nombron de la kazoj de vojaghantoj, oni starigis establajhon por mezuri temperaturon che aerodromoj, fervojaj stacioj kaj stacioj de longdistancaj autobusoj. Rimarkinte februlojn, oni tuj malpermesis al ili dauran vojaghon kaj eskortis ilin al hospitalo.

     La ordinaraj loghantoj de Pekino fervore subtenis la registaron kaj kondutis lau la proponoj. Por malpliigi la morbokvanton kaj krucan infektighon iuj entreprenoj postulis siajn oficistojn labori hejme kaj la mezaj kaj elementaj lernejoj decidis, ke la geknaboj lernu hejme pere de interreto kaj TV-instruado kaj la altaj lernejoj alprenis la rimedon instrui en malgranda grupo por malpliigi la nombron de la cheestantoj. Tiam oni kiel eble plej longe restis hejme kaj malmulte iris al restoracio kaj aliaj publikaj lokoj, tiamaniere la vivmaniero de la pekinanoj nerimarkite shanghighis. Oni de tempo al tempo faris desinfektadon en la hejmo kaj oficejo, dum en restoracio oni prenis manghajhojn lau higiena metodo kaj oni donis grandan atenton al fizika ekzercado.

     En la tagoj, kiam SARS furiozis en Pekino, la normala vivo de pekinanoj estis damaghita. Ja estis feliche, ke chiuj membroj de la China Esperanto-Ligo estis sanaj kaj viglaj. Ili neniom estis damaghitaj de la malsano. La preparado de la 89-a Universala Kongreso estis iomete influita, tamen nun ili energie laboras por kiel eble plej bone prepari la kongreson.

Pri kuracado

     En la batalo inter la homoj kaj epidemio la medicinistoj estis supersharghitaj per laciga laborado. En la komenco pro manko de scioj pri SARS kaj pro tio, ke la sintezaj hospitaloj ne alkutimighis trakti la epidemion, multe da medicinistoj estis infektitaj. Por shanghi tiun fenomenon oni rearanghis la malsanulejojn lau postulo de epidemiaj hospitaloj kaj dividis la SARS-malsanulejojn en poluajn, duonpoluajn kaj purajn lokojn, faris pli efikajn rimedojn al la medicinistoj, ekz. injekti al ili imunan globulinon, kaj decidis, ke ili devas porti 3-tavolajn izolajn vestojn, 3 bushshirmilojn, duoblajn gantojn, protektajn okulvitrojn kaj chapon por eniri la poluajn chambrojn. Kiam ili eniris la duonpoluajn lokojn, ili tuj demetis la chapon kaj vestojn kaj poste forbruligis ilin.

     Kvankam portempe mankas specifaj medikamentoj kontrau SARS-viruso, tamen chinaj medicinistoj resumis iujn efikajn regulojn en la praktika laboro. Zhong Nanshan,(?? EPCh?11-2-5) estro de la grupo kontrau SARS en Guangdong-provinco, diris: “Post plurfoja praktikado ni rimarkis en kuracado, ke kiam la ombro en la pulmoj de la malsanuloj grandighas, malefikas monitorado pri sanga oksigeno kaj ni devas spirigi ilin sen tranchi la bronkon, pro tio la oksigeno enspirita de la malsanuloj evidente pliighas, kio tre utilas al mildigo de la simptomoj kaj batalo kontrau inflamo en la pulmaj cheloj de la malsanuloj kaj malhelpas fibrighon de la pulmoj. Kiam la malsanulojn atakas bakteria infektado, oni devas apliki al ili antibiotikon. La praktiko montras, ke tio estas efika kurac-metodo, kiu multe sukcesigis savadon de seriozaj malsanuloj, mallevis la mortokvanton kaj mallongigis la kuracadon."

     Ghuste dank’ al la penado de la chinaj medicinistoj 92.5% de la SARS-malsanuloj sur la cheftero de Chinio resanighis. Nun en Chinio estas neniu SARS-malsanulo nek suspektato. Malgrau ke la Monda San-Organizo liberigis Pekinon el la listo de epidemiaj lokoj, tamen Chinio daure serioze ekzamenas la temperaturon de la elmigrintoj, kiuj devas daure plenigi la karton pri san-stato. Tio evidente dauros longe. Kvankam SARS estas for de ni, tamen la china registaro neniom malstrechas sian atenton al SARS kaj oni daure desinfektas chiujn necesajn lokojn. Oni kredas, ke pro senlaca penado de la medicinistoj kaj la tuta popolo la abomeninda SARS certe forlasos nin por eterne.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688