Yongkang
situas meze de Zhejiang-provinco. En tiu malgranda loko funkcias
miloj da mashinaj kaj metalaj entreprenoj, pro tio ghi ricevis
la nomon "metala urbo" de Chinio.
La historio de la tiea metal-produktado
estas tre longa. Jam antau 5 mil jaroj, kiam en Chinio regis Huangdi,
prapatro de la china nacio, oni tie komencis fandi ercojn. Oni
diris, ke Huangdi mem loghis tie kaj faris imperiestran tripiedon
ding-o. Tiam la loghantoj komencis entrepreni erco-fandadon.
En Song-dinastio (960-1279) multaj bronzajhistoj, ferajhistoj
kaj stanajhistoj, devenintaj de tie, viglis en chiuj lokoj de
la lando pro vivrimedoj. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento
en diversaj lokoj de Chinio laboris 20 mil metiistoj de Yongkang.
Hodiau la tieaj privataj entreprenoj pli kaj pli kreskas kaj ghia
reputacio farighas pli kaj pli granda.
Nun la metala produktado jam farighis
grava parto de la tiea ekonomio. La nombro de metalaj kaj mashinfabrikaj
entreprenoj kaj ilia produktovaloro konsistigas pli ol 80% de
la lokaj entreprenoj kaj ilia totala produktovaloro. La de ili
produktitaj metalaj varoj superis 20 mil specojn kaj 1.2 mil specoj
el ili eksportighas alilanden. Inter ili estas elektraj instrumentoj,
chiutage uzataj metalajhoj, serio da ghardenaj instrumentoj, instrumentoj
por autobusoj, terkulturaj mashinoj kaj motorcikloj kaj aliaj
malgrandaj metalajhoj. Ili havas grandan debiton en la marketo
pro siaj alta kvalito kaj malkara prezo. La tie produktitaj raspiloj,
tondiloj, tranchiloj kaj rabotiloj ghuas grandan renomon en- kaj
eksterlande.
Oni jam investis 370 milionojn da juanoj
al konstruo de la China Scienc-teknika Metala Centro, kiu kovras
33 hektarojn da tero kun plank-areo de 315 mil kvadrataj metroj
kaj 2390 butikoj. Pro tio ghi farighis la plej granda komercejo
de diversaj metalajhoj en Chinio. La metalajhoj vendighas ne nur
en Chinio, sed ankau en aliaj 30 landoj de Azio, Europo kaj Ameriko.
Yongkang
establis sian vendejon ankau en okcidenta Chinio kaj landlima
regiono. Nun formighis en la lando komerca reto de metalajhoj
kun Yongkang kiel la centro. La diversaj varoj kaj informoj pri
metalajhoj chinaj kaj alilandaj kolektighas en Yongkang. Pro tio
ghi estas ankau centro de scienc-teknologiaj informoj pri la metalaj
produktajhoj.
Por kunigi la scienc-teknikajn fruktojn
kun la merkata bezono Yongkang establis la Chinan Muzeon de Metalajhoj,
Eksponejojn de Famaj Produktajhoj de Yongkang kaj de aliaj landoj,
Scienc-teknikan Domon, Scienc-teknikan Bibliotekon k.a. Ili estas
utilaj ne nur al la produktado de metalajhoj de Yongkang, sed
ankau al ghia teknika renovigo.
Yongkang kredeble farighos bazo por disvolvo
kaj eksperimento de la metalajhoj. En 2000 tie okazis la Kvina
China Foiro de Metalajhoj kaj en ghi oni vendis 2130 scienc-teknikajn
fruktojn.
|