En
Chinio trovighas proverbo: aroma vinkelo altiras al si drinkulojn
ech en fora insulo. La proverbo estas ghusta desegno de Maotai,
kiu naskighis en la malproksima Maotai-urbeto apud Chishui-rivero
de Guizhou, sudokcidenta Chinio. La malproksimeco de fabriko de
la brando tute ne influas ghian famon kaj vendokvanton.
Rakonto pri Maotai
Legendo
diras, ke antau tre longe, kiam Maotai-urbeto estis dezerta vilagho,
tie loghis bonkora junulo. Li ofte helpis malrichulojn per sia
malmulta enspezo. Foje en pluvego li trovis tre belan papilion
mortantan. Li forigis koton de la papilio kaj metis ghin en arbotruon.
Post kelkaj tagoj li vidis che la vilagha enirejo paron da papilioj
dancante flugantaj al li, poste unu el ili flugis antauen kaj
la alia flirtis chirkau li. Li sekvis la flugantan papilion. Che
la fino de la vojeto li trovis groton kashitan en floroj, el kiu
fluis fonto. Li kaurighis, prenis mankavon da fontakvo kaj ghin
gustumis. Dolche! Oni diras, ke el bonkvalita fontakvo facile
distilighas aroma brando. Li do komencis provfari alkoholajhon
el la fontakvo. Vere aromega estis la farita brando. Drinkantoj
ghin laudis. Poste venis najbaraj vilaghanoj kaj tiuj el malproksimeco
por trinki la aroman brandon. De tiam Maotai-vilagho prosperighis...
Fakte en la vilagho estis fonto, kaj
tieaj plej fruaj loghantoj pu-oj konstruis puton por ghi. En Qing-dinastio
(1644-1911) la vilagho shanghighis en urbeton kaj ricevis la nomon
– Maotai-urbeto.
Delonge la urbeto Maotai distilas brandon,
kaj pro sia unika gusto la brando trovis vastan shaton. En la
komenco de la 19-a jarcento trovighis pli ol 20 brandofarejoj
en la urbeto Maotai, kie negocis multaj komercistoj el aliaj lokoj.
De tiam Maotai-brando iom post iom famighis. En la jaro 1915 Maotai-brando
gajnis la Oran Premion en la Panama Universala Foiro okazinta
en San-Francisko de Usono kaj farighis unu el la tri famaj brandoj
de la mondo kune kun konjako de Francio kaj viskio de Skotlando
de Britio. En la jaro 1985 Maotai gajnis la Oran Kasian Premion
de la Internacia Komisiono pri Manghajho kaj Turismo de Parizo,
kaj en la sekvanta jaro ghi akiris la Oran Premion en la 12-a
Internacia Manghajha Foiro en Parizo. Kiel elstara brando de Chinio,
Maotai jam eksportighas en pli ol 140 landojn kaj ghia jara eksportokvanto
atingas 300 tunojn valorantajn 6 milionojn da usonaj dolaroj.
Speciala farado
La
urbeto Maotai situas en kava loko che Chishui-rivero. Chiujare
post la 9-a de la 9-a monato lau la china luna kalendaro akvo
de la rivero purighas, kaj tiam estas la tempo de farado de Maotai-brando.
Krome en la loko kreskas sorgo kun grajnoj malgrandaj kaj dikshelaj.
Tia sorgo estas bona por multfoja vaporumado kaj kuirado en la
farado. Tritiko de la loko maturighas en la 5-a de la 5-a monato
lau la china luna kalendaro, iom pli frue ol tiu de aliaj lokoj.
Ghi kun grajnoj grandaj kaj plenplenaj estas bona materialo por
fari giston.
La farado de Maotai estas kompleksa.
Ghenerale en la brandofarado oni aldonas aromajhon kaj akvon,
sed tio estas malpermesita en Maotai-farado. Maotai havas nur
unu produkto-periodon en unu jaro: oni faras giston en la 5-a
de la 5-a monato kaj aldonas sorgon en la 9-a de la 9-a monato.
Post 8-foja fermentado, 9-foja vaporumado kaj tri-jara konservado
en vinkelo, Maotai povas vendighi (post entute 5 jaroj). Kvankam
tio estas ne harmonia kun ritmo de la moderna vivo, tamen la tradicia
teknologio ebligas konservi specialan aromon kaj altan kvaliton,
tial ghi heredighas de generacio al generacio.
En la pasintaj jaroj oni kelkfoje provproduktis
Maotai en aliaj lokoj. Kvankam oni ghin produktis tute per la
origina teknologio, tamen la gusto de la brando estis malsama.
Lau specialistoj la kauzo kushas en tio, ke la urbeto Maotai situas
che la loko 400 m super la marnivelo. Chirkau la urbeto estas
montoj, kaj tiu specifa geografia situo estas tauga por generado
de mikroboj. Dum centoj da jaroj la kontinua vinfarado de la urbeto
plivigligis aktivadon de mikroboj kaj formighis super la urbeto
mikrobogrupoj nedetrueblaj nek influeblaj de ajna natura forto.
Unika shtata brando – Maotai
De
Han-dinastio (206 a.K. – 220 p.K.) la brando Maotai famis
en la kortego de antikva Chinio. En postaj periodoj ghi ankau
aperis en gravaj festoj kaj ceremonioj. Hodiau Chinio ankorau
prenas ghin kiel shtatan donacajhon kaj trinkajhon, tial ghin
oni nomas shtata brando de Chinio.
Laudire Zhou Enlai, eksa chefministro
de Chinio, estis fidela kliento de Maotai-brando. Li ofte ghin
trinkis kaj kelkfoje donacis al fremdaj amikoj. En 1972, kiam
Nixon, tiama prezidanto de Usono, vizitis Chinion, Zhou lin regalis
per Maotai-brando. Por protekti Chishui-riveron, el kies akvo
oni faras Maotai-brandon, Zhou diris: “Por garantii la kvaliton
de Maotai kaj ne polui la riveron, estas malpermesite fondi fabrikon
che la supra parto de la rivero.” Hodiau la rivero ankorau
estas pura kaj la brando – aroma.
|