La
2-an de marto oni ekpraktikis "La provizorajn regulojn por
la eksterakomercaj kompanioj investitaj de Chinio kaj eksterlandanoj".
La reguloj difinis, ke la alilandaj investantoj, kies jara valoro
de komerco kun Chinio superas 30 milionojn da usonaj dolaroj en
3 jaroj kontinuaj, rajtas peti fondi eksterakomercan kompanion investitan
kune de Chinio kaj eksterlandanoj en Chinio. Se ili volas fondi
kompanion en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio, do ilia jara
valoro de komerco kun Chinio povas superi almenau 20 milionojn da
usonaj dolaroj. La ekstera kapitalo povas konsistigi 25-49% en la
kune investitaj kompanioj.
Lau
la reguloj la chinaj investantoj devas havi rajton de entreprenado
de ekstera komerco kaj ilia import-eksporta valoro en 3 jaroj
kontinuaj devas superi 30 milionojn da usonaj dolaroj, kaj se
ili volas fondi kompanion en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio,
ilia import-eksporta valoro povas superi 20 milionojn da usonaj
dolaroj, kaj la china kapitalo devas konsistigi almenau 51% en
la kune investitaj kompanioj.
Kompare
kun la malnovaj difinoj publikigitaj en 1996, la nova multe reduktis
la limigojn, por ke alilanda kapitalo facile eniru en la chinan
eksterakomercan rondon, kaj la registrita kapitalo mallevighis
de 100 milionoj da juanoj al 50 milionoj da juanoj, dum tiuj en
la meza kaj okcidenta regionoj de Chinio al 30 milionoj da juanoj.
Lau
la antauaj difinoj alilandaj entreprenistoj povis investi nur
en la Nova Distrikto de Pudong, Shanhajo, kaj la Shenzhen-a Speciala
Ekonomia Distrikto, sed nun en la tuta Chinio kaj krom tio Chinio
donis privilegion al la meza kaj okcidenta partoj de Chinio tiuflanke.
Por
altiri pli da alilandaj investantoj al si, la china registaro
donis al ili rajton eksporti siajn varojn kaj importi mashinojn
kaj krudmaterialojn bezonatajn de ili mem. Krom tio la eksterakomercaj
kaj investaj kompanioj investataj de alilandaj entreprenistoj,
produktaj entreprenoj, kies jara eksporta valoro estas pli ol
10 milionoj da usonaj dolaroj, kaj entreprenoj en doganliberaj
distriktoj, komercejoj kaj institutoj investataj de alilandaj
entreprenistoj povas fari eksporta-importajn kaj iujn eksterakomercajn
operaciojn post sankcio de la china registaro.
Lau la promesoj faritaj de Chinio che ghia membrigho al la Monda
Komerca Organizo, en la venontaj 3 jaroj chiuj entreprenoj investitaj
de alilandaj entreprenistoj havos rajton importi kaj eksporti
varojn. La novaj reguloj estas utilaj por Chinio pligrandigi la
importan kaj eksportan komercadon kaj altiri alilandan kapitalon.
|