Someron,
en Hejiang, Guangdong-provinco, sur 800 hektaroj da kampoj kreskis
hibridigita rizo kun dikaj folioj kaj grandaj spikoj.
Rigardante
la kampojn, Yuan Longping, fama china fakulo de hibridigita rizo,
emocie diris: "Tiu chi rizkultura revolucio montras, ke la chinoj
povas per si mem solvi la problemon de manghado, dank' al scienco
kaj tekniko."
Rizo estas
tipa mempolenanta planto monoklina. En la 70-aj jaroj Yuan Longping
estis okupata de agrikultura scienc-tekniko en Hunan-provinco.
Sugestite de genetiko, li ekhavis la ideon: Se sorgo kaj maizo
povas esti hibridigitaj, chu ankau rizo povas? Li do ekokupighis
pri hibridigo de rizo.
Por serchi
rizan masklon malfekundan Yuan Longping kun siaj kolegoj vizitis
preskau chiujn lokojn de suda Chinio kaj trovis unu tian sovaghan
planton. El ghi ili kulturis hibridigitan rizon kun granda supereco
tiurilata kaj prove kultivis ghin surkampe. Oktobron de 1973 estis
deklarite al la mondo, ke sukcesis la eksperimento de riza hibridado.
Rezulte de tio, Chinio pliigis en 1987 la produkto-kvanton de
rizo je 15 miliardoj da kilogramoj kaj la hektaran produktokvanton
de hibridigita rizo je 50%-75%.
Yuan Longping
per sia scienc-teknika frukto kontribuis ne nur al Chinio, sed
ankau al la tuta mondo. Pro tio li gajnis grandan honoron. Usona
dokumenta filmo pri la hibridigita rizo diris: "Sinjoro Yuan Longping
solvis la problemon de manghado al chiuj popoloj de la mondo."
Japano diris: "La hibridigita rizo de Chinio venigis shtormon
al Japanio."
Nun, kiel membro
de la China Akademio de Sciencoj. Yuan preparas sin por fondi
la Hunan-an Instituton pri Hibridigita Rizo. Por subteni lian
esploron la china chefministro decidis asigni al li sumon da mono.
Lastatempe venis la informo, ke lia novekulturita vario de hibridigita
rizo rikoltigis pli ol 12 000 kg hektare.
|