|
|
Boteloj de kokakolo kun
emblemo de la 29-aj Olimpikoj |
T-chemizo kun emblemo
de la 29-aj Olimpikoj |
|
|
Emblemo de la 29-aj Olimpikoj |
Jacques Rogge en la inauguro por lanchi
la pintan planon "La Olimpikaj Partneroj" |
La 4-an de
augusto, 2003, publikighis la emblemo de la 29-aj Olimpikoj en
2008. En la sekvanta tago trinkajho kokakolo kun tiu marko aperis
en Carrefour kaj aliaj grandaj superbazaroj de Pekino. Tiutage
sole en la superbazaro de Beitaipingzhuang oni vendis pliajn 20
grandajn kestojn da boteloj da kokakolo.
Kokakolo-kompanio
kiel kontribuanto la unua ricevis rajtigon de la Organiza Komitato
por la Pekinaj Olimpikoj uzi ties emblemon kaj la unua utiligis
la merkatan shancon kaj komencis komercan konkurencon je la 29-aj
Olimpikoj.
Kiel
la plej granda sportkunveno, la Olimpikoj sendube liveras grandegan
shancon por komercado. Respondeculo de Kokakolo-kompanio diris,
ke la kompanio pliigos sian investon en Pekino en la venontaj
5 jaroj. Li diris, ke la celo kompreneble estas la grandega merkato
por la 29-aj Olimpikoj.
Oni
diris, ke krom la kompanio Kokakolo ankau aliaj entreprenoj deziras
profiti de tiu shanco. Ili jam ellaboris au ellaboros planon por
investi la merkaton kaj neniel preterlasos la grandan komercan
shancon je la Olimpikoj.
La
emblemo de la Olimpikoj estas kerna richajho de intelekta proprieto,
char ghi entenas ne nur grandan kulturan enhavon, sed ankau komercan
valoron.
Fakte,
publikigo de la emblemo de la 29-aj Olimpikoj estis nur preludo
de la pinta plano "La Olimpikaj Partneroj" farita de
la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj, kies vicprezidanto
Jiang Xiaoyu diris, ke ghia influo estas pli granda ol aliaj markoj
kaj rigardata kiel la plej valora richajho en la merkata ekspluatado,
kaj vendi ghian uzrajton estas unu el la gravaj kanaloj kolekti
pli ol miliardon da usonaj dolaroj por la 29-aj Olimpikoj.
La
plano ampleksas chiujn merkatajn aferojn de Chinio, konsentite
de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Organiza Komitato por
la 29-aj Olimpikoj. Ghi donos grandan komercan shancon al chinaj
kaj alilandaj entreprenistoj. Ghi konsistas el tri partoj, t.e.
la plano de la kontribuantoj, tiu de la liverantoj kaj tiu de
la privilegiaj entreprenoj.
La
modelo por kontribui al la Olimpikoj estas trispeca, t.e. internaciaj
kontribuantaj entreprenoj, ordinaraj entreprenoj kaj kontribuantoj
de la gastiganta lando.
La
entreprenoj, kiuj farighis Olimpikaj partneroj, havas serion da
privilegioj. Ili rajtas uzi diversajn markojn de la Olimpikoj
en la tuta mondo kaj la plej grava estas ekskluziva principo.
En chiu sfero oni permesas varojn de nur unu entrepreno, dum la
alispecaj estas malpermesataj.
Ghis
nun 9 entreprenoj jam subskribis kontrakton por esti Olimpikaj
partneroj en 2005-2008 lau la plano. Oficisto pri merkato-ekspluato
de la internaciaj Olimpikoj diris, ke tio estas rara en la historio
kaj tio montras, ke la transmaraj grupoj realigos la komercan
strategion utiligante la 29-ajn Olimpikojn.
Lau
la kutimo de la Internacia Olimpika Komitato, en la pasintaj jaroj
estis maksimume 12 Olimpikaj partneroj, nun restas ankorau kelke
da vakaj lokoj. Sed pro granda investado la Olimpikaj partneroj
restas monopoligataj ekskluzive de la plej grandaj kompanioj de
la mondo kaj ghis hodiau neniu china kompanio kontaktis tiun planon,
tamen iuj potencaj kompanioj havas tiun intencon. La prezidanto
de la Merkat-ekspluata Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato
diris: "Nun ni faras traktadon kun iuj chinaj entreprenoj
pri tio." Li deziris, ke tiukampe sukcesu ankau chinaj entreprenoj.
Nun
pluraj transmaraj kompanioj konkurencas pro la vasta merkato tenata
de la 29-aj Olimpikoj. Por akiri la rajton kontribui autojn al
la 29-aj Olimpikoj germana, usona kaj korea entreprenoj nun faras
akran konkurencon, kvankam oni jam faris kelke da traktadoj. Krome
ankau bieraj, bankaj, petrolaj kaj kemi-industriaj entreprenoj
faras tian konkurencon por esti Olimpikaj partneroj.
Oni
faris konkurencon rilate la komercan shancn de la Olimpikoj sur
chiuj kampoj. Urbestroj kaj ambasadoroj de pluraj landoj en Chinio
faris specialan viziton al la Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj
por serchi shancon kunlabori kun Pekino kaj ankau iuj komercaj
chambroj faris similan laboron kun la Organiza Komitato por la
Pekinaj Olimpikoj. La australia komerca chambro konigis al Pekino
sian sperton en gastigo de la Olimpikoj kaj venigis 50 famajn
entreprenistojn al Chinio por komerca seminario. Septembre de
2003 en Pekino okazis la Ekspozicio de Arkitekturaj Atingoj. La
franca registaro organizis delegacion de unuarangaj mediprotektaj
kaj trafikaj entreprenistoj por okazigi ekspozicion en Pekino
cele gajni pli da mendiloj.
Respondeculo
de la Disvolva kaj Reforma Komisiono de Pekino diris: "La
entreprenoj havas multajn shancojn krom esti kontribuantoj de
la Pekinaj Olimpikoj, se ili volas partopreni ilin."
En
la venontaj 5 jaroj Pekino asignos al la urba konstruado 280 miliardojn
da juanoj, el kiuj 64% estas por konstruado de fundamentaj instalajhoj.
Parto de la asignita mono estos uzata por konstrui novajn Olimpikajn
stadionojn kaj sporthalojn, rekonstrui la ekzistantajn konstruajhojn,
perfektigi la aerodromon, trafikan sistemon kaj autovojojn, ekipajhojn
pri gaso, elektro, traktado de malpura akvo kaj reguligo de rivervojoj
kaj plifortigi TV-elsendon kaj telekomunikan sistemon.
Pekino
promesis, ke en 2008 60% de la pekinaj loghantoj havos poshtelefonon,
sed nun nur 30% havas tian telefonon. Kaj plie oni disvastigos
larghrubandan, telekomunikan sistemon en la Olimpikaj Stadionoj
kaj Sporthaloj kaj la Olimpika Vilagho. IBM antau longe jam trovis
tiun shancon. Ghia china kompanio diris, ke ghi volontos helpi
Pekinon en gastigo de la 29-aj Olimpikoj per sia richa sperto
kaj avangardaj teknologioj.
Pekino
proponis verdajn Olimpikojn kaj tio forte interesis Michelin-kompanion
(grupo), la plej grandan kompanion de pneuoj. Ghia reprezentanto
diris, ke lia kompanio konigos al Chinio la novajn teknologiojn
kaj artojn pri media protekto de pneuoj, iliaj renovigo kaj repreno.
Vivendi
estas la plej granda mediprotekta entrepreno de la mondo. Proparolanto
pri ghiaj internaciaj aferoj diris, ke la kompanio deziras dividi
kun Pekino sian sperton en konstruado de sporthaloj por la Sidnejaj
Olimpikoj kaj helpi Pekinon en arangho de la servaj aktivadoj
koncerne mediprotektadon, kiaj akvotraktado, media higieno, energia
servado, publika transporto kaj aliaj.
La
mondfama reklama kompanio Ogilvy kaj Mather kredas, ke dank' al
siaj kapabloj ghi havas shancon helpi Pekinon en arangho de la
publikaj rilatoj kun la tuta mondo.
Pekino
planas konstrui 15 novajn stadionojn kaj sporthalojn por la 29-aj
Olimpikoj, el kiuj ghis hodiau nur la Shtata Sporta Stadiono jam
havas sian leghopersonon. Ghi decidis fari adjudikon tra la tuta
mondo por 6 novaj stadionoj kaj sporthaloj.
|