Chinio
estas granda agrikultura lando, kaj la loghantoj de la kamparo
konsistigas 70% de la tuta loghantaro de la lando. Por kiel
eble plej rapide plibonigi la vivon de la kamparanoj, la china
registaro alprenis serion da rimedoj. Chu tiuj rimedoj estis
bonvenaj al ili? Lastatempe oni faris enketadon al 1530 kamparanaj
familioj en Liaoning-provinco en la nordoriento de Chinio.
La enketado raportis, ke la kamparanoj
ghenerale kontentas pri la kampara politiko. Laukontrakta respondeca
kulturado de tero estas unu el la bazaj politikoj kaj 87.7%
de la kamparanoj estis kontentaj pri la politiko. 72.2% kontentis
pri la politiko celanta malpezigi ilian sharghon. 70.5% estis
kontentaj pri la politiko pri la levado de enspezo de la kamparanoj
pere de rearangho de la agrikultura strukturo. Cedi kampojn
al forstumado kaj herbizado estas grava enhavo de la rearangho
de la agrikultura strukturo, kaj 72.2% de la kamparanoj estis
kontentaj pri tio.
Kune kun la senchesa kresko de la kampara
ekonomio, pli kaj pli akcentighis la laboro de la china registaro
en helpado al malrichaj kamparanoj. La enketado raportis, ke
71.4% de la kamparanoj estis kontentaj pri tio. 60.2% estis
kontentaj pri la politiko de shtata achetado de greno. Reformado
de kolektado de imposto kaj pago en la kamparo estis la plej
atentata de la kamparanoj. Sed tiu reformado estis komencita
en 2003, kaj granda parto de la kamparanoj ne bone sciis la
aferon.
La enketado raportis ankau, ke parto
de la kamparanoj opinias, ke ilia shargho ankorau estas peza.
19.7% de la kamparanoj opiniis, ke ekzistas problemoj en la
efektivigado de malpezigo de shargho de la kamparanoj. 8.2%
de la kamparanoj estis malkontentaj pri la laboro de malpezigo
de shargho de la kamparanoj, opiniante, ke oni ankorau kontrauleghe
pagigas ilin kaj ili ne kapablas tiom multe pagi. 25.8% ne kontentis
pri la efektivigado de rearangho de la agrikultura strukturo.
Ili opiniis, ke rearangho de la agrikultura strukturo estas
farenda en la nuna situacio, sed efektivigado estas tre malfacila,
ekzemple lokaj registaroj ne estas spertaj en tio, la informoj
estas neghustatempaj kaj mankas kapitalo kaj direktado de teknologio.
La kamparanoj multe esperas de spirita kaj kultura
vivo
Demandite pri la ekspliko por chiuflanka konstruado de bonhava
socio, 31.7% de la kamparanoj diris, ke ili komprenas, sed 48.7%
ne multe scias, kaj 19.6% nenion scias pri tio. Respondante
pri la enspezo de 2002, 17.9% diris, ke malaltighis ilia enspezo,
kion kauzis natura katastrofo, tro malalta prezo de agrikulturajhoj
kaj sensperta administrado. Rilate kulturan vivon en la kamparo,
41.1% de la kamparanoj estis kontentaj kaj 12.9% malkontentaj.
Teknika trejnado estas unu el la gravaj metodoj por altigi la
kvaliton kaj enspezon de la kamparanoj. 45.8% de la kamparanoj
estis kontentaj pri tio, 42.6% opiniis, ke ekzistas problemoj
en tio, kaj 11.6% estis malkontentaj opiniante, ke sciencaj
kaj teknologiaj fakuloj por la kamparo estas tre malmultaj,
kaj ili ne povas ofte helpi la kamparanojn en ilia produktado.
Rilate edukadon, 50.8% estis kontentaj, opiniante, ke en la
lastaj jaroj ghi multe progresis en la kamparo, estis multe
atentata kaj gheneraligita. 35.3% opiniis, ke estas necese plifortigi
la edukadon, ke la salajro de instruistoj de mezaj kaj elementaj
lernejoj estas malalta. 13.9% estis malkontentaj plendante,
ke la edukado tro multe pagigas ilin, kaj pago por lernado en
supera mezlernejo kaj supera lernejo estas neelteneble alta.