Nun
la chinoj plej multe babilas pri bonhavo.
En la lastaj 5 jaroj stabile kreskis
la enspezo de la chinoj, prosperis la merkato, rimarkinde levighis
la kvalito de la vivo de la popolo, kaj evidentighis la rezulto
de la konstruo de sistemo de socia garantio. Granda parto de
la chinoj jam atingis bonhavon.
Realighis bonhavo
S-ino Guo hezitis en memservejo elektante
trinkajhon, char antau shi estas multaj specoj da trinkajhoj:
minerala akvo, distilita akvo, tetrinkajho, fruktosuko, kokakolo...
Shi ne povis decidi, kion shi achetos. Shi diris, ke sole trinkajhoj
havas tiel multe da specoj, sed antaue tion shi ne povis imagi.
Eble tiu faceto spegulis la grandan shanghighon de la vivo en
la pasintaj 5 jaroj.
En la pasintaj 5 jaroj la nacia ekonomio
de Chinio efektivigis dauran, rapidan kaj sanan kreskon, kaj
la popola vivo ghenerale atingis bonhavan nivelon. En 2002 la
pokapa disponebla enspezo de la urbanoj atingis 7000 juanojn,
kaj tiu de la kamparanoj --- chirkau 2500 juanojn. La plasita
mono de la urbanoj kaj kamparanoj kreskis de 5500 miliardoj
da juanoj en 1998 al 8700 miliardoj da juanoj en 2002.
En 1998 triono de la varoj superis
la bezonon kaj en 2002 88%.
Post gheneraligho de fridujo, kolora
televidilo kaj lavmashino, eskaladis la konsuma strukturo de
la urbanoj. Post posedo de klimatizilo, komputoro kaj poshtelefono,
oni turnis sian atenton al loghdomo kaj automobilo. En la lasta
jaro 1.1 milionoj da autoj estis venditaj, kaj duono el ili
estis achetita de privatuloj.
Turismo jam farighis nova modo. En
la ferioj de la Nacia Festo en oktobro de la pasinta jaro 182.69
milionoj da chinoj turismis en kaj ekster la lando. Elspezo
de la urbanoj por turismo en 2002 estis duoblo de tiu en 1998.
Engel-koeficiento pli elokvente pruvis
tion. En 2002 Engel-koeficiento de la urbanoj de Chinio jam
mallevighis sub 40%, dum tiu en la kamparo --- malpli ol
50%. He Keng, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj
vicestro de la Shtata Statistika Buroo, opiniis, ke la konsuma
nivelo de la urbanoj jam atingis tiun de bonhavighintoj, kaj
la kamparanoj jam solvis la problemon de mangho kaj frontas
la problemojn de edukado, kulturo kaj konsumajhoj longe uzeblaj.
Laueble multigi laborpostenojn kaj kompletigi socian
garantion
S-ino Chen Xiaoping estas nova reprezentanto
de la Tutlanda Popola Kongreso el Fuzhou, chefurbo de Fujian-provinco.
Kiam shi perdis laboron, shi falis en grandan chagrenon. Sed
sub la helpo de la loka registaro shi fondis manghajho-kompanion
kaj dungis pli ol 60 senlaborulojn. Shi diris: “Mi shuldas
mian sukceson al la registaro kaj ghiaj bonaj politikoj pri
relaborigo de senlaboruloj.”
Dungigho estas la plej grava afero
por la popolo. La china registaro tre akcentas labordonadon
kaj relaborigon de senlaboruloj. En 1998 kaj 2002 Chinio okazigis
dufoje tutlandan kunvenon pri labordonado kaj relaborigo. En
la lastaj 5 jaroj oni pretigis 8 milionojn da laborpostenoj
tra la tuta lando, 18 milionoj el la 26 milionoj da senlaboruloj
rehavis laboron, kaj la registrita senlaboreco estis limigita
je malpli ol 4%.
En la pasintaj 5 jaroj multe progresis
la konstruado de sistemo de socia garantio de Chinio. En 1998
la Centra Registaro postulis “du minimumajn garantiojn”,
nome akurate kaj laumonate doni pension al emeritoj de entreprenoj
kaj garantii minimuman vivtenadon por la senlaboruloj de shtataj
entreprenoj. En la lastaj 5 jaroj 90% de la 26 milionoj da laborperdintoj
de shtataj entreprenoj akiris monsumon por minimuma vivtenado
kaj pli ol 30 milionoj da emeritoj de entreprenoj akurate ricevis
pension.
Samtempe kun tio, la registaro pluapashe
klopodas por kompletigi la sistemon pri maljunula vivtenado,
senlaboreco, kuraca asekuro kaj minimuma garantio. Ghis la fino
de 2002 pli ol 100 milionoj da homoj alighis al fundamenta maljuneca
asekuro kaj senlaboreca asekuro, 94 milionoj da laboruloj alighis
al kuraca asekuro, kaj 20 milionoj da urbanoj estis garantiataj
je minimuma vivnivelo.
Chiam meti la popolajn interesojn sur la unuan lokon
Huang Yukui, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso, estas
sekretario de la filio de la Komunista Partio de Chinio de la
montvilagho Jianbalahuang de Liaoning-provinco. Lia vilagho
estis fama pro malricheco kaj junuloj longe restis frauloj pro
tio. En 1999 la Centra Registaro faris reguligadon al la ekonomia
strukturo de la kamparo. La vilaghanoj starigis forcejojn por
kulturi legomojn. Dank’ al tio la vilaghanoj akiris monon,
konstruis novajn domojn kaj achetis motorciklojn.
La china registaro chiam metas la
plibonigon de la popola vivo sur la unua lokon en sia ekonomia
laboro. En la pasintaj 5 jaroj la Shtata Konsilantaro de Chinio
ellaboris serion da politikoj favoraj al la popolo:
Persisti en la politiko “akceli
enlandan bezonon”, praktiki pozitivan financan politikon
kaj stabilan monan politikon, grandigi investadon, instigi konsumadon…
Chinio venkis la azian financan krizon kaj malfavoran influon
de malstabileco de la monda ekonomio kaj garantiis kompare rapidan
kreskon de la ekonomio kaj metis la bazon por plibonigo de la
popola vivo.
La shtato multe investis fundamentajn
vorkojn por akvoadministrado, trafiko, telekomuniko, fuelo kaj
mediprotektado. De 1998 la investo en obligacia formo por agrikulturo,
forstumado kaj akvoadministrado atingis 186 miliardojn da juanoj,
egale al tiu farita en 1949-1998.
Praktiki la strategion de granda disvolvo
de la okcidento de Chinio. En 2000 la shtato investis 70 miliardojn
da juanoj por la disvolvo de la okcidento. Komencighis konstruado
de transsendo de naturgaso de la okcidento al la oriento, transmisio
de elktro de la okcidento al la oriento kaj la konstruado de
Qinghai-Tibeta Fervojo.
Kamparanoj konsistigas 60% de la tuta
loghantaro de Chinio. Por altigi enspezon de la kamparanoj,
krom malfermi kanalojn por multigi enspezon, oni ankau devas
malpezigi la sharghon de la kamparanoj. Nun la imposta reformado
en la kamparo cele malpezigi la sharghon de la kamparanoj estas
stabile antauenpushata.