La
12-a de marto, 2003, estis la 25-a Arbotago de Chinio. En la
pasintaj 5 jaroj Chinio faris grandskalan ekologian konstruadon,
inkl. de protektado de la natura arbaro, cedo de kampoj al arboplantado,
montoblokado por arbokresko kaj cedo de pashtejo al herbaro.
Chiuj chi projektoj rapide shanghas la chinan fizionomion, ekspansiigas
la arbaron de Chinio kaj plibonigas la vivmedion de la china
popolo.
Plimultighas verdajhoj sur la china teritorio
Oni rimarkis, ke en Pekino la chielo farighis blua, en la okcidento
de Chinio grasighis herboj kaj prosperighis arboj, kaj klarighis
akvo en la supra parto de Yangzi-rivero.
Menciante la sukcesojn de la konstruado,
oni ne forgesis ankau la ekologion.
Urbestro de Yan’an, okcidenta
urbo de Chinio, diris, ke dank’ al cedo de terkulturado
al arboplantado, la tero farighis verda.
Urbestro de Yichun, norda urbo de
Chinio, diris, ke dank’ al protektado de la natura arbaro
plibonighis la tiea ekologio. En 2002 la areo kovrita de arboj
plimultighis je 10% ol tiu en 1998. Reaperis en la tiea arbaro
fazanoj, kapreoloj, cervoj kaj aliaj sovaghaj bestoj, kiuj malaperis
jam antau multaj jaroj.
Estro de la Tibet- kaj Chjang-nacia Autonoma Subprovinco Aba
de Sichuan-provinco diris, ke dank’ al protektado de la
natura arbaro kaj cedo de terkulturado al arboplantado, rimarkinde
plibonighis la ekologia medio en la supra baseno de Yangzi-rivero
kaj rimarkinde reduktighis sablo enfluinta en Yangzi-riveron.
Antau 1999 post pluvego la akvo de Minjiang- kaj Jinsha-riveroj
tuj flavighis kaj klarighis post tuta semajno, sed nun la klarigho
bezonas nur 3 tagojn. Sole en 2002 Sichuan-provinco arbarizis
310 mil hektarojn da tero.
Oni antauvidis, ke en 2003 sablovento
farighos malpli forta ol en la pasintaj jaroj, kion oni atribuas
al efektivigo de la supre menciita politiko.
Chinio bezonas pli da arboj
Chen Shoupeng estas prezidanto de la Societo pri Esplorado kaj
Limigo de Sablovento de Interna Mongolio. Li vivis en Interna
Mongolio dekojn da jaroj. Shanghigho de la tiea ekologia medio
tre ghojigis lin. Li diris: “En la pasinta jaro verdighis
la kalva tero, tamen la ekologia regreso ne radikale nulighis.
Por konstrui la belan hejmlokon ni devas fari multon. La china
teritorio bezonas pli da verdajhoj.”
Li opinias, ke oni devas konfesi,
ke la tasko de la china popolo por ekologia konstruado estas
tre peza, char Chinio estas unu el la landoj, kiuj suferas de
serioza grunda erozio, kaj nun la arbaro de Chinio konsistigas
nur 4.6% de tiu de la mondo, dum ghia rezervokvanto de arboj
nur 2.9%. La dezertighinta areo estas 160 milionoj da hektaroj,
t.e. dezertighis kvinono de la china teritorio, kiu superis
la totalan areon de la chinaj kampoj. En la norda parto de Chinio
centoj da urboj estas atakataj de trosekeco.
Li opinias, ke nun estas ankorau iuj
seriozaj problemoj en la media protektado kaj ekologia konstruado,
t.e. manko de investo, malforta koncepto pri media protektado,
kaj malsuficho de laulegha bonordigo. Por solvi tiujn problemojn
oni devas ellabori planon por longa periodo.
Verdighu la tuta Chinio
La china registaro ellaboris planon por konstrui bonhavan socion
en chiuj flankoj en la unuaj 20 jaroj de la nuna jarcento. Por
plenumi tiun taskon oni devas fari multe en la forstokultura
ekologia konstruado.
Chen diris, ke arbaro estas nemankigebla
por konstrui la bonhavan socion kaj ghi estas nemankigebla ankau
por moderniga konstruado. En la venonaj 50 jaroj Chinio pliigos
sian ekologian konstruadon kaj beligos sian teritorion. Nun
la Mongola Altebenajho estas unu el la malmultaj fontoj de sabloshtormo.
Oni devas aktive partopreni internacian kunlaboron por bonordigi
la medion de la Mongola Altebenajho kaj restauri la tiean ekologion.
S-ro Ma Fu, vicestro de la Shtata
Forst-administracio, diris: “En 2002 Chinio arbarizis
6.6 milionojn da hektaroj. La tuta china socio levis sian koncepton
pri arbarizado kaj preskau chiujn lokojn de Chinio oni fervore
arbarizas. En la pasintaj 5 jaroj la registaro elspezis multe
da mono por grandskala arbarizado. Nun la china teritorio farighas
pli kaj pli bela.”
S-ro Ma diris ankau, ke estas fakto,
ke foje-foje okazas kontrauleghaj arbohakado kaj chasado de
sovaghaj bestoj kaj iuj civitanoj ankorau ne plenumis sian devon
pri arbarizado kaj la tuta socio devas daure intensigi sian
koncepton pri arbarizado.