Junie
de 2002 la China Centra Banko publikigis "Metodojn pri administrado
de la delegitejoj de alilandaj financaj establoj en Chinio".
La Limigita Banko de Orienta Azio, Hongkong, estas la unua banko,
kiu rajtas funkciigi retan bankon sur la cheftero de Chinio post
sankcio kaj nelonge post tio ankau la Hongkong-Shanhaja Banka Korporacio
akiris sankcion de la centra registaro. Fine de 2002 kaj komence
de 2003 ghi komencis sian retan servadon al chinaj kaj alilandaj
klientoj. Krom tio City-Banko, kiu havas filiojn en Pekino kaj Shanhajo,
jam petis fari la operaciojn de individuaj retaj bankoj, dum gvidantoj
de Hang Seng kaj aliaj bankoj montris sian intereson pri funkciigo
de la financaj operacioj de retaj bankoj. Jam komencighis la surreta
konkurenco inter chinaj kaj alilandaj bankoj.
La
tiel nomataj retaj bankoj estas novtipaj bankoj kun komputiloj
kiel chefaj, kun la publika interreto kaj reto funkciigata de
banko mem kiel komunikilo kaj kun oficejaj au personaj komputiloj
kiel terminalo. Lau statistiko, en evoluintaj landoj 85% de la
bankoj jam funkciigas retajn operaciojn.
Vicestro
de la shanhaja filio de la Limigita Banko de Orienta Azio opinias,
ke char la entreprenaj stacioj de alilandaj bankoj ne povas rivali
kontrau la chinaj, tial disvolvo de reta servado en Chinio estas
grava por ili.
La ghenerala
direktoro de la komputila banko de la Guangdong-a filio sub la
China Konstrua Banko diris: "Multaj fenomenoj montris, ke
la retaj bankoj estos fokuso por konkurado de la chinaj kaj alilandaj
bankoj por okupi la chinan merkaton."
Kun
iom-post-ioma plenumigho de la promesoj de Chinio che ghia membrigho
al la Monda Komerca Organizo, alilandaj bankoj povas fari financan
servon pere de interreto al chinaj entreprenoj kaj individuoj,
kio sendube levos ilian konkurencpovon en la china financa merkato.
Hodiau
en la medio de drasta internacia konkurenco por disigi la financajn
produktajhojn pere de filioj jam ne estas bona metodo, tial alilandaj
bankoj penas kolapsigi la superecon de la chinaj pere de interreto
por malpliigi sian mankon.
Autoritata
revuo en la internacia financa rondo "Bankistoj" donis
grandan premion "La plej bona bank-stacio de la tuta mondo"
al retstacio de la China Industri-komerca Banko, la unikan premion
en 2002. Tio estas la unua fojo por retstacio de la disvolvighantaj
landoj ricevi tian honoron.
En la
longa tempo la retaj teknologioj de la bankoj de okcidentaj evoluintaj
landoj havis superecon. En la pasintaj jaroj preskau chiuj premioj
de "Bankistoj" estis donitaj al la Hongkong-Shanhaja
Banka Korporacio, City-Banko kaj aliaj translandaj bank-grupoj.
La China Industri-komerca Banko envicighis inter la premiitoj,
tio montras, ke ankau ghi estas unu el la internacie progresaj
retaj bankoj kaj havas kapablon rivali kontrau la internaciaj
kolegoj.
Reta
banko de Chinio naskighis februare de 1996 kaj nun 200 filioj
de la Komerca Banko, Banko de Chinio, China Konstrua Banko, China
Industri-komerca Banko kaj aliaj 20 bankoj havas chiu sian retstacion
kaj hejmpaghon. El ili 50 faras operaciojn sur reto por 10 milionoj
da klientoj.
La Komerca
Banko la unua en Chinio lanchis retan servon. Multaj famaj entreprenoj
estas ghiaj klientoj kaj surrete faras financan administradon.
La Komerca
Banko naskighinta en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento estas
mezgranda banko. Pro manko de kapitalo kaj talentaj oficistoj
ghi havas multe da malfaciloj en la merkata konkurenco. Nun en
ghi laboras malpli ol 10 mil oficistoj, multe malpli ol en la
grandaj bankoj. La tradiciaj modeloj certe pliigas ghian investon.
Ghuste pro la funkciado de la reta servado nun ghi disvolvighas
paralele kun la grandaj bankoj.
Ghenerale
oni opinias, ke la reta servado de la Komerca Banko estas sukcesa
kaj iuj ech nomas tion modelo de la Komerca Banko. Ghiaj kreditaj
kartoj yikatong kaj yiwangtong estas famaj tra
la tuta lando. Nun yikatong aplikighas che pli ol 95%
de la chinaj negocaj retstacioj kaj hodiau la valoro de negoco
per yikatong jam superis 600 miliardojn da juanoj.
La China
Industri-komerca Banko estas shtata banko. Ghia retstacio naskighis
en 1998. Komence ghi funkciis chefe por publikigi mallongajn informojn.
Ekde 2000 la stacio funkciis chefe por informa servado kaj post
tio ghi funkcias ankau por financa servado. Ghi penadas por akceli
la retan servadon per informadiko por fari sin unuaranga financa
entrepreno kaj post chiu tria monato ghia teknologio levighos
al pli alta rango.
Nun
la retstacio de la China Industri-komerca Banko havas fortan servokapablon
en financado kun chiam pli perfektighanta sistemo de reta servado.
Ghi povas chiutage publikigi entreprenajn informojn kaj financajn
bultenojn kaj samtempe faras servadon al miloj kaj dekmiloj da
homoj per financa borsado. En 2002 ghia negoca sumo sur reto atingis
2650 miliardoj da juanoj kaj daure kreskas.
Ankau
la China Konstrua Banko, kiel unu el la grandaj shtataj bankoj,
penadas chi-flanke. Nun ghia retsistemo faras ghisdatighon por
atingi la internacian nivelon.
Nun
retaj bankoj jam farighis unu el la metodoj por respondi defion
de alilandaj bankoj. Fari tiajn operaciojn nun estas unu el la
metodoj por partopreni la internacian konkurencon.
Levigho
de la retaj bankoj certe akrigas la merkatan konkurencon, char
la klientoj ne estas tiel fiksitaj kiel antaue. La bankoj kompreneble
penados por havigi al si pli da klientoj. Fakuloj diris, ke pere
de la reta teknologio la fremdlandaj bankoj certe pli rapide penetros
en la financajn aferojn de Chinio kaj farighos unu el la fokusoj
en la estonteco. Tio markis, ke akra batalo inter la chinaj kaj
alilandaj bankoj sur reto okazos post nelonge.
Oni
diris, ke kvankam alilandaj retaj bankoj jam ekfunkciis en Chinio,
tamen portempe ghi ne shancelos la pozicion de siaj bankoj en
la merkato, kaj limigite de diversaj kondichoj, la alilandaj bankoj
ne povas rivali kontrau la chinaj bankoj, sed oni kredas, ke en
la estonteco la financa merkato certe estos dividita denove.
|