La
Kokakola Kompanio de Usono estas la plej granda entrepreno de
trinkajho en la mondo. Ghia produktajho vendighas en pli ol 200
landoj kaj regionoj, okupante 48% de la senalkohol-trinkajha merkato
de la mondo. Ankau en Chinio la kokakola entreprenado estas prospera:
laustatistike 4 specoj de kokakolo okupas 50% da trinkajha merkato
en Chinio.
Jam
en 1927 la Kokakola Kompanio havis sian unuan filian enboteligan
fabrikon en Shanhajo de Chinio, kiu tiam estis la plej granda
ekster Usono. Poste la kompanio starigis tiajn fabrikojn ankau
en Tianjin, Qingdao, Kantono kaj aliaj urboj de Chinio.
Shlosilo de sukceso de la Kokakola Kompanio de Usono
en Chinio
Pro
historiaj kialoj la Kokakola Kompanio de Usono iam retirighis
el la china merkato. En 1979 ghi revenis kaj rapide disvolvighis.
Ghis nun ghi investis en Chinio entute pli ol miliardon da usonaj
dolaroj kaj starigis 23 enboteligajn fabrikojn kaj 28 fabrikojn
de ladtrinkajho.
Chinigo
estas shlosilo de sukceso de la Kokakola Kompanio en Chinio. En
la kokakolaj fabrikoj en Chinio 99% da laborantoj estas lokanoj,
nome chinoj administras la fabrikojn kaj formas la entreprenan
kulturon. Fang Ruijun, prezidanto de la China Kokakola Kompanio
Limigita, diris: “Sukceso de nia kompanio dependas de ghiaj
laborantoj.”
La
chinigo celas malaltigon de la produktokosto. Lu Bingsong, vicprezidanto
de la kompanio, diris: “La prezo de nia trinkajho estas
same kiel tiu antau 7 jaroj. En tiuj jaroj la prezoj de sukero
kaj akvo kaj la salajro de laborantoj altighis, tamen la prezo
de nia produktajho ne shanghighis, char ni laueble malaltigis
la produktokoston.”
La chinigo
inkludas kelkajn flankojn, nome fabrikon, materialojn, laborantojn,
produktajhon, pakadon kaj vendadon, preskau chiuj tiuj devenas
de Chinio. Kompare kun aliaj flankoj, la vendo en Chinio estas
iom kompleksa. La 20-jara disvolvigho de la Pekina Kokakola Kompanio
Limigita estas miniaturo de la chinigo de la usona kompanio.
En la
komenco en Chinio estis rekta kaj podetala vendo de kokakolo anstatau
pogranda. Sed poste oni trovis, ke Pekino havas sian karakterizajhon,
nome kiel politika kaj kultura centro ghi ofte okazigas naciajn
kaj internaciajn aktivadojn, tial la trafika regado estas limigo
al tia chiutaga konsumajho, dume la kompanio bezonas grandan sumon
da mono por funkciigi la rektan vend-reton, tio sendube altigos
la produktokoston kaj malfortigos la konkurencan kapablon en la
merkato.
La
kompanio tuj sin reordigis kaj kunlaboris kun chinaj komercistoj
de pogranda vendo. Utiligante la trafikon kaj vend-reton, ghi
kiel eble plej rapide transportas sian produktajhon al konsumantoj.
Tial ghi malaltigas sian produktokoston kaj plivastigas la merkaton,
samtempe la chinaj komercistoj de pogranda vendo profitas kaj
la konsumantoj povas trinki kokakolon kiam ajn kaj kie ajn. Tiel
la kompanio, konsumantoj kaj komercistoj chiuj atingas sian celon.
Nun la Pekina
Kokakola Kompanio Limigita starigis partnerajn rilatojn kun pli
ol 600 komercistoj de pogranda vendo, kies jara vendokvanto estas
duono de tiu de la kompanio.
Kokakolo
estas bonvena en Chinio ankau pro tio, ke ghi kunfandighis kun
la loka kulturo. Oni prenas Afu, figuron de dika knabo en tradiciaj
chinaj vestoj, kiel sian produktajhofiguron en reklamo diskonigata
en la Printempa Festo, tradicia china festo, por ke ghi plachu
al chinoj. Poste 12 chinaj aghosimbolaj bestoj, ora ladbotelo
memore al la pekina invito de Olimpikoj, China Piedpilka Teamo
kaj china papertondajho aperis sur pakumo de kokakolo. Tio impresas
chinajn konsumantojn, ke kokakolo estas china produktajho, tio
efektive akcelas ghian vendokvanton.
Ambau profitis
Kokakolo
faris kontribuon por la china softtrinkajha industrio. En 1980
vitra botelo de Chinio estis tiom maldika, ke ghi povis elteni
premon de nur 16 atmosferoj, nur duonon kiom la postulata. La
usona kompanio fine venigis al Chinio specialistojn pri botelfarado
kaj senpage donis al la chinaj fabrikoj teknikon de farado de
vitraj boteloj, de kio profitis la china trinkajha industrio.
Post kuna investado la kompanio donis al la chinaj entreprenoj
kapitalon, teknikon kaj administran metodon. La produktokapablo
de tiuj fabrikoj kaj la kvanto de iliaj produktajhoj altighis.
La kompanio kredigas: “Kie ajn vi achetas kokakolon, ghia
gusto estas sama. La gusto de kokakolo en Usono ne diferencas
de tiu en Chinio.” Tial en Chinio la kompanio donas grandan
atenton al la kvalito de siaj produktajhoj. De elekto de materialoj
ghis produktado ghi faras periodan kontroladon. Krome por kontroli
la kvaliton ghi ankau achetas trinkajhon en la merkato.
Kokakolo
havas sian devizon “Kune krei richajhon”, nome chiuj
inkluzive laborantojn kaj provizantojn kune kreu richajhon. La
kompanio rigardas sin kaj siajn kunlaborantojn kiel tuton: “Ni
ne lasas nian trinkajhon al la kunlaborantaj komercistoj, ke ili
vendu ghin libervole. Ni helpas ilin vastigi la vendokampon. Kiel
aranghi ilian butikon, kiel vigligi ilian vendobretaron kaj kiel
vastigi ilian negocon, tio estas nia grava laboro por fortigi
la konkurencan kapablon de ni kaj de niaj kunlaborantaj komercistoj.”
“Koncentre
produkti la chefan aparaton kaj enboteligi loke” estas chefa
produkta medoto de la Kokakola Kompanio en Chinio, nome la kompanio
produktas la chefan elementon (chefan aparaton kaj densigitan
likvajhon) en nur kelkaj fabrikoj de Chinio bone kontrolantaj
la kvaliton. Kaj poste aliaj fabrikoj en diversaj lokoj rajtigitaj
de la kompanio aldonas akvon, premon kaj sukeron al la densigita
likvajho. Tia metodo garantias la kvaliton kaj akcelas la disvolvighon
de la entrepreno. Tio ankau estas bona referenco por la tuta china
trinkajha industrio.
Fakte
kokakolo alportas al Chinio ne nur profiton. Ghi jam rekte donis
okupon al pli 10 mil chinoj. La statistiko de la Pekina Universitato,
Qinghua-universitato kaj la Universitato de Suda Karolino de Usono
montras, ke de 1980 la kompanio investis en Chinio entute 1.1
miliardojn da usonaj dolaroj kaj donis okupon al 410 mil chinoj
kaj Chinio chiujare gajnis 1.6 miliardojn da juanoj kiel imposton.
La kompanio
planas investi en la venontaj 5 jaroj 150 milionojn da usonaj
dolaroj por konstrui 6 fabrikojn. Tiam ghi havos pli ol 30 enboteligajn
fabrikojn tra Chinio.
|