Printempe de 2003 SARS (netipa pulmito)
testis la antau nelonge fonditan registaran departementon “Shtata
Administracio pri Kontrolo de Manghajhoj kaj Medikamentoj”,
kiu nun nepre devas posedi la merkatajn informojn, akordigi
la rilatojn inter diversaj departementoj kaj informi ilin ghustatempe,
por ke ili pretigu medikamentojn kaj medicinajn ekipajhojn kontrau
SARS. Kaj krom tio ghi devas kunlabori kun departemento pri
prezoj por preventi lauvolan prez-altighon.
En la lastaj jaroj sur la kampoj de
manghajhoj kaj medikamentoj de Chinio plurfoje okazis kontrauleghaj
aferoj, malutilaj al la homaj sano kaj vivo. Intensigi kontroladon
super tiuj kampoj farighis urgha tasko de la registaro. Establado
de la Shtata Administracio pri Kontrolo de Manghajhoj kaj Medikamentoj
sendube intensigas tiun laboron.
Fakuloj opinias, ke limigite de la
administra sistemo, la antaua medikamenta administracio ne bone
plenumis sian taskon, char tiam la prezo de la medikamentoj
estis decidita de aliaj 3 departementoj, dum tiu de manghajhoj
estis decidita de la Agrikultura kaj San-protekta Ministerioj.
Post sia naskigho la Shtata Administracio
pri Kontrolo de Manghajhoj kaj Medikamentoj devas senprokraste
depreni la antauajn taskojn de la aliaj departementoj.
“Nun lau postulo de la Shtata
Konsilantaro ni plenumas nian chefan taskon, bonordigas la internajn
instituciojn kaj personaran strukturon,” diris direktoro
de la administracio.
La nova administracio daure plenumas
la funkciojn de la malnova administracio, kontrolas fabrikadon
kaj kvaliton de medikamentoj, respondecas pri la sekureco kaj
kvalito de manghajhoj, sanprotektaj medikamentoj kaj kosmetikajhoj,
faras enketadon kaj traktadon de gravaj akcidentoj kaj efektivigas
la administran kaj teknikan kontroladon pri esplorado, produktado,
cirkulado kaj uzado de la medikamentoj.
Nun Chinio havas 16 mil farmaciejojn,
3 mil entreprenojn pri medikamenta cirkulado kaj pli ol 60 mil
entreprenojn pri produktado kaj cirkulado de manghajhoj, tial
la nova administacio havas pli gravajn kaj pli malfacilajn laborojn.
En marto la administracio jam komencis
reguligon kaj bonordigon de la merkataj reguloj: kune kun sekurecaj
departementoj batali kontrau fabrikado de falsaj kaj malbonkvalitaj
medikamentoj kaj medicinaj ekipajhoj, akceli konstruadon de
kredita sistemo de medikamenta merkato, bonordigi la kamparan
medikamentan merkaton kaj establi arkivon pri reputacioj de
fakuloj, shtatoficistoj kaj medikament-kontrolaj departementoj
de jughado, takso kaj sankcio de medikamentoj kaj medicinaj
ekipajhoj.
Kiel institucio rekte sub la Shtata
Konsilantaro la administracio havas pli grandan rajton. Ghia
direktoro diris, ke la medikamentoj, manghajhoj kaj kosmetikajhoj
rilatas al la homaj sekureco kaj sano kaj al la socia progreso
kaj stabileco. “La rajtoj kaj devoj ekzistas kune. Niaj
devoj farighis pli grandaj kaj la premoj pli pezaj. Ni ne havas
proprajn interesojn. Ni zorgas nur pri la interesoj de la popolo.”
La direktoro diris ankau, ke la administracio
ne povas preni sur sin la devojn kaj taskojn de agrikulturaj,
industri-komercaj, higienaj kaj kvalitkontrolaj departementoj
por kontrolado kaj administrado de manghajhoj, sed ghi devas
intensigi la sintezan kontroladon kaj kunordigi ilin por bone
plenumi la leghojn.
Li diris ankau, ke la administracio
devas lerni la avangardan sperton de la evoluintaj landoj. Tiuflanke
bone funkcias la Usona Administracio pri Manghajhoj kaj Medikamentoj
kaj ghiaj oficoj estas sukcese plenumataj.