Maturighis
jujuboj. Ili brilis sur branchoj kiel agatoj. Rigardante ilin, oni
tuj sentis dolchon. Je 20 km okcidente de la urbo Cangzhou, Hebei-provinco,
ambauflanke de la shoseo prosperis vico post vico da jujubarboj,
shirmantaj domojn kaj kampojn. Rigardate de malproksime, ili estas
harmonia verdajho, kaj rigardate de proksime, ili estas sennombraj
rughaj punktoj. La festivalo "Cangzhou, starpunkto de jujuba
industrio de Chinio" ebligis klaran vidon de la bela perspektivo
de la urbo kaj ghia jujuba industrio. Jujuboj
aperis unue en la "Libro de Odoj", kie estas skribita:
"Maturighas jujuboj en la naua monato kaj rikoltighas rizo
en la deka..."
La malgrandaj oraj jujuboj havas historion
de pli ol 3000 jaroj en Cangzhou. Ili maturighas septembre. La
frukto estas ovala, sukerricha kaj brikrugha. Ghi entenas diversajn
vitaminojn, utilajn al la homa sano. Ghi plej richas je vitamino
P inter chiuj fruktoj. Ghi havas ankau kuracan valoron. Ghi estas
ofte uzata kiel kuracilo por koro, lieno, sangcirkulado kaj efika
kontrau mallakso kaj kornea ulcero.
Ankau prudentaj regantoj kaj literaturistoj
en la historio bone sciis la valoron de jujuboj. Zhu Yuanzhang,
fondinto de Ming-dinastio (1368-1644) kaj ghia unua imperiestro,
ordonis: "Chiu kamparana familio plantu 20 mil jujubarbojn
en la unua jaro kaj 40 mil en la sekvanta jaro. La lokaj registaroj
devas kontroli tion kaj raporti al la kortego." Sur la vasta
ebenajho de
Hebei-provinco estis multe da jujubarboj. En Qing-dinastio (1644-1911)
la jujubarboj farighis pli prosperaj. Fama literaturisto Ji Xiaolan
ja naskighis en Cangzhou. Li skribis: "Mia hejmloko produktas
jujubojn. Oni transportas ilin per charoj al Pekino kaj per shipoj
al sudaj provincoj..." Tiamaniere Cangzhou-aj jujuboj famighis
tra la tuta Chinio.
La kampo, produktanta jujubojn, plejparte
estas alkala, char jujubarboj estas fortaj kontrau sekeco, inundo
kaj alkalo. Septembre kaj oktobre la klimato estas seka, kio tre
utilas al pluko kaj sekigo de jujuboj, char ili maturighas ghuste
en tiuj du monatoj. La klimato kaj tero ambau estas utilaj al
la kresko de jujuboj. Lau statistiko en Cangzhou nun estas 270
mil hektaroj da tero taugaj al jujubarboj, el kiuj oni uzas nur
100 mil hektarojn por kulturi jujubarbojn, kaj ankorau multe da
tero atendas ekspluaton.
Jujubarba magnato Shen Shujie
S-ro
Shen lernis nur en elementa lernejo. Multajn jarojn li sin okupis
pri kulturo de jujubarboj kaj ilia greftado. Li inventis modelon
de tridimensia kulturo de jujubarboj, grefto per junaj branchoj
kaj envaza pejzagho de jujubarboj kaj senpage instruis la teknikon,
tiel ke li multe levis la profiton de jujubarboj. Kaj pro tio
li estis nomata jujubarba magnato.
Shen interesighis pri esploro de jujubarboj
antau 10 jaroj. Char sub jujubarboj estis vaka spaco, kiun oni
ghenerale ne utiligis, tial li cerbumadis 3 jarojn kaj inventis
tridimensian kulturon de jujubarboj, t.e. sur chiu hektaro da
tero li kulturas 1500 jujubarbojn kaj sub la arboj terpomon, kotonon
kaj arakidon, tiele chiu hektaro povas produkti 7500 kg da jujuboj,
22500 kg da terpomoj, 5250 kg da kotono kaj 3750 kg da arakidnuksoj.
La
esploro pri envazaj pejzaghoj kaj dekoraciaj arboj estas grava
salto de la praktika valoro al la arta valoro de jujubarboj. En
1995, kiam Shen fosis arbidon en sia jujubarba ghardeno, li hazarde
rimarkis, ke jujubarbo kreskas en eluzita aluminia poto. De tio
lumigis lian menson subita penso. Se li plantos la speciale kulturitan
jujubarbon en florvazon, chu tio ne estos pli profitodona? Li
achetis jujubarbojn kruchan kaj kapsikan por fari envazan pejzaghon
kaj enkondukis aliajn poraprezajn jujubarbojn. La de li inventitaj
envazaj pejzaghoj kaj dekoraciaj jujubarboj estas tre shatataj
de la klientoj kaj de tio li profitis rimarkinde.
Shen havas ankau sian propran scienc-teknologian
ghardenon, per kiu li helpas kamparanojn en scienca terkulturado.
China retstacio de jujuboj
Eniru
en www.zao.com.cn,
tiam aperos antau viaj okuloj la bela pagho de jujubarboj.
Sur la retopaghoj kolektighis multe da
merkataj informoj kaj scioj pri jujuboj. La retstacio metis ponton
inter la jujub-kulturistoj kamparanoj kaj komercistoj de diversaj
lokoj de la mondo.
Chiutage proksimume 7000 legantoj el
diversaj lokoj de Chinio vizitas www.zao.com.cn kaj tiun retstacion
vizitas ankau alilandaj komercistoj, kiaj usonaj, japanaj, koreaj,
rusaj kaj sudorientaziaj.
La retstacio www.zao.com.cn havas amikajn
rilatojn kun dekkelkaj famaj chinaj retstacioj, dank' al kio multe
pliighis la influo de la china jujub-reto. Nun multe da informoj
legighas sur tiu chi reto. La informoj estas ne nur chinaj sed
ankau alilandaj, kiel tiuj de alilandaj entreprenistoj, kiuj deziras
kunlaboron. Chiutage averaghe cent informoj aldonighas al la reto.
Pere
de la retstacio iu kamparano de Cangzhou sukcese vendis jujubarbidojn
al Xinjiang kaj alia subskribis interkonsenton kun Liaoning-a
komercisto. Dank' al la retstacio pluraj alilokaj jujubaj entreprenistoj
investis jujub-prilaborejon de Cangzhou. Privata entreprenisto
de Luoyang, Henan-provinco, informighis de la reto pri ekspansio
de la pogranda merkato de jujuboj en Cangzhou, fondis kompanion
tie kaj registris markon por prilabori jujubojn.
Oni planas funkciigi supermerkaton de
jujuboj sur la reto por vendi siajn jujubojn al la tuta mondo
per elektronika negocado.
|