Eksterlandanoj interesighas pri 3 industrioj de Yantai

de ZHANG SHUANG

    Nun en la ekonomia disvolva distrikto de Yantai, Shandong-provinco, la mashin-fabrika, elektron-informa kaj manghajh-prilabora industrioj estas profitodonaj kaj shatataj de multe da chinaj kaj alilandaj investantoj.

Mashin-fabrikado

     Mashin- kaj auto-fabrikado estas grava industrio en Yantai.

     La pez-industria limigita kompanio Daewoo de Yantai estas eksterlanda brancho de la sinteza mashin-fabrika kompanio Daewoo de la Korea Respubliko kaj en 2003 ghi realigis la produktovaloron de 2 miliardoj da juanoj.

     Kun senchesa kresko de la mashinoj fabrikitaj de Daewoo sur la china merkato, la sinteza mashin-fabrika kompanio Daewoo de la Korea Respubliko jam plirapidigis pashojn transloki sian entreprenadon komplete al Chinio. Antau nelonge la kompanio de cifer-regaj mashinoj de Daewoo, por kiu oni investis 50 milionojn da usonaj dolaroj, jam translokighis en Yantai, kaj ghi povos produkti 8 specojn da mashinoj. Ghis 2005 ghia vendovaloro estos tre rimarkinda.

     En majo de 2003 tie komencighis pogranda fabrikado de automobiloj kun marko SAIL fare de la Universala Limigita Kompanio de Shanhajo, kies taga produktokvanto estas 256 kaj monata vendokvanto estas 4500.

     Ghis nun dekkelkaj mondfamaj entreprenoj pri mashinfabrikado investis la Ekonomian Disvolvan Distrikton de Yantai kaj en la unua duonjaro de 2003 ilia totala produktovaloro superis 4 miliardojn da juanoj.

IT-industrio

     La cifer-poshtelefonia limigita kompanio LG estas entrepreno investita de china kaj korea entreprenoj, helpate de registara departemento de Yantai. Ghia celo estas farighi la plej granda entrepreno de poshtelefonoj CDMA sur la china merkato, kies plej granda rivalo sur la china merkato estas la china kompanio (grupo) TCL. Por liveri al ghi favoran medion de investado la ekonomia disvolva distrikto multe penadis por ke ghi akiru la surretigan licencon de la china poshtelefonio. Nun ghi jam farighis pioniro de IT-industrio en Yantai.

     Maje de 2003, la korea limigita kompanio TELSON kun investo de 30 milionoj da usonaj dolaroj por fabriki poshtelefonon CDMA jam finkonstruighis kaj post nelonge komencos produktadon. Lau la plano ghia jara produktokvanto estas 10 milionoj da poshtelefonoj.

     Krom tio pluraj IT-entreprenoj de Europo kaj Usono traktas kun Yantai pri la investado.

     La ekonomia disvolva distrikto decidis disvolvi IT-ghardenon sur 7 kvadrataj kilometroj, kiu ampleksos 100 IT-entreprenojn en 2007. En la unua duonjaro de 2003 la IT-entreprenoj de la distrikto jam realigis produktovaloron de 2 miliardoj da juanoj.

Manghajh-prilaborado

     Ankau la manghajh-prilaborado estas unu el la chefaj industrioj de Yantai.

     Yantai estas proksima al Japanio kaj Koreio. Por flugi de Yantai al Seulo oni bezonas nur 50 minutojn. En Yantai la naturaj richfontoj kaj precipe la agrikulturaj kaj flankokupaj richfontoj estas abundaj kaj ilia kvalito estas bona kaj prezo malalta. Multe da koreaj kaj japanaj investantoj montris sian intereson pri la geografia situo kaj abundaj richfontoj de la disvolva distrikto de Yantai kaj volas tie fari manghajh-prilaboradon.

     Japanaj entreprenistoj investis prilaboradon de kashtanoj kaj maraj produktajhoj kaj vendas chiujn produktajhojn al Japanio.

     China entreprenisto konstruigis manghajh-prilaborejon kun registrita kapitalo de 15 milionoj da usonaj dolaroj kaj la prilaborejo ekfunkciis komence de 2003. La de ghi prilaboritaj marproduktajhoj kaj agrikulturaj kaj flankokupaj produktajhoj eksportighas komplete al Japanio kaj Koreio.

     Nun en la disvolva distrikto oni entreprenas prilaboradon de 13 specoj da manghajhoj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688