En la 7-a de majo china chefministro
Wen Jiabao prezidis la konstantan kunvenon de la Shtata Konsilantaro
de Chinio por interkonsilighi pri metodoj por batali kontrau
SARS kaj bone fari ekonomian laboron.
La kunveno opiniis, ke estas necese
ghuste kompreni kaj trakti la interrilatojn inter la batalo
kontrau SARS kaj ekonomia disvolvo, pene teni la ekonomion en
stabila disvolvo kaj laueble redukti damaghon.
La kunveno postulis, ke dum la batalo
kontrau SARS oni devas bone fari jenajn 8 laborojn:
1. Prizorgi printempan plugadon kaj
someran rikoltadon por stabiligi la agrikulturan produktadon.
Rapidigi reguligadon de la strukturo de la kampara ekonomio
kaj chiamaniere levi enspezon de la kamparanoj.
2. Plifortigi investadon kaj reguligi
investan strukturon. Shtata obligacio kaj konstrua kapitalo
difinita en budgheto devas unue favori la urghajn programojn
de batalo kontrau SARS kaj pliakcenti la fundamentan konstruadon
de instalajhoj por publika higieno.
3. Kulturi novajn konsumajn termopunktojn
kaj kreskajn punktojn de ekonomio. Normaligi kaj plibonigi la
konsuman medion de telekomunikado kaj interreto, akceli konsumadon
en elektronika komerco, elektronika administrado, interreta
edukado, reta kultura amuzado kaj tutpopola gimnastado.
4. Akceli eksteran komercon kaj eksportadon
kaj utiligi fremdan kapitalon. Fortigi ekzamenon kaj kvarantenon
por eksportajhoj. Akcenti eksportadon de elektraj mashinoj,
altteknologiaj produktajhoj kaj tekstilajhoj.
5. Redukti au ne postuli imposton
super la profesioj de civila aviado, turismo, restoracio, komerco
kaj taksio.
6. Klopodi por altigi enspezon kaj
shpari elspezon. Escepte de elspezo de nepre necesaj garantioj
por batalo kontrau SARS, rigore regi la aliajn elspezojn.
7. Daure akcenti labordonadon kaj plibonigi
socian garantion.
8. Teni normalan ordon de produktado
kaj vivo.
La kunveno postulis, ke diversaj fakoj
de diversaj lokoj plifortigu antautempan analizon kaj spuran
kontrolon de la ekonomio, ghustatempe traktu kaj solvu la problemojn
en la batalo kontrau la malsano kaj ekonomia konstruado, kaj
penu por teni dauran kaj kompare rapidan kreskon de la nacia
ekonomio, por efektivigi la difinitan celon por la disvolvigho
de la ekonomio kaj socio en la jaro.