En
la pasintaj 20 jaroj dank' al reformado kaj pordmalfermo la
china ekonomio disvolvighis rapide. La rapida shanghigho de
la ekonomia strukturo vekis socian transformon kaj ankau malekvilibron
de la disvolvigho. En iuj lokoj kaj en iuj departementoj rapide
pliighis la enspezo de laboruloj, dum en aliaj lokoj la enspezo
kreskis malrapide, kio kauzis dupolusighon inter la chinaj civitanoj.
Tiu fenomeno pligrandighis en la lastaj jaroj. Fine de la 80-aj
jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj 10% de la loghantoj havis
40% de la deponitaj monsumoj, sed fine de la 90-aj jaroj la
richuloj, kiuj konsistigas nur malpli ol 5% de la china loghantaro,
havas duonon de la totalaj sumoj deponitaj de la china popolo
en la bankoj.
Tion kauzis multaj faktoroj: En la
orienta parto de Chinio la trafiko estas facila kaj en longaj
jaroj la china registaro praktikis politikojn favorajn al la
ekonomia disvolvigho en tiu parto, tial la enspezo de la tieaj
homoj estas pli alta ol tiu de la okcidentaj lokoj. Krom tio,
la malekvilibro ekzistas ankau en diversaj profesioj. La monopolaj
entreprenoj estas multe pli enspezigaj ol la nemonopolaj; la
enspezo de novteknologiaj entreprenoj estas pli alta ol tiu
de la tradiciaj kaj ankau la diferenco de vivnivelo inter la
urboj kaj kamparo estas granda. En 2002 la pokapa jara enspezo
de la urbaj familioj estis 7703 juanoj, dum tiu de la kamparaj
familioj nur 2476 juanoj. Alivorte la pokapa jara enspezo de
la urbanoj estis 3-obla kiom tiu de la kamparanoj.
"Chinio estas granda agrikultura
lando, kaj kamparanoj konsistigas pli ol 60% de la tuta loghantaro.
Nur richiginte ilin oni povas atingi la celon konstrui bonhavan
socion en chiuj flankoj. Ghuste surbaze de la komuna kono la
china registaro alprenis serion da rimedoj por reguligi la agrikulturan
politikon.
Reguligo de agrikultura politiko
La 1-an de marto la china registaro
komencis praktiki la nove reviziitan agrikulturan leghon, lau
kiu oni devas efektivigi agrikulturan industriigon, t.e. kun
prilaborado de agrikulturajhoj kiel la kerno, starigi la unuecan
sistemon pri prilaboro kaj vendo de agrikulturajhoj. Mi iam
vizitis Longda-kompanion (grupo) de Yantai, Shandong-provinco.
Ghi estas entrepreno de prilaboro de agrikulturajhoj. 90% de
ghiaj laboristoj estas kamparanoj kaj 50 mil kamparanaj familioj
kulturas legomojn por ghi, kun averagha jara enspezo de pli
ol 5 mil juanoj. Pli ol 3 mil kamparanaj familioj bonhavighis
de tio.
La nova agrikultura legho difinis,
ke la centra kaj lokaj registaroj (guberniaj kaj pli altaj)
devas senchese grandigi sian investon al agrikulturo, kaj tiu
kresko devas esti pli alta ol tiu de la financa enspezo de la
loko. Samtempe kun tio tra la tuta lando praktikighos reformado
de imposto kaj pagigoj kun la celo redukti la sharghon de la
kamparanoj.
Bonhavigi la 900 milionojn da kamparanoj
estas malfacile, por kio oni devas redukti la sharghon de la
kamparanoj, kiuj daure laboras sur la kampoj, levi ilian produktivecon
kaj allogi la superfluajn laborfortojn el kamparo al urboj.
Kamparanoj en urboj
Por bonhavigi la kamparanojn, oni devas
energie disvolvi la sekundaran kaj terciaran industriojn. Kun
profundigho de la reformado pli kaj pli da kamparanoj forlasis
sian hejmlokon kaj enfluis en urbojn, char depende sole de kamparo
ili povas nur solvi la problemon pri manghajhoj kaj vestoj.
Hao estas Sichuan-ano. Shi havas du
infanojn, kiuj lernas en lernejo. Shia familio havas 0.2 hektaron
da kampo. De terkulturado chiujare shi kaj shia edzo enspezis
nur 2 mil juanojn, ke post chiutaga konsumado restis al ili
tre malmulte. En la pasinta jaro shi eklaboris kiel vartistino
en Pekino. Post 8 monatoj shi akumulis 4 mil juanojn. Shi diris:
"Chi tie la laboro estas multe malpli peza ol terkulturado."
Antaue shi sola laboris en Pekino, dum la edzo terkulturis en
la hejmloko. Antau nelonge shi konfidis siajn infanojn al parenco
kaj ankau la edzo venis en Pekinon. Tiamaniere chiujare ili
povas enspezi 13-14 mil juanojn. En 2002 en urboj laboris 94
milionoj da kamparanoj. Lau statistiko, en la pasinta jaro 70%
de la kamparana enspezo devenis de neagrikultura laborado. Oni
diris, ke laborado en urboj estas vojo por rapide sin liberigi
el malricheco.\
Reformado de la sistemo pri logh-registrado
Nun oni donas grandan atenton al la
kamparanoj, kiuj laboras en urboj. Membro de ChPPIK Wen Dazhong
diris: "La kapablo de la kamparanoj por labori en urboj
kaj ilia vivnivelo estas multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj."
Dum longa tempo la kamparanoj kaj urbanoj ne staris sur la sama
starpunkto koncerne la laborspecojn kaj salajron, kio kauzighis
chefe de la sistemo pri logh-registrado, kiu naskighis en la
50-aj jaroj, kiam Chinio komencis la shtatan industriigon. Lau
tiu sistemo oni klare dividis la chinojn en du specojn, t.e.
agrikulturajn kaj neagrikulturajn. La urbanoj ghuas diversajn
bonstatigojn kaj shancojn labori en urboj, dum la kamparanoj
estas firme katenitaj sur la kampo.
En la lastaj jaroj oni trovis, ke
tiu sistemo ne konformas al la socia disvolvigho kaj multaj
lokoj modifis ghin. Shanhajo kaj Pekino faris provadon en tiu
flanko. Shanhajo difinis, ke chiuj infanoj naskighintaj en antauurbaj
vilaghoj post la 1-a de januaro, 2001, povas esti registritaj
kiel loghantoj de urbo, kaj post tio Pekino publikigis, ke chiuj
infanoj naskitaj de kamparaninoj post la 1-a de januaro, 2003,
povas esti registritaj kiel neagrikulturaj loghantoj. Kaj krom
tio chiuj, kiuj lernas en mezlernejo kaj teknika kolegio, povas
esti rigardataj kiel neagrikulturaj loghantoj. Tio signifas,
ke kamparanoj en la vera senco malaperos en tiuj du urboj.
La 17-an de jaunaro, 2003, la Shtata
Konsilantaro de Chinio publikigis "Decido pri administrado
de kaj servado al la kamparanoj laborantaj en urboj". Lau
tiu decido chiuj regionoj kaj departementoj devas nuligi la
neracian limigon al la kamparanoj en ilia laborado en urboj,
nuligi la administran sankcion por dungi kamparanojn en urbaj
entreprenoj koncerne la laborspecojn, kaj la entreprenoj rajtas
memvole dungi kamparanojn lau legho. Oni devas severe ekzameni
kaj bonordigi la neraciajn regulojn en tiuj flankoj. Lau la
decido oni devas same trakti la kamparanojn kaj urbanojn je
postulo de la teknikaj rangoj, sanstato kaj aliaj.
La decido postulas nuligi diskriminacion
kontrau la kamparanoj kaj praktiki la saman politikon pri laborigo
de kamparanoj kaj urbanoj. Tio estas vere bona informo por la
kamparanoj laborantaj en urboj.
Pri interesoj de la kamparanoj laborantaj en urboj
En
la sesioj de TPK kaj ChPPIK en la lastaj jaroj oni ofte proponis
ellabori regulojn por protekti interesojn de la kamparanoj laborantaj
en urboj. Jiang Deming, reprezentanto de la popola kongreso
informighis de gazeto, ke iuj kamparanoj laborantaj en urboj
ne povas akurate ricevi salajron kaj pro manko de mono ne povas
reveni hejmen en la Printempa Festo. Li informighis ankau pri
la metodoj alprenitaj de diversnivelaj registaroj en tiu problemo.
Por doni leghajn garantiojn al la kamparanoj laborantaj en urboj
li proponis ellabori leghon por iliaj interesoj. Jam en la Kvina
Sesio de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso, okazinta en la pasinta
jaro, 36 reprezentantoj faris tiun proponon. Pri tio la koncerna
ministerio respondis, ke oni kiel eble plej rapide ellaboros
leghojn pri socia asekuro kaj laborkontraktoj, fundamentajn
regulojn pri asekuro de vivtenado de maljunuloj, asekurajn regulojn
pri laborakcidentoj ktp. Tiuj leghoj kaj reguloj koncernas ankau
la kamparanojn laborantajn en urboj.
Ie en Chinio oni jam ellaboris koncernajn
politikojn por plibonigi la vivon de la kamparanoj. En 2001
Zhejiang-provinco la unua en Chinio faris sistemon pri minimuma
garantio de la vivo de urbanoj kaj kamparanoj, kio koncernas
340 mil vilaghanojn. Dank' al la sistemo la malrichaj kamparanoj
povas ricevi la minimuman monsumon por vivtenado. Oni iom post
iom efektivigas senpagan edukadon al iliaj gefiloj. Lü
Zushan, provincestro de Zhejiang, diris: "Kompreneble la
registaro devas asigni multe por tiuj aferoj, tamen tio estas
elspezinda. Ni preferas konstrui malpli da entreprenoj ol efektivigi
bonhavan socion en chiuj flankoj por la kamparanoj."