Eble
vi ne imagis, ke ankau en Pekino vi povas gustumi panon kun originala
germana gusto – tia pano suprajhe kun sensheligitaj sunfloraj
semoj, rosino kaj aliaj grajnoj, odoranta vanile kaj bruna kaj
malmola ekstere sed mola interne, estas shatata de germanoj. La
pano estas bakita de germana bakejo funkciigata de germanoj --
sinjoro Horst Lehn kaj lia filo Carsten Lehn. La patro estas ghenerala
direktoro de la entrepreno kaj la filo – administranto.
“Panbakisto de Germanio”
Fakte
la familio Lehn estas fama en Germanio. En la jaro 1874 la prapatroj
de Lehn fondis sian unuan bakejon en Lübeck de Germanio.
Post disvolvo de 100 jaroj la familio Lehn registris en la jaro
1979 la bakejon per la marko “Panbakisto de Germanio”.
La
bakejo disvolvighis kaj fondis kafejojn, kukejojn kaj podetalajn
vendejojn. Iliaj produktajhoj vendighis al luksaj hoteloj, superbazaroj
kaj restoracioj. Ili malfermis la merkaton ankau sur maro. Lübeck
estas chemara urbo, kaj oni povas atingi la Nordan Europon per
shipo. “Panbakisto de Germanio” liveras siajn produktajhojn
al luksa shipo. Kiam la bakejo disvolvighis, la patro transdonis
la administradon al sia filo. En la jaro 1989, gesinjoroj Lehn
unuafoje venis Pekinon kaj forte altirighis de la historio kaj
kulturo de Chinio. De tiam ili chiujare venis Chinion 1-2 fojojn.
En la jaro 1994, la filo sekvis ilin al Chinio, ankau tiu ekshatis
la landon.
Ghenerale
vojaghantoj ekster sia hejmlando havas tian sperton, ke ju pli
ili malproksimas de sia hejmlando, des pli ili forte deziras la
manghajhojn de sia hejmlando. En Chinio gesinjoroj Lehn tre deziris
panon de sia bakejo, char por ili la pano de Chinio estis tre
mola kaj dolcheta, ne en ilia gusto. Kiam ili babilis kun aliaj
germanoj en Pekino, ili trovis ke ankau tiuj germanoj renkontis
la saman problemon kaj la ideo starigi panbakejon en Chinio tiklis
sinjoron Horst Lehn.
“Panbakisto de Germanio” en Chinio
Antaue
sinjoro Horst Lehn planis fondi bakejon investatan de li kaj chinoj,
sed neatendite chinoj ne donis grandan atenton al la afero –
char ili dubis, chu estas diferenco inter pano farita de germano
kaj tiu de chino. La gesinjoroj do decidis sole fondi fabrikon
nome “Panbakisto de Germanio”. En la jaro 1996 ili
prezentis peticion al Chinio, sed rilataj chinaj organoj hezitis,
char ili neniam sankciis fondon de eksterlanda familia entrepreno
en Chinio.
Kun
la persisteco de germano, s-ro Lehn invitis advokaton kaj profesorojn
kaj montris al chinaj oficistoj 500 atestojn ricevitajn de lia
familio en Germanio en pli ol 100 jaroj. “Kian avangardan
teknikon alportos via fabriko al Chinio?” demandis la oficistoj.
Lehn respondis: “Ni alportos novan shancon kaj mastruman
metodon, donos okupon al multaj kaj pagos imposton.”
En la
jaro 1997, por procedo de fondo de fabriko, s-ro Lehn 14 fojojn
vojaghis inter Pekino kaj Lübeck. En januaro de 1998, li
ricevis licencon. En aprilo la kompanio “Panbakisto de Germanio”
fondighis en Pekino, kaj ech la germana komerca konsilanto, tiam
vizitanta Chinion, partoprenis la inauguron.
Radikighi en Chinio
Post
fondigho de la fabriko en Pekino, s-ro Lehn falis en mediton:
Kiel trakti la negocon en Germanio? Estas malfacile por li entrepreni
tiujn fabrikojn en la du landoj. Por bone funkciigi la entreprenon
en Chinio kaj shpari tempon de vojagho inter Chinio kaj Germanio,
s-ro Lehn decidis forvendi la entreprenojn en Germanio kaj transloghighi
en Chinion. Retrorigardante la decidon, li fiere diris: “Ni
je bona prezo vendis la entreprenojn.”
Hodiau, 5
jarojn post sia fondigho, “Panbakisto de Germanio”
jam famighis inter la fremdlandanoj en Pekino. Pli ol 40 hoteloj
mendas la produktajhojn de “Panbakisto de Germanio”.
Krome ghi havas ankau 5 rapidmanghejojn, kaj ghiaj produktajhoj
inkluzivas fridigitajn manghajhojn, sandvichon kaj tujmanghajhojn.
S-ro Carsten Lehn diris: “Mia tempoarangho estas diferenca
de tiu de aliaj: chiumatene mi ellitighas je duono post la 3-a
kaj forlasas la hejmon je la 4-a. Kiam mi atingas la fabrikon,
ghuste estas la tempo preni la unuajn panojn el bakujo. Kaj je
la 5-a la panoj estas transportataj al la vendejoj. Poste estas
tempo purigi la laborejon. Post tagmangho estas libera tempo por
mi. Mi uzas preskau mian tutan liberan tempon por mia entrepreno.
Chiujare mi laboras 365 tagojn, char oni shatas panojn novbakitajn.”
Por
sia entrepreno la juna germano dum 2 jaroj ne revenis al Germanio.
Li kaj lia amatino disighis. “Kial reveni Germanion? Mi
havas nur pasporton de Germanio, sed chiuj miaj aliaj atestoj
jam estas de Chinio. Mi jam kutimighis al vivo en Pekino kaj amikighis
kun homoj el diversaj landoj. Kiam ili informighis ke mi estas
panbakisto, ili petis de mi panon. Mi estas bonvena en chiaj renkontighoj,
char mi kunportas mian produktajhon al ili.”
Sur
la shranko de Carsten Lehn estas pli ol 10 honoraj atestoj pro
la alta kvalito de liaj produktajhoj. “Nia celo estas popularigi
okcidentan panon en la china merkato. Tio postulas, ke ni faru
panon tute lau recepto de Germanio. Por konservi la originan guston
de la pano, estas necese fari lau tradicia metodo.” Ghuste
pro tio, la pano de “Panbakisto de Germanio” estas
bonvena al klientoj.
|