Yiwu
situas meze de Zhejiang-provinco, orienta Chinio. Ghi, malgranda
urbo, estas tamen plej fama bazaro de malgrandaj varoj en Chinio.
En
la pasintaj 10 jaroj la bazaro de malgrandaj varoj alportis al
Yiwu grandan shanghighon. Chiuj stratoj estis pavimitaj kaj chiuj
familioj transloghighis en novajn loghdomojn el la tralikantaj
kabanoj, malaperis la malgrandaj butikoj kaj nun chiuj vendejoj
estas en altaj domoj.
Tradicio de komercado
Jam en la regperiodo de Qianlong, imperiestro
de Qing-dinastio, kiu estis sur trono en 1736-1796, Yiwu-aj kamparanoj
vendis sukeron kontrau kokaj plumoj por fari polvovishilon kaj
en chiuj ferioj ili kolportis la polvovishilojn. Jen la primara
negoco de malgrandaj varoj en Yiwu.
Nun la malgrandaj varoj de Yiwu estas
tre famaj. Tie vendighas preskau chiuj objektoj, kiaj mercero,
belaj ornamajhoj, shuoj, shtrumpoj, vestoj, lanaj tekstilajhoj,
infanaj ludiloj, cigaredfajriloj, televidiloj, mebloj el palisandro,
diversaj metalajhoj kaj elektronaj aparatoj. Unuvorte chiuj uzataj
en la chiutaga vivo acheteblas en Yiwu.
Nun
en Yiwu chiuj objektoj uzataj en la chiutaga vivo kaj produktado
vendighas je malalta prezo.
La negocejo de malgrandaj varoj areas
entute 0.7 milionon da kvadrataj metroj kun 30 mil standoj kaj
70 mil komercistoj. Tie la standmastroj plejparte estas lokanoj.
Ili plejparte estas virinoj, tre okupataj ech tagmeze. Iam ili
negocas, prizorgante sian infanon. Iliaj edzoj sin okupas pri
pogranda acheto, pakado kaj transportado. En Yiwu preskau chiuj
familioj entreprenas malgrandajn varojn.
Por normaligi la merkaton
Jam en la komenco de la reformado kaj
pordmalfermo de Chinio Yiwu permesis longdistancan transportadon
kaj disvolvon de merkato de malgrandaj varoj. Tiamaniere ghi plenumis
sian primaran akumulon en 10 jaroj. En 1992 ghi prenis negocon
de malgrandaj varoj kiel la chefan okupon de la privataj entreprenoj
por maksimume disvolvi la merkaton de malgrandaj varoj. Tiu grava
strategio rapide shanghis la komercan kapitalon en la industrian.
Nun la loko planas fari sin fama komerca urbo.
Lau
statistiko la vendovaloro en 2001 estis 20 miliardoj da juanoj,
tial oni nomas Yiwu la unua bazaro en Chinio.
En 2001 tie okazis la 7-a China Foiro
de Malgrandaj Varoj, kiun partoprenis entreprenistoj el 26 landoj
kaj regionoj.
Oktobre de 2002 la nove konstruita bazaro
Futian estis transdonita al negocado. Dank' al tio la skalo de
la bazaro de malgrandaj varoj duoblighis.
Disvolvi popolan industrion
Yiwu ne havas entreprenon de publika
posedanteco. Ghi estas potenca kaj vivoplena chefe pro la popola
ekonomio.
Antau 10 jaroj Yiwu jam komencis altiri
superfluan kapitalon de komercado al industrio kaj sin apogante
sur merkato de malgrandaj varoj disvolvi popolajn entreprenojn
kun apartaj trajtoj kaj energie disvolvi prilaboradon de malgrandaj
varoj. Post plurjara penado plibonighis ghia ekonomia strukturo.
Nun en Yiwu produktighas multaj famaj
varoj, kiaj chemizoj, metalajhoj, ornamajhoj, shtrumpoj kaj palisandraj
mebloj kun famaj markoj. Nun la tieaj produktajhoj jam konsistigas
trionon de la varoj en la bazaro kaj multe kontribuis al la daura
ekonomia prospero de la loko.
Profitigo per pogranda vendo
Iu komercisto pri pogranda acheto negocas
dentpurigilojn malpli profitodonajn ech ol mercero. Mi demandis
lin: "Chu vi profitas de vendo de dentpurigiloj?" Li
mirigis min per sia respondo: "Vi ne subtaksu mian malgrandan
standon. De pogranda vendo de 10 tunoj da dentpurigiloj chiufoje
mi povas gajni profiton de 10 mil juanoj."
Gajno per vendo granda kaj profito malgranda
estas sperto de Yiwu-anoj en la negoco. Dank' al tiu komerca taktiko,
la foirejo aperinta en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento nun
farighis la plej granda merkato de malgrandaj varoj en Chinio.
La prezo de tieaj varoj ghenerale estas nur triona de tiu de la
alilokaj samspecaj varoj.
La Yiwu-anoj chiamaniere penas mallevi
la produktokoston kaj altiri al si la klientojn per la varoj kun
bona kvalito kaj en la akra komerca konkurenco ili gajnas per
granda vendo kaj malgranda profito. Tio estas shlosilo por sukcesigi
la tiean bazaron.
La Yiwu-anoj en sia komercado ne sole
mallevas la prezon de siaj varoj, sed ankau disvolvas siajn fortajhojn
por kompletigi la varspecojn kaj vendi la bonkvalitajn.
Negoco sur interreto
Oktobre de 2000 la Komerca Retstacio
de Yiwu ekfunkciis. Ghi estas destinita por liveri al la klientoj
fundamentan servon kaj plivalorigajn informojn, kaj fari propagandon
kaj konsultighon.
En la gazetara konferenco pri malgrandaj
varoj la retstacio publikigis sian rigoran komercan procedon por
garantii la autentikecon de la informoj.
Nun multaj komercistoj publikigas informojn
pri siaj bezono kaj livero sur la paghoj de la Komerca Retstacio.
Kiam oni surretigis la mendilon, la kompanio
tuj kontaktighas pri tio kun la koncernaj komercistoj por konfirmi
la vendadon kaj la mendantoj ricevas respondon post nur unu horo.
Oni donas respondon al alilandaj mendantoj
ghenerale en unu semajno, char la negoco koncernas plurajn fakojn.
|