Por efike protekti la ekologian medion,
diversnivelaj registaroj de nordokcidento de Chinio decidis
malpermesi pashtadon en iuj lokoj, kion oni nomas la dua revolucio
post foksloghigho de nomadoj sur la stepo.
Sola pasht-malpermeso ne sufichas
La sukcesa malpermeso de pashtado montras, ke montoblokado,
malpermeso de pashtado kaj brutobredado en staloj estas perspektivaj
kaj profitodonaj, sed antau chio la registaro devas prizorgi
la vivon de la loghantoj kaj helpi ilin solvi la malfacilojn.
Komence de disvastigo de bredado de
malgrandvostaj Han-shafoj, la registaro de Wuqi-gubernio alvokis,
ke la kadroj de la gubernio kontraktu kun malricha kamparana
familio pri shafobredado, t.e. chiu kadro achetu du shafojn
kaj donu ilin al malricha kamparana familio, por ke tiu ilin
bredu. La profito apartenas chefe al la bredanto, kiu chiujare
donu al la achetinto unu shafidon. Chiu malgrandvosta Han-shafo
naskas 4-6 shafidojn en unu jaro, tiamaniere la kamparanoj senriske
ricevas profiton. La metodo rapide disvastighis. Por posedigi
al la kamparanoj teknikon de bredado fondighis gubernia, distrikta
kaj vilagha servosistemoj pri shafobredado. La gubernia registaro
fondis bredejon de reproduktantaj shafoj, proponas konservi
verdajn tigojn, rekomendas bonrasajn shafojn kaj instruas al
la bredantoj metodojn por preventi kaj kuraci bestajn malsanojn.
Krom tio la gubernia registaro establis shafajh-prilaborejon
kaj grandan fridejon, kiuj rolas kiel ponto inter la shafobredantoj
kaj merkato.
Dank’ al tio la pashtistoj kaj
kamparanoj ricevis profiton kaj, anstatau oponi kontrau la pasht-malpermeso,
varme aprobis ghin. Kamparano de Wuqi-gubernio achetis unu malgrandvostan
Han-shafon kaj dum 4 jaroj vendis 23 tiajn shafojn kontrau 20
mil juanoj. Li diris: “La reproduktanta shafo estas la
distrikta kaj la stalon konstruis kadroj, sed la profiton mi
ricevis. Nia registaro tiel konsideras niajn interesojn. Chu
estas dece ne auskulti la registaron?”
Multe da malfaciloj estas solvendaj
Dank’ al la pasht-malpermeso en iuj lokoj de la nordokcidento
aperis ghojinda situacio en la tiea ekologia medio kaj brutobredado,
sed la pasht-malpermeso komplete shanghos la ekologian medion
nur kiam ghi efektivighos en la tuta areo de la nordokcidento,
tio tamen frontas grandajn malfacilojn.
Ni prenu Qinghai-provincon kiel ekzemplon.
Tie la registaro faris decidon malpermesi pashtadon komence
de 2002 en la rezervejoj de naturaj arbaroj, konstruejoj de
ventoshirmaj arbaroj kaj regionoj, kie oni realigas kontrausablan
projekton, cedas terkulturadon al arboplantado kaj herbokulturado,
kaj kie serioze dezertighis la kampoj kaj regresas la ekologia
medio. Tamen pashtado estas kutimo formita en multaj generacioj,
tial escepte de la severe malpermesitaj lokoj chie ankorau vidighas
bovoj kaj shafoj herbomanghantaj.
La plej grava kauzo kushas en tio,
ke oni ne trovis bonan metodon por liberigi la loghantojn el
malricheco post la pasht-malpermeso, kaj tial garantii la interesojn
de la kamparanoj kaj pashtistoj en la pasht-malpermesaj lokoj
farighis grava problemo. Por grandskale malpermesi la pashtadon
kaj garantii la enspezon de la loghantoj estas necesaj financa
kredito, scienc-teknika disvastigo, prevento de epidemioj, merkata
ekspluato k.a., kiuj nun estas postighintaj en multaj lokoj
de la nordokcidento.
Por malpermesi la pashtadon oni antau
chio devas konstrui stalojn por brutoj, ahceti bonrasajn reproduktantajn
shafojn kaj havi financan krediton, sed en nordokcidento de
Chinio la malgrandsuma kredito okupas nur malgrandan parton,
kio ne povas kontentigi la bezonon de la kamparanoj.
Krom tio, la shafoj antaue libere
pashtataj povus esti atakataj de grandarea epidemio post enstaligho.
Sperta veterinaro diris: “En la staloj pro monotona speco
de furagho kaj malvasta loko la shafoj estas tre facile atakataj
de disenterio kaj aliaj seriozaj malsanoj, tial post enstaligho
oni devas fari kontrauepidemian injekton al chiuj shafoj, sed
chi tie mankas veterinaroj kaj iuj kamparanoj rifuzas injektadon
pro alta prezo.”
Shtata helpo estas urghe bezonata
Por shanghi la tradician pashtadon necesas shtata helpo, char
la lokoj malpermesantaj pashtadon plejparte estas malrichaj
kun malbonaj naturaj kondichoj kaj la financa kapablo de lokaj
registaroj estas malgranda.
Por plibonigi la ekologian staton
en la baseno de Heihe-rivero, Qinghai-provinco, la shtato elspezis
2.36 miliardojn da juanoj, el kiuj 104 milionoj estas uzataj
por konstruado kaj protektado de la ekologia medio. Nun kvankam
la ekologia bonordigo jam ricevis ian efikon en tiu loko, tamen
che la fonto de la rivero superfluas pli ol 200 mil brutoj kaj
loghas 3 mil homoj. Sen pashtmalpermeso la efiko de ekologia
bonordigo estas malfacile akirebla.
Gansu-provinco situas en la loko,
limtushanta la Qinghai-Tibetan Altebenajhon, Leusan Altebenajhon
kaj Mongolan Altebenajhon, kaj nur en iuj lokoj de ghiaj 7 gubernioj
praktikighis la pasht-malpermeso. Pro speciala geografia situo
la tiea stepo estas tipa. En Chinio sternighas 18 specoj da
stepoj, sed sole en Gansu estas 15 specoj. Nun en Gansu 90%
de la stepoj regresas. Sen shtata helpo la pasht-malpermeso
en Gansu estas tre malfacila.
Oficisto de Ningxia opinias, ke por
plibonigi la ekologian medion iasence la pasht-malpermeso estas
pli tauga ol cedo de terkulturado al arboplantado, kiu okazas
nur en malpli ol miliono da hektaroj da kampoj, sed la malpermeso
de pashtado utilas al haltigo de la regreso de centoj da milionoj
da hektaroj da kampoj, kaj nun la shtato devas kiel eble plej
rapide ellabori planon por la pasht-malpermeso, samkiel pri
cedo de terkulturado al arboplantado.