Lastatempa
raporto de la Komitato de Komerco kaj Disvolvigho de UN diras,
ke tutmondigho de ekonomio multe shanghis la rilatojn inter diversaj
ekonomiaj unitoj. La fremdlanda rekta investo de la mondo en la
jaro 2002 atingis 7100 miliardojn da usonaj dolaroj, pli-ol-10-oble
kiom tiu de 1980. Chinio kaj Brazilo jam farighis la plej allogaj
evoluantaj landoj.
Datenoj
de “Financa Tempo” de Britio montras, ke la fremdlanda
rekta investo en Chinio jam rapide multighis kaj atingis 448 miliardojn
da usonaj dolaroj en la jaro 2002, kaj en la jaro 1990 nur 25
miliardojn. Kaj la dateno de Chinio en la jaro 2002 ankorau ne
inkluzivas tiun de Hongkong (433 miliardojn da usonaj dolaroj).
Se oni aldonas tiun, Chinio okupas la 2-an lokon tiuflanke. En
la jaro 1990 Chinio okupis nur la 17-an lokon. Kompare malkaraj
laborfortoj kaj rapida kresko de ekonomio estas avantagho de Chinio.
|