La
ghisdata statistiko montras, ke nun pli ol 400 el la 668 urboj
de Chinio vivas depende de subtera akvo. Tiuj 400 urboj plejparte
trovighas en la norda parto de Chinio kaj multaj el ili cherpas
subteran akvon tro multe en la pasintaj jaroj.
Pekino bezonas chiujare 4.1 miliardojn
da kubmetroj da akvo, sed el ili 2.7 miliardoj venas el sub
la tero. Shandong-provinco estas bazo de komerca greno kaj granda
agrikultura provinco en la norda parto de Chinio. Tie 95% de
la akvo bezonata de industrioj kaj urbaj loghantoj venas el
sub la tero. Subtera akvo jam farighis unika akvofonto por Huhhot,
chefurbo de Interna Mongolio.
Respondeculo de la Ministerio de Tero
kaj Richfontoj de Chinio diris, ke akvofonto kaj precipe la
subtera akvo jam farighis grava faktoro por ekonomia disvolvigho
en grandaj kaj mezgrandaj urboj de la norda parto de Chinio.
Akvomanko malhelpas disvolvighon de malnovaj industriaj
bazoj
Shenyang de Liaoning-provinco estas
grava industria bazo en la norda parto de Chinio. Antaue oni
nomis ghin cherivera urbo. Sed en la lastaj 3 jaroj tie aprile
ofte furiozis sablovento, kaj la chefa kauzo estas manko de
akvo.
Shenyang suferas de akvomanko kaj
la industriaj entreprenoj kaj chiutaga vivo de la loghantoj
dependas chefe de subtera akvo. El la 10 grandaj urboj de Chinio
la pokapa akvokvanto de Shenyang estas plej malalta.
Nordaj urboj tro multe cherpas subteran akvon
La takso pri akvofontoj de la tuta
lando montras, ke la urboj de norda Chinio cherpas subteran
akvon tro multe kaj la situacio de norda Chinio estas plej serioza.
Materialoj de la Ministerio de Tero kaj Richfontoj de Chinio
montras, ke en Huhhot, Hebei-provinco kaj Pekino la cherpita
akvo estas pli multa ol la aldonita.
Jughate lau la tuta lando, 16% de
ghia utiligata akvo venas el sub la tero. Oni antauvidis, ke
en la estonteco multaj urboj en la norda parto de Chinio kaj
iuj chemaraj urboj suferos de akvomanko.
Troa cherpado kauzas multe da problemoj
Subtera akvo estas grava natura richfonto kaj ankau strategia
ekonomia richfonto de chiuj landoj. Ghi estas valora por la
sekaj kaj duonsekaj regionoj de la norda parto de Chinio, sed
pro manko de scienca kaj racia ekspluato kaj konservo de subtera
akvo aperis multe da neignoreblaj problemoj.
Antau chio pro konstanta kaj ekscesa
cherpado la subtera akvofonto ne ricevis ghustatempan aldonon,
kaj kauzighis funelforma kavo chiam pli grandighanta, kio fine
kauzas tersurfacan sinkon.
Kun ekonomia disvolvigho de Chinio
la malpura akvo elvomita de fabrikado de insekticido kaj kemisterko
kaj chiutaga vivo pli kaj pli multighas kaj parto de ili, ne
traktite, rekte fluis subteren. Kaj plie, ekscesa cherpado mallevis
la nivelon de la subtera akvo, kio rapidigas enpenetrighon de
la eluzita kaj malpura akvo kaj fine poluas la subteran akvon.
Lau nekompleta statistiko, nun 136
urboj kaj regionoj suferas de poluado de la subtera akvo kaj
ili plejparte estas en la norda parto de Chinio.
Krom tio, la troa cherpado de subtera
akvo kauzas entrudighon de marakvo kaj damaghas la grundon kaj
degenerigas la flauron kaj malutilas al la ekologia medio.
Kontraurimedoj
Komence de 2003 la Ministerio de Akvaj
Richfontoj de Chinio publikigis “Opiniojn pri bremso de
troa cherpado de subtera akvo” por intensigi la unuecan
administradon pri cherpado de subtera akvo kaj bonordigon de
la ekologia medio en la lokoj, kie oni tro multe cherpas la
subteran akvon.
Lau la unueca arangho de la Ministerio
de Akvaj Richfontoj, pere de la protektado de la subtera akvo,
oni donas grandan atenton por realigi en la venontaj 20 jaroj
ekvilibron inter la akvocherpado kaj akvoaldonado, nuligi troan
cherpadon kaj preni aliajn rimedojn por intensigi administradon
por reguligi la akvajn richfontojn kun la celo levi la nivelon
de la subtera akvo kaj plibonigi la ekologian medion. La chefaj
taskoj estas: Antau la jarfino de 2003 la provincaj departementoj
pri akvaj richfontoj difinu la lokojn de supercherpado de subtera
akvo, antau la jarfino de 2004 ellaboru regulojn kontrau troa
cherpado de subtera akvo lau la ghenerala postulo de la departementoj
pri akvaj richfontoj, en 2005 la lokaj registaroj ekpraktiku
la planon pri protekto de la subtera akvo, faru specialan bonordigon
pri cherpado de subtera akvo, por ke la ekologia medio de la
lokoj, kie oni tro multe cherpas subteran akvon, rimarkinde
plibonighu kaj rigore limigu la cherpadon de subtera akvo, efektivigu
projekton pri aldono de subtera akvo kaj perfektigu la kontrolan
reton pri cherpado de subtera akvo.