En
nordokcidento de Chinio estas 110 milionoj da bredataj kaproj,
kiuj ludas grandan rolon en la produktado kaj vivo de la loghantoj.
Tamen ili manghas multe da herboj kaj detruas la ekologian medion.
Se oni ne bremsos ilian nombron, do estos malfacile plibonigi
la tiean ekologian medion.
Estas ghojinde, ke granda verda revolucio
jam komencighis tra la tuta nordokcidento de Chinio. Tie en
pluraj regionoj oni malpermesas pashtadon. Faktoj pruvis, ke
tio estas la plej bona metodo por plibonigi la ekologian medion.
Memriparado de ekologio
En nordokcidento kaj Interna Mongolio de Chinio ofte vidighas
tero dezertighinta pro arbitraj ekspluatado, pashtado kaj arbohakado,
sed en tiuj lokoj, kie estas malpermesita la pashtado, pli ol
40% de la tero estas kovritaj de herboj kaj arbidoj.
En la montoza regiono de Wuqi-gubernio,
Shaanxi-provinco, chie kreskas abrikotujoj, robinioj kaj aliaj
arboj. Tie jen kaj jen vidighas leporoj kaj fazanoj.
Oni diris kun fiero, ke tio rezultis
el malpermeso de la pashtado, kiu dauris tie jam 4 jarojn. Antau
la malpermeso la montodeklivoj estis kalvaj, char la herboj
estis formanghitaj de kaproj, kaj absolute ne vidighis sovaghaj
animaloj. Nun sur la 3.7 mil kvadrartaj kilometroj da tero de
la gubernio revidighas diversaj vegetaloj, kiuj kovras duonon
de la gubernio.
Estis distrikto, kie la stepo serioze
dezertighis, kaj atakite de sabloventoj iuj vilaghoj devigite
translokighis. Sed post unu jaro de la malpermeso de pashtado
sur 33 mil hektaroj nature ekkreskis herboj.
En nordokcidento de Chinio chie, kie
oni malpermesas pashtadon unu jaron, rapide reverdighis la kampoj,
kaj la efiko estas nekomparebla por la homa penado. S-ro Shi
Yuanchun, membro de la Chinaj Akademioj de Sciencoj kaj Inghenierio,
rigardas tiun ekologian konstruadon kiel memriparan konstruon
de la ekologio. Li diris: "Por restauri la ekologian flauron
la memripara konstruado de la ekologio estas akcentinda, char
ghi estas pli efika kaj malmultekosta."
Fermi pordon kaj malfermi fenestrojn
La pasht-malpermeso ja estas efika por restauri la ekologion.
Sed kiel solvi la problemon pri produktado kaj chiutaga vivo
de la tieaj kamparanoj kaj pashtistoj? La loka sperto montras,
ke la pasht-malpermeso kvankam fermis la pordon por libera pashtado,
tamen malfermis fenestrojn por richigho de la loghantoj.
Wuqi-gubernio, kiun ni menciis supre,
havis kelkmil-jaran historion de pashtado de kaproj. Koncerne
detruon de kaproj al la flauro, oni diris, ke la busho de la
kaproj similas al tondilo kaj la kvar hufoj al shpatoj. Lau
statistiko, post naskigho de la nova Chinio la gubernio arbarizis
entute 300 mil hektarojn da tero, sed nur 2/9 rezervighis, dume
la aliaj detruighis de la kaproj.
Antau 4 jaroj, kiam la gubernio Wuqi
komencis la pasht-malpermesadon, tie vivis 270 mil kaproj. En
1998 la loka registaro proponadis metodojn por ekologia protektado
kaj richigo de la loghantoj. Tiujare la registaro enkondukis
bonrasajn malgrandvostajn Han-shafojn kaj en la sama jaro la
antauaj kaproj reduktighis je 200 mil, tamen la shaf-pashtado
ne nur ne regresis, sed male, la nombro de la familioj de shaf-pashtado
kreskis de 18.2% en 1998 al 53% en 2003 kaj la nombro de malgrandvostaj
Han-shafoj nun atingis 90 mil kaj la pokapa enspezo de la pashtistoj
kreskis rapide. Ghuste dank' al la sukcesa sperto de Wuqi, la
provinco Shaanxi, la unua en Chinio, faris decidon malpermesi
pashtadon.
La
gubernio Otog Qianqi de Interna Mongolio malfermis la vojon
por protektado de la ekologia medio kaj richigo de la loghantoj
per modela bredado, t.e. prepari sterkon en norma forcejo kaj
chiuj familioj konstruas instalajhojn por norma bredado. Por
okupi pli grandan parton en la merkato, ghi donis grandan atenton
al konstruo de bazaro de brutoproduktajhoj kaj per tiu metodo
akcelas la brutobredadon.