En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Nestle-kafo eniris en la chinan
merkaton, kaj en la postaj jaroj ghi popularighis kaj radikighis
en Chinio, kaj pli kaj pli multaj chinoj shatas tian trinkajhon
kiel teon. Nun Nestle-kafo jam farighis unu el la 10 tre famaj
internaciaj markoj. En Chinio Nestle havas 14 filiajn entreprenojn,
19 akci-posedantajn kompaniojn kaj 1 esploran centron. Kaj ghiaj
produktajhoj estas laktajho, infana manghajho, kafo, tujtrinkajho,
sukerajho k.s. Nestle taksas sian komercan sukceson en Chinio
per la vortoj: “En Chinio Nestle kreskas kun daura profito.”
“Bongusta!”
Oni
povas diri, ke reklamoj de Nestle-kafo bazas ghian sukceson en
Chinio. En la 80-aj jaroj por disvastigi sian produkton en Chinio
Nestle uzis la vorton “Bongusta!” por sia reklamo.
Hodiau la vorto “Bongusta!” ankorau rememorigas multajn
homojn pri Nestle-kafo. Post la jaro 1990, la vivo de chinaj junuloj
iom shanghighis, la ritmo de la vivo rapidighis, kaj la premo
de la vivo grandighis, kion Nestle tuj ekkonis. Ghi faris novan
serion da reklamoj kun vortoj “Bona komenco”. La reklamoj
temas, ke maljunuloj prizorgas kaj subtenas junulojn, kiuj estas
nove elbakitaj de lernejo. La reklamoj sentigas al konsumantoj,
ke Nestle-kafo helpas ilin faciligi la vivon kaj fortigi ilian
memfidon. Nun por chinaj konsumantoj Nestle-kafo estas sinonimo
de tujkafo. La reklamoj de Nestle profunde eniris en la koron
de chinoj.
Komenci de nulo
Nestle-kafo
komencis de nulo sian produktadon en Chinio, kiu havas longan
historion de teokulturo. En la 80-aj jaroj la produktokvanto kaj
bezono de kafo estas malgrandaj en Chinio. La grupo Nestle vizaghis
la problemon de livero de kafgrajnoj. Por malfermi la grandan
merkaton kaj fondi bazon de kulturo de kafgrajnoj en Chinio, Nestle
venigis agronomojn en Chinion por lernigi lokajn kamparanojn pri
kulturado de kafgrajnoj. Por garantii la kvaliton de kafgrajnoj
kaj levi la labor-entuziasmon de kamparanoj Nestle konsentis pagi
interezon de kredito por kulturi kafgrajnojn kaj faris promeson
acheti chiujare difinitan kvanton da kafgrajnoj. La sama problemo
renkontighis en produktado de laktajho. En la jaro 1990 la Shuangcheng-a
Laktajha Fabriko de Heilongjiang estis fondita en kunlaboro de
Nestle kaj Chinio, sed la liverita lakto de la loko kvalite kaj
kvante ne povis kontentigi la fabrikon en la produktado. Por solvi
la problemon Nestle organizis grupon de fakuloj kaj ellaboris
serion da sistemoj por kolekti kaj acheti lakton. Samtempe Nestle
lernigis al kamparanoj teknikojn pri bovinflegado kaj melkado,
tio estis utila por levi la kvanton kaj kvaliton de lakto. Dum
Nestle fondis por si laktoliveran bazon, ghi samtempe profitigis
la lokajn kamparanojn.
Internacia marko faras chinan guston
Kvankam
la vendokvanto de minerala akvo de Nestle okupas la unuan lokon
en la mondo, tamen ghia produktado en Chinio komencighis antau
nelonge. Fakte en la jaro 1994 Nestle jam decidis uzi akvon de
Panshan de Jixian, Tianjin. Sed en la jaro 1997 la fabriko de
minerala akvo fondighis en Tianjin, Nestle uzis 3 jarojn por esplori
fonton de akvo! Por Nestle pura kaj altkvalita akvo estas garantio
por venko en konkurenco. Nestle preferas uzi pli da tempo por
fondi fortikan bazon ol haste eniri en la merkaton, eble tio estas
prudenta faro de Nestle.
Nestle
fondis fabrikojn de minerala akvo ne nur en Tianjin, norda Chinio,
sed ankau en Shanhajo, orienta Chinio. Ghi produktis akvon lau
diversaj shatoj de chinoj de norda kaj suda Chinio: la fabriko
de Tianjin produktas naturan mineralan akvon kaj tiu en Shanhajo
– puran akvon, distilitan akvon kaj mineraligitan akvon,
“char konsumantoj de suda kaj orienta Chinio shatas softan
kaj dolchetan akvon kaj nordaj chinoj – puran akvon”.
Tia arangho de Nestle povas kontentigi la guston de diversaj konsumantoj
kaj ankau utilas por regi la produktokoston.
Kiel
la plej granda manghajha grupo de la mondo, Nestle uzas ankau
sian faman markon en la china merkato, char ghia famo en la mondo
helpas ghiajn produktajhojn eniri en la chinan merkaton. Dum projektado
de siaj produktajhoj Nestle sufiche konsideras la guston de chinoj.
Ghi konas, ke chinoj kutime trinkas teon kaj prenas herbodrogon,
ghi do inventis novan trinkajhon kun teo kaj herbodrogo. Ghi faras
ankau glaciajhon kun malalta dolcheco, kiu estas shatata de chinaj
konsumantoj. Por malfermi merkaton al infanoj ghi speciale projektis
duonpindan botelakvon. Ghia laboranto diris: “Ni energie
malfermas la merkaton al infanoj kun du celoj, unu estas disvastigi
la ideon, ke akvo estas plisaniga, la alia estas altiri al si
konsumantojn. Chinojn impresas nur kafo kaj lakta pulvoro de Nestle,
fakte ankau ghia akvo estas bona. La duonpinda botelakvo interesas
infanojn kaj samtempe atentigas iliajn gepatrojn pri acheto.”
Nestle disvolvas la chinan merkaton per siaj pli richaj produktajhoj.
En la
komenco en Chinio estis rekta kaj podetala vendo de kokakolo anstatau
pogranda. Sed poste oni trovis, ke Pekino havas sian karakterizajhon,
nome kiel politika kaj kultura centro ghi ofte okazigas naciajn
kaj internaciajn aktivadojn, tial la trafika regado estas limigo
al tia chiutaga konsumajho, dume la kompanio bezonas grandan sumon
da mono por funkciigi la rektan vend-reton, tio sendube altigos
la produktokoston kaj malfortigos la konkurencan kapablon en la
merkato.
La
kompanio tuj sin reordigis kaj kunlaboris kun chinaj komercistoj
de pogranda vendo. Utiligante la trafikon kaj vend-reton, ghi
kiel eble plej rapide transportas sian produktajhon al konsumantoj.
Tial ghi malaltigas sian produktokoston kaj plivastigas la merkaton,
samtempe la chinaj komercistoj de pogranda vendo profitas kaj
la konsumantoj povas trinki kokakolon kiam ajn kaj kie ajn. Tiel
la kompanio, konsumantoj kaj komercistoj chiuj atingas sian celon.
Nun la Pekina
Kokakola Kompanio Limigita starigis partnerajn rilatojn kun pli
ol 600 komercistoj de pogranda vendo, kies jara vendokvanto estas
duono de tiu de la kompanio.
Kokakolo
estas bonvena en Chinio ankau pro tio, ke ghi kunfandighis kun
la loka kulturo. Oni prenas Afu, figuron de dika knabo en tradiciaj
chinaj vestoj, kiel sian produktajhofiguron en reklamo diskonigata
en la Printempa Festo, tradicia china festo, por ke ghi plachu
al chinoj. Poste 12 chinaj aghosimbolaj bestoj, ora ladbotelo
memore al la pekina invito de Olimpikoj, China Piedpilka Teamo
kaj china papertondajho aperis sur pakumo de kokakolo. Tio impresas
chinajn konsumantojn, ke kokakolo estas china produktajho, tio
efektive akcelas ghian vendokvanton.
Ambau profitis
Kokakolo
faris kontribuon por la china softtrinkajha industrio. En 1980
vitra botelo de Chinio estis tiom maldika, ke ghi povis elteni
premon de nur 16 atmosferoj, nur duonon kiom la postulata. La
usona kompanio fine venigis al Chinio specialistojn pri botelfarado
kaj senpage donis al la chinaj fabrikoj teknikon de farado de
vitraj boteloj, de kio profitis la china trinkajha industrio.
Post kuna investado la kompanio donis al la chinaj entreprenoj
kapitalon, teknikon kaj administran metodon. La produktokapablo
de tiuj fabrikoj kaj la kvanto de iliaj produktajhoj altighis.
La kompanio kredigas: “Kie ajn vi achetas kokakolon, ghia
gusto estas sama. La gusto de kokakolo en Usono ne diferencas
de tiu en Chinio.” Tial en Chinio la kompanio donas grandan
atenton al la kvalito de siaj produktajhoj. De elekto de materialoj
ghis produktado ghi faras periodan kontroladon. Krome por kontroli
la kvaliton ghi ankau achetas trinkajhon en la merkato.
Kokakolo
havas sian devizon “Kune krei richajhon”, nome chiuj
inkluzive laborantojn kaj provizantojn kune kreu richajhon. La
kompanio rigardas sin kaj siajn kunlaborantojn kiel tuton: “Ni
ne lasas nian trinkajhon al la kunlaborantaj komercistoj, ke ili
vendu ghin libervole. Ni helpas ilin vastigi la vendokampon. Kiel
aranghi ilian butikon, kiel vigligi ilian vendobretaron kaj kiel
vastigi ilian negocon, tio estas nia grava laboro por fortigi
la konkurencan kapablon de ni kaj de niaj kunlaborantaj komercistoj.”
“Koncentre
produkti la chefan aparaton kaj enboteligi loke” estas chefa
produkta medoto de la Kokakola Kompanio en Chinio, nome la kompanio
produktas la chefan elementon (chefan aparaton kaj densigitan
likvajhon) en nur kelkaj fabrikoj de Chinio bone kontrolantaj
la kvaliton. Kaj poste aliaj fabrikoj en diversaj lokoj rajtigitaj
de la kompanio aldonas akvon, premon kaj sukeron al la densigita
likvajho. Tia metodo garantias la kvaliton kaj akcelas la disvolvighon
de la entrepreno. Tio ankau estas bona referenco por la tuta china
trinkajha industrio.
Fakte
kokakolo alportas al Chinio ne nur profiton. Ghi jam rekte donis
okupon al pli 10 mil chinoj. La statistiko de la Pekina Universitato,
Qinghua-universitato kaj la Universitato de Suda Karolino de Usono
montras, ke de 1980 la kompanio investis en Chinio entute 1.1
miliardojn da usonaj dolaroj kaj donis okupon al 410 mil chinoj
kaj Chinio chiujare gajnis 1.6 miliardojn da juanoj kiel imposton.
La kompanio
planas investi en la venontaj 5 jaroj 150 milionojn da usonaj
dolaroj por konstrui 6 fabrikojn. Tiam ghi havos pli ol 30 enboteligajn
fabrikojn tra Chinio.
|