En
2002 okazis forumo pri vino en Yantai, orienta urbo de Chinio.
En la forumo la prezidanto de la Internacia Organizo de Vino diris,
ke li estis mirigita de la rapida disvolvigho de la vina industrio
de Chinio. Li antauvidis, ke post maksimume 3 jaroj Azio kaj precipe
Chinio farighos loko, kie konsumado de vino kreskos plej rapide.
De
1994 ghis 2001 la konsumado de vino kreskis je 61.8% en Chinio.
En la pasinta jaro la produktokvanto de china vino kun fama marko,
kiaj Granda Muro, Zhangyu kaj Dinastio, kreskis averaghe je 30-40%.
La vina merkato de Chinio tendencis al prospero.
Chu
la chinoj akceptos vinon kiel lakton? Somere de 2003 Guangdong-provinco
lernis de aliaj landoj kaj produktis vinon en malgranda pako,
dank’ al kio la prezo mallevighis kaj tio malfermis vojon
por ke la vino estu multe shatata de la chinaj civitanoj.
Fervora investado
Char la vin-produktado de Chinio rapide disvolvighis, tial multe
da alilandaj kapitaloj enkondukighis en tiun kampon. En la pasinta
jaro la antauaj vinaj entreprenoj energie kolektis kapitalon kaj
pliigis sian produktan skalon, ankau iuj aliaj entreprenoj sin
entrudis en tiun kampon pere de acheto kaj anekso.
En
2002 Hongkong-a kompanio (grupo) achetis iun vinan kompanion en
Gansu-provinco kontrau 120 milionoj da Hongkongaj dolaroj kaj
establis reton por vendado kaj sin ekokupis pri vin-produktado.
Tiu
grupo de Hongkong elkulturis vinberojn sur 1667 hektaroj da kampoj
en Gansu kaj poste iom post iom triobligis la areon de vinber-kulturado.
Dank’ al daura aneksado ghi investis entute 300 milionojn
da Hongkongaj dolaroj al vin-produktado.
Estas
menciinde, ke la loko, kie la supre menciita Hongkonga kompanio
(grupo) energie kulturas vinberojn, estas ora zono por vinber-kulturado.
Tie la sunlumo estas richa kaj pluvo malabunda kaj por kulturi
vinberojn oni ne bezonas sterki la kampon. Pro senpolua produktado
la de ghi produktita vino kun la marko “Sano” ekokupis
grandan parton de la vina merkato.
China vino okupas 8 dekonojn de la vina merkato
Nun 9 grandaj vinaj entreprenoj de Chinio, inkl. de Zhangyu, Granda
Muro kaj Dinastio, okupas 8 dekonojn da merkato de Chinio.
En
la pasinta jaro la vin-produktado de Chinio rapide progresis en
teknologio, kvalito kaj gusto kaj nun oni kulturas vinberojn sur
300 mil hektaroj da kampoj, kie kreskas preskau chiuj specoj da
mondfamaj vinberoj, kio metis solidan bazon por produkti bonkvalitan
vinon. Krom tio la china vino kun famaj markoj nun havas kompare
bonan vendoreton kaj la vin-produktantoj multe levis sian konscion
pri markoj.
Akra konkurenco
Zhangyu
kaj iuj aliaj grandaj vinaj kompanioj elspezis multe por fari
reklamojn en la Centra Televizio por diskonigi siajn varojn.
Pere de la reklamoj oni rimarkis akran konkurencon de la vinaj
entreprenoj.
Zhangyu,
Granda Muro kaj Dinastioj chiuj trovighas en la orienta parto
de Chinio, sed la vinaj entreprenoj de la okcidenta parto de Chinio
rapide disvolvighis kaj ilia kreskado iagrade maltrankviligis
la orientajn. La okcidentaj entreprenoj havas superecon en la
krudaj materialoj, char la grundo de okcidenta Chinio estas tauga
por kreskado de vinberoj kaj tie la pluvo estas malabunda, dum
sunlumo kaj aliaj naturaj kondichoj estas taugaj por kresko de
bonrasaj vinberoj kaj fermentado de vino.
|