Nordoriento, malnova industria bazo de la nova Chinio, estas regiono
kun kompare bona industria sistemo, konstruita en la 50-aj kaj
60-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam la china registaro asignis
grandajn monsumojn por strategiaj industrioj kaj gravaj entreprenoj.
Dank' al kelkdekjara konstruado la loko havas relative grandajn
strategiajn industriojn kaj gravajn entreprenojn kun energioj,
krudmaterialoj kaj ekipajho-fabrikado, kiuj trovighas chefe en
Shenyang, Changchun, Harbin kaj Dalian. La malnova industria bazo
de la Nordoriento faris gravan kontribuon al konstruo de la kompleta
industria sistemo, disvolvigho de la nacia ekonomio, moderniga
konstruado, reformado kaj pordmalfermo, tamen de post la 80-aj
jaroj de la 20-a jarcento, kiam Chinio transiris de la sistemo
de planizita ekonomio al la sistemo de socialisma merkata ekonomio,
malkashighis multe da problemoj en la ekonomia sistemo kaj industria
strukturo kaj influoj de la planizita ekonomio, kiuj serioze malhelpis
la ekonomian disvolvighon de la loko.
La
chinaj autoritatoj scias, ke por denove prosperigi la malnovan
industrian bazon de nordorienta Chinio oni devas komplete nuligi
trajtojn de la planizita ekonomio, radikale rompi malhelpon de
la malnova ekonomia sistemo kaj fari chion eblan por la kompleta,
harmonia kaj daura disvolvigho de la ekonomio de la Nordoriento
kun plialtigo de la totala kvalito de la tiea ekonomio kaj konkurenca
kapablo de la ekonomio survoje de la nova industriigo kiel la
ghenerala postulo. Por diri simple, tio estas kreado.
Shlosilo por daura disvolvigho
Kompare kun sudorientaj kaj sudaj chemaraj urboj de Chinio, la
tri provincoj de la Nordoriento estas postighintaj en la ekonomia
sistemo kaj en tio, ke la koncepto pri merkata ekonomio ne bone
evoluis kaj la shtataj entreprenoj portas tro multe da historiaj
sharghoj kaj la privataj entreprenoj estas tro malgrandaj. Chu
oni sukcesos prosperigi la tiean ekonomion au ne, tio dependas
de rapida elkulturo de la merkata ekologio de la privata ekonomio
en mallonga tempo pere de reformado de la sistemo. Oni devas bone
disvolvi la merkatan rolon en utiligo de la richfontoj, kaj struktura
reguligo, teknika reformado kaj reorganizo de la entreprenoj devas
esti deciditaj de la merkato, dum la tasko de la registaro estas
ellabori projektojn kaj politikojn kaj krei favoran medion por
investado, entreprenado kaj disvolvado.
Kompare
kun la granda ekonomia disvolvigho en la okcidenta parto de Chinio,
la ekonomia reformado de la Nordoriento estas tre malfacila. Antaue
la okcidenta parto estis malforta ekonomie kaj por ghi estas kompare
facile fondi ekonomiajn establojn, sed la Nordoriento estas multe
komplika en diversaj kondichoj kaj oni devas nuligi iujn entreprenojn
kaj denove establi ilin, tial oni devas bone trakti la ekzistantajn
establojn kaj antau chio solvi la problemon pri shuldoj, inkl.
la malignan kapitalon de la banka sistemo, salajroj shuldataj
de la entreprenoj al la laboruloj kaj pensiuloj, grandsumajn shuldojn
en la socia garantio kaj shuldon al ekspluato de la naturaj richfontoj.
La shlosilo por solvi tiun problemon estas, kiamaniere la diversnivelaj
registaroj traktas la shtatajn richajhojn. Char estas la registaro,
kiu kauzis tiun problemon, tial la registaro devas ludi chefan
rolon por prosperigi la ekonomion de la Nordoriento pere de akcelo
de la merkata disvolvigho, bonordigo de la medio por merkatigho
ktp.
Kompreneble,
la nunaj naturaj kondichoj kaj homaj richfontoj en la Nordoriento
estas multe pli bonaj ol tiuj en la okcidenta parto de Chinio
kaj tial la ekonomia disvolvigho en la Nordoriento devas esti
multe pli rapida ol en la okcidento.
Kiel prosperigi la ekonomion de nordorienta Chinio?
Prosperigi la ekonomion de nordorienta Chinio estas tasko grava
kaj malfacila, kaj por solvi tiun problemon oni devas havi novajn
pensmanieron, sistemon, mekanismon kaj metodojn realajn kaj efikajn.
Unue,
nova pensmaniero. Oni ne devas sole pliigi investadon, konstrui
novajn establojn kaj dependi sole de la shtata subtenado, sed
dependi chefe de la merkata sistemo kaj plene disvolvi la funkciojn
de la merkato en la richfonta reguligado. Kaj krome, por akceli
la scienc-esploran kaj teknikan progreson, oni devas plene disvolvi
la relativan avantaghon de la tieaj industrioj, reformi la tradiciajn
industriojn kaj levi ilian nivelon, levi la konkurencpovon de
la entreprenoj kaj realigi la radikalan shanghighon de la ekonomia
kreskado.
Due,
daura reformado. Oni devas profundigi reformadon de la shtataj
entreprenoj, kaj pli forte retiri la shtatan kapitalon el la ordinara
konkurenca kampo, realigi la plurismon de investaj ento kaj proprieto,
iom post iom konstrui viglan sistemon de la modernaj entreprenoj
kaj akceli disvolvighon de la privataj entreprenoj, por ke chiuj
laboristoj, intelektuloj, teknikistoj, administrantoj kaj kapitaloj
pli rapide disvolvighu.
Trie,
daura pordmalfermo. Oni devas chiamaniere altiri alilandajn entreprenistojn
al reguligo kaj reformado de la malnova industria bazo. La chinaj
entreprenoj devas aktive labori sur la internacia merkato kaj
altiri al si multe da kapitaloj, starigi mondan reton por altiri
al si alilandajn investantojn, kunlabori kun internacie famaj
entreprenoj, levi la nivelon kaj pliigi la skalon de altiro de
eksterlandaj investantoj kaj enkonduko de alilandaj kapitaloj.
Kvare,
teknika reformado. Oni devas koncentri la homajn, materiajn kaj
financajn fortojn al gravaj entreprenoj por atingi rimarkindajn
sukcesojn en esplorado de gravaj produktajhoj kaj teknika reformado.
Oni devas kiel eble plej efike utiligi la ekzistantajn kapitalojn
por malfermi novan vojon de la teknika transformado kaj komplete
levi la nivelon de la produktajhoj.
Kvine, praktiki personaran strategion. Oni devas konstrui grandan
personaran armeon kun sufiche da altkvalitaj homoj kaj racia strukturo.
Oni devas havi merkatan koncepton pri la personaraj richfontoj,
krei novan sistemon pri taugaj funkciuloj, plirapidigi konstruadon
de la personara merkato kaj intensigi kunlaboron kun famaj chinaj
altaj lernejoj por kulturi altklasajn kapablulojn de publika administrado
kaj pere de studado kaj trejnado levi la kvaliton de la laboruloj.
Sese,
harmonia disvolvigho ekonomia kaj socia. Oni devas strikte kombini
disvolvighon de la urba ekonomio kun la kampara, akceli ilian
harmonian disvolvighon, strikte kombini la ekonomian disvolvighon
kun tiu de la sociaj aferoj por akceli la harmonian disvolvighon
de ekonomio kaj socio kaj tiun de la scienc-teknika, eduka, kultura,
higiena, sporta kaj aliaj aferoj. Oni devas plenenergie disvolvi
la scienc-teknikan industrion, kuraghigi la sciencajn kaj teknikajn
laborantojn fondi scienc-teknikajn entreprenojn, akceli transformadon
de la scienc-teknikaj fruktoj en la realajn produktajn fortojn,
pliigi investon al la edukaj aferoj kaj pligrandigi la proporcion
de la enlernejaj geknaboj kaj levi la homan kvaliton.
|