Post sia membrigho al la Monda Komerca
Organizo (MKO), Chinio praktikos 4 strategiojn de la disvolvigho
kun levo de la konkurenca povo de la kulturajhoj kiel la centro.
La 4 strategioj estas reordigo de la agrikultura strukturo, disvolvo
de la kompara avantagho, altigo de la kvalito, subteno kaj kuraghigo
de konkurenco. Samtempe kun tio ghi konstruos zonon de avantaghaj
industrioj kaj realigos la planon de industria disvolvigho, utilan
al la merkata konkurenco chefe de grandaj entreprenoj por levi
la scienc-teknikan nivelon de la agrikulturaj produktajhoj kaj
kiel eble plej multe utiligi la scienc-teknikajn fruktojn en la
produktado.
Agrikultura reordigo en Shanhajo
Lau
plano Shanhajo iom post iom forlasos produktadon de ordinaraj
agrikulturajhoj, similaj al tiuj de la agrikulturaj provincoj
de Chinio, sin turnos al ekologia agrikulturo kaj bonkvalita kaj
modela agrikulturo, larghigos la laborkampojn kaj firmigos sian
kapablon en agrikultura servado por farighi centro de kolekto
kaj vendo de agrikulturaj produktajhoj kaj agrikulturaj informoj
ne nur de Chinio, sed ankau de la tuta mondo.
La nova spaco de disvolvigho portita
de membrigho de Chinio al MKO kaj la chiam pli akrighanta internacia
konkurenco ebligis disvolvighon de grandskala reordigo de agrikulturo
de Shanhajo. Nun la urbo havas 0.3 milionon da hektaroj da kampoj
kaj arbaroj. Poste triono farighos bazo de fruktarboj, floroj
kaj herboj, alia triono estos bazo de legomoj kaj fruktoj destinitaj
por eksportado kaj la tria triono -- bazo de bonkvalita rizo kaj
oledonaj plantoj. Kaj la chefaj agrikulturajhoj estos produktataj
sur apartaj lokoj en kompare granda skalo.
La malnova strategio praktikata en la
pasintaj 50 jaroj arkaikighos. Ne plu validos la politiko garantii
la urban bezonon de agrikulturaj produktajhoj. Shanhajo plenenergie
disvolvos eksportotajn kultivajhojn, plue reordigos la strukturon
de agrikulturaj produktajhoj vendotaj enlande kaj eksterlande,
tiel ke ghi farighos komerca centro de agrikulturaj produktajhoj
chinaj kaj internaciaj.
Iom post iom reduktighos la distanco
de agrikulturo inter Shanhajo kaj evoluintaj landoj. Per tri kanaloj
oni plialtighos la agrikulturan nivelon de Shanhajo, t.e. komplete
realigi normigan produktadon; konstrui profitodonan agrikulturan
bazon kun certa skalo kaj grandajn agrikulturajn entreprenojn
kaj fini reformadon de la agrikultura industria entreprenado kaj
komplete disvolvi bonkvalitan kaj sekuran prilaboradon de agrikulturaj
produktajhoj kaj levi la aldonan valoron de agrikulturajhoj.
Nepoluitaj agrikulturajhoj en Shandong
En
la venontaj kelkaj jaroj aperos en Shandong-provinco agrikultura
bazo kun areo de 2 milionoj da hektaroj, kie produktighos nepoluitaj
plantoj, kiaj legomoj, fruktoj, arakido, bonkvalita tritiko, fungoj
kaj akvoproduktajhoj. Tiam ghi estos la plej granda bazo de nepoluitaj
plantoj en Chinio.
En 2005 en la provinco estos 500 bazoj
de verdaj manghajhoj kaj 600 bazoj de nepoluitaj agrikulturajhoj,
kies jara produktokvanto estos 4 milionoj da tunoj kaj 65 milionoj
da tunoj respektive, kaj tiam ilia jara eksportovaloro atingos
2 miliardojn da usonaj dolaroj, kiuj konsistigas pli ol 30% de
la totala eksporta valoro de la prilaboritaj agrikulturajhoj de
la provinco.
Por realigi tiun celon la provinco nun
konstruas sistemon por kontroli kaj ekzameni la nepoluitajn kultivajhojn.
En la venontaj 5 jaroj ghi havos 10 provinc-nivelajn centrojn
por kontroli kaj ekzameni la kultivajhojn kaj starigos kontrolan
stacion en la lokoj, kie oni entreprenas ekskluzive la nepoluitajn
kultivajhojn.
Brutobredado en terkulturaj regionoj de Qinghai
En
Xiahetan-vilagho de Haidong-subprovinco, Qinghai, trovighas 100
fermitaj staloj, kie libere vivas kaproj.
Oni diris, ke nun tie ne plu vidighas
la malricheco kaj jam antau du jaroj la pokapa enspezo el brutobredado
konsistigis pli ol 80% de la totala enspezo.
Kiel la plej granda terkultura regiono
en la provinco, Haidong prenis en la lastaj jaroj brutobredadon
en la terkulturaj regionoj kiel gravan metodon por reguligi la
agrikulturan strukturon kaj levi la enspezon de la kamparanoj.
En 2001 la brutobreda valoro konsistigas 37% de la totala agrikultura
valoro de la tuta subprovinco kaj la pokapa enspezo de la tieaj
kamparanoj kreskis je 11.3% kompare kun 2000.
En 2001 oni multe investis brutobredan
entreprenadon en Haidong, kaj 800 brutobredaj teknikistoj faris
teknikan servon en kamparo kaj okazigis 1182 kursojn, kie lernis
216.4 mil homoj.
Duontempe kulturi teron kaj duontempe labori alimaniere
Enketo
de la Agrikultura Buroo de Fujian-provinco montris, ke la tieaj
kamparanoj multe shanghis kaj sian laboran kutimon kaj la koncepton
de sia chiutaga vivo. Kun utiligo de avangarda tekniko kaj levigho
de la produktiveco ili bezonas nur malpli da tempo por kamplaboro.
En 2001 la averagha kamplaboro konsistigis nur duonon de ilia
tuta laboro. Kun senchesa levigho de la klereco, pli kaj pli multe
da kamparanoj forlasis la hejmlokon kaj iris aliloken, inkl. de
aliaj landoj, por labori. Lau statistiko de la en- kaj elmigra
sekcio de la urbo Fuqing, ghis la mezo de februaro de la kuranta
jaro 28709 homoj elmigris alilanden. La Fuqing-anoj laboris kaj
laboras en pli ol 200 landoj kaj regionoj de la mondo. Lau statistiko
tiuj elmigrintoj sendis hejmen chiujare 2 miliardojn da usonaj
dolaroj. Krom tio, ankau en la vilaghoj dungito ricevas 2-5 juanojn
chiuhore kontrau kamplaboro.
En Fujian al pli kaj pli multe da kamparanoj
plachas kulturado de ekonomiaj plantoj en la venonta jaro. Nun
tie la grena produktado havas pli kaj pli malgrandan proporcion
kaj la provinca registaro planas konstrui zonon de produktajhoj
maraj kaj montaj kaj zonon de bonkvalitaj agrikulturajhoj.
|