Longe ekzistos la grandaj pandoj en Chinio

de ZUO YAN

    Enketo de la Monda Fonduso de Sovaghaj Vivuloj (MFSV) montras, ke nun tra la tuta mondo vivas nur malpli ol 1000 grandaj pandoj. La chinaj trezoroj, grandaj pandoj, vivas en la natura medio malfacile, char rapida malpliigho de arbaroj kaj dispecigho de ilia loghloko ege malutilas al ilia vivado. En Sichuan-provinco, kie vivas multe da grandaj pandoj, ilia loghloko duonighis en 1974-1998.

     La china registaro antau longe jam konsciis la malfacilecon de la vivo de la grandaj pandoj kaj alprenis serion da rimedoj por protekti ilin.

Por levi la homan konscion pri protekto de la grandaj pandoj

    La Wanglang-a Naturparko de Sichuan areas 32297 hektarojn. Ghi estas unu el la kvar naturparkoj de grandaj pandoj plej frue fonditaj en Chinio kaj unu el la lokoj, kie la natura ekologio estas plej bone konservita. Tie vivas 230 grandaj pandoj. En 1996-2000 MFSV aranghis kurson por 300 laboristoj kaj oficistoj de la loko por administrado de la naturparko, monitorado de la sovaghaj animaloj, batalo kontrau shtela chasado kaj apliko de aliaj protektaj metodoj.

     Portempe estas frue diskuti, chu Wanglang en tiu laboro sukcesos au ne, sed la kursanoj multe levis sian konscion kaj kapablon protekti sovaghajn animalojn. Oni opinias, ke kuna partopreno en la protektado estas grava kaj en la unua periodo oni devas malpliigi kaj fine malpermesi arbohakadon en la naturparko. Kiel eksperimento de protektado de la grandaj pandoj en Chinio, la trejna kurso donos pli grandan signifon ol sola protektado de ajna speco de sovaghaj animaloj.

Harmoniigo de la naturparko kaj loghkvartaloj en la administrado

     Wanglang estas eksperimentejo de efika administrado. Dum ellaboro de la administra plano, la tiea loghkvartalo proponis, ke la lokoj je 140 kvadrataj kilometroj for de la naturparko estu kune prizorgataj kaj monitorataj de la oficistoj de la naturparko kaj loghkvartalo. La Wanglang-a Naturparko, fondita en 1997, estas la unua naturparko, kie oni faras sisteman monitoradon. La materialoj de monitorado montris la lokojn, en kiuj aktivadas la grandaj pandoj kaj homoj. Kaj krom tio, la kontrolado efike bridas la kontrauleghan chasadon.

     La donitajhoj akiritaj en enketo kaj monitorado estis registritaj en GIS-datena banko por la chiutaga administrado de la naturparko. Chiuj oficistoj kaj laboristoj de la naturparko estis trejnitaj iamaniere. La scienca administrado multe levis la laborefikon kaj la kunlaboro de la naturparko kaj loghkvartalo akcelis ankau aliajn laborojn de la naturparko.

Levigho de la konscio pri protektado kaj kapablo

     La konscio pri protektado kaj kapablo ne nur strikte rilatas al la efika protektado de la grandaj pandoj, sed ankau donas longatempan influon al protektado de aliaj sovaghaj animaloj de Chinio. Por garantii la longdaurecon de la protektado MFSV donis grandan atenton al fondo de diversnivelaj trejnaj institucioj de la regiono, kun lernantoj el registaraj departementoj, naturparkoj, loghkvartaloj kaj lokaj trejnaj institucioj. Nun trejnado jam farighis efika rimedo por levi la konscion de diversnivelaj oficistoj kaj laboristoj pri protektado. Surbaze de analizo pri bezono de la trejnado de 25 naturparkoj de grandaj pandoj en Sichuan, MFSV kaj la provinca forstokultura administracio kune ellaboros sisteman planon pri la trejnado.

     Gvidantoj de la trejnaj kursoj faras ankau alian laboron por havigi al si informojn kaj realan sperton en la laboro.

     Estas grave, ke la dekkelkaj projektoj helpataj de MFSV donis bonajn shancojn al la mediprotektantoj, esplorantoj, shtatoficistoj kaj aliaj oficistoj de la naturparko de Chinio por media protektado kaj akumulo de rilata sperto.

Datena banko kaj praktika monitorado

     Chu la nombro de la grandaj pandoj kreskas au malkreskas nun? Kie estas ilia chefa loghloko? Kiamaniere oni garantios la longatempan ekziston de ilia loghloko? Chu oni sukcesos konstrui koridoron inter iliaj loghlokoj? Certigho pri tio estas tre grava por ellaboro de la ghusta protekta politiko kaj decido de gravaj laboroj. Sed nun oni havas nur arkaikajn informojn pri la fauno de la grandaj pandoj, iliaj loghlokoj kaj minaco al ili, tial MFSV kaj koncernaj institucioj de Chinio deziras fondi moveblan datenan bankon por efike protekti la grandajn pandojn kun la celo serchi kaj analizi la informojn pri tio, kial ili dislokighas en malsamaj lokoj.

     Por plenumi tiun planon oni faris grandskalan enketadon en densa arbaro kaj malebenaj montaroj. Oni volas scii, kiom da grandaj pandoj kune vivas en iu sama loko. La menciita enketado nun estas farata en kelkaj loghlokoj kaj oni deziras fini la laboron en la venontaj 3 jaroj.

     La monitorado donos la ghisdatajn informojn pri shanghigho de la fauno de la grandaj pandoj kaj malkashos la urghe solvendajn problemojn en la administrado. Nun MFSV subvencias 9 naturparkojn por tiu laboro kaj rigardas la monitoradon kiel chiutagan laboron en la naturparko.

     Helpate de la esploristoj de la Pekina Universitato, oni plenumis projekton de datena banko pri sistemo de geografiaj informoj, kiu unuigis la ghisdatajn datenojn pri enketo kaj monitorado de la grandaj pandoj de la tuta lando kun iliaj satelitaj fotoj. La oficistoj de la naturparko de la grandaj pandoj kaj forstuma administracio de la provinco respondecas pri la regula renovigo de la datena banko. Tio utilas al ilia monitorado pri shanghigho de la fauno de la grandaj pandoj kaj kvalito de iliaj loghlokoj kun la celo alpreni taugajn rimedojn en la administrado.

Perspektivo de la grandaj pandoj

     Dank' al komuna penado de la china registaro, ghia popolo, internaciaj organizoj kaj sciencistoj en multaj jaroj, estas jam haltigita malgrandigho de la nombro de la grandaj pandoj kaj ie ilia nombro malrapide kreskis. La esplorado pri la fauna ekologio de la grandaj pandoj montras, ke fauno de la grandaj pandoj malrapide kreskas. Tio kuraghigis sciencistojn, kiuj decidis fari pli grandan penadon por akceli la benignan procedon de generado de la grandaj pandoj. La praktikado de la protekta projekto en la loghlokoj de la grandaj pandoj ludos gravan rolon por daurigi la ekziston de la fauno de la grandaj pandoj kaj krom tio ankau la aliaj metodoj akiris grandan progreson kaj ilia kvanto de la bredataj grandaj pandoj rimarkinde levighis. Tio montras, ke la fauno de la bredataj grandaj pandoj povas ekzisti kaj disvolvighi. La projekto por protekti la grandajn pandojn en aliaj lokoj estas utila por kresko de la nombro de la bredataj grandaj pandoj. Faktoj pruvis, ke la sciencaj metodoj estas utilaj por savi la grandajn pandojn el pereo, ke ili povos vivi longatempe kune kun la homaro.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688