Aviada
transportado estas industrio de alta risko, alta memkosto sed
malalta profito, kaj kutime chiuj landoj domaghas malfermi la
aviadan merkaton. Sed en la 1-a de augusto de 2002 la china civila
aviado ekpraktikis novan “Difinon pri ekstera investo al
la civila aviado” kaj larghe malfermis sin al la fremda
investo rilate investotan sferon, investan manieron, pocentojn
de investo kaj administrajn rajtojn. Tio esprimas la decidon de
la china civila aviado, ke ghi pli bone utiligos la latentan forton
de la aviada merkato kaj pluapashe altiros eksteran kapitalon.
La nuna stato de la china civila aviado
Lau
statistiko en marto de 2002, la chinaj civilaj aviadaj kompanioj
posedas 587 aviadilojn flugantajn sur 1100 linioj inkluzive de
130 internaciaj kaj la totala longo de la linioj estas 1.5536
milionoj da kilometroj.
Reformado
de la china civila aviado komencighis en 1987 kaj aperis en tiu
tempo 6 grandaj aviadaj kompanioj inkluzive de la Orienta Aviada
Kompanio, la Internacia Aviada Kompanio kaj la Suda Aviada Kompanio.
Tiam oni multe bezonis aviadan transportadon kaj la kompanioj
ne povis plenumi la bezonon. La centra registaro decidis permesi
plurismon de investantoj de civila aviado, ke lokaj shtataj kapitaloj
povas esti investo por fondo de nova aviada kompanio.
Dank’
al tiu politiko, en la unuaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento
aperis 16 lokaj civilaj aviadaj kompanioj, kaj fine oni nombris
34 civilajn aviadajn kompaniojn. Pro tio okazis inter la kompanioj
konkurenco je prezo de bileto. Kaosa konkurenco multe damaghis
la aviadan industrion kaj akre mallevighis la profito. En 1998
konflikto pro konkurenco atingis kulminon kaj aperis kompleta
malkresko de profito de la tuta civila aviado, kaj la deficito
atingis 2.44 miliardojn da juanoj. Por shanghi la situacion kaj
akceli merkatighon de la civila aviado, oni faris grandan strategian
regrupigon al la china civila aviado. La Ghenerala Administracio
de la China Civila Aviado faris la Chinan Internacian Aviadan
Kompanion, la Chinan Orientan Aviadan Kompanion kaj la Chinan
Sudan Aviadan Kompanion tri grandaj grupoj de aviada transportado.
La nova disvolvigho de la china civila aviado suriros sur ekspresan
vojon pere de rekta ekstera investo kaj kunlaboro kun ekstera
kapitalo kaj kolektado de konstrua kapitalo. Dank’ al tio
la china civila aviado havos la kapablon partopreni en konkurenco
de la internacia civila aviado.
En
1980 la Pekina Kompanio de Aviada Manghajho jam estis investita
de Hongkong-a kapitalo kaj farighis la unua entrepreno kune investita
de china kaj ekstera kapitalo en la china aviada industrio. Post
tio ekstera kapitalo senchese investis la chinan aviadon. Ekde
1997 la China Orienta Aviada Kompanio, la China Suda Aviada Kompanio
kaj la China Hainan-a Aviada Kompanio sinsekve emisiis akcion
transmare, kaj fremdlanda kapitalo penetris en la chinan civilan
aviadon per nova maniero. Materialoj montras, ke de 1980 ghis
2001 la china civila aviado uzis eksteran investon de 30.3 miliardoj
da usonaj dolaroj.
Analize
lau la konsisto de la ekstera investo, la flotoj de la china civila
aviado plejparte estis prunteprenitaj. Tio akcelis la dauran rapidan
disvolvighon de la civila aviado, sed ghi portis grandan shuldon
al la chinaj aviadaj kompanioj. Krome mankas al la china civila
aviado moderna administrado kaj talentaj administrantoj.
En tia
situacio la Ghenerala Administracio de China Civila Aviado esperis
pli larghan kanalon por enkonduki avangardan administran metodon
kaj tiuflankajn talentulojn kune kun enkonduko de fremda kapitalo.
Nova difino por ekstera investo al la civila aviado
Kompare
kun la antaua politiko pri ekstera investo al la civila aviado,
la nova difino enkorpigis deziron de plua disvolvo de pordmalfermo.
Unue, oni larghigis la sferon investeblan, ke antaue nur 1 au
2 entreprenoj de komuna aviada transportado povis akcepti eksteran
investon, sed nun chiuj rajtas tion fari; antaue nur agrikultura
kaj forstuma aviadoj estis investeblaj por ekstera kapitalo, sed
nun chiuj kampoj de aviado escepte de tiuj koncernantaj shtatan
sekreton estas investeblaj por ekstera kapitalo.
Due, multighis
manieroj de ekstera investado. Antaue la civila aviado devis esti
kune investata de ekstera kaj china kapitalo, sed nun ekstera
kapitalo povas investi per acheto de akcio au per aliaj investaj
manieroj konsentitaj.
Trie,
antaue la pocentoj de ekstera kapitalo ne povis superi 49%, kaj
nun, kiam ekstera kapitalo investas flughavenon, la china flanko
devas relative superregi la akcion. Antaue pocentoj de ekstera
investo al la komuna aviada transportado ne povis superi 35% kaj
la vochdonrajtaj pocentoj ne povis superi 25%, kaj nun la china
flanko devas superregi la akcion, sed chiu sola ekstera kapitalo
(inkluzive rilatajn entreprenojn) ne povas superi 25%. Antaue
nur agrikultura kaj forstuma aviadoj estis investeblaj por ekstera
kapitalo, kaj la pocentoj estis deciditaj de ambau flankoj post
interkonsiligho, kaj nun la pocentoj varias lau programoj, la
china flanko superregas nur oficvojaghan flugon, aeran turismon
kaj industrian servon, kaj la pocentoj de investo en agrikultura,
forstuma kaj fishbreda aferoj estas deciditaj post interkonsiligho.
Antaue oni ne klare difinis la pocentojn de ekstera kapitalo al
aviada transportado, kaj nun tio varias lau malsamaj enhavoj,
ke la china flanko superregas oleprovizon kaj aviadilan riparadon,
kaj la pocentoj en stokado, surtera servo, aviada manghajho, autoparkejo
k.a. estas deciditaj lau interkonsento.
Kvare,
la rajto de ekstera investanto grandighis. Antaue direktoro kaj
ghenerala administranto de civila flughaveno kaj aviada transporta
entrepreno devis esti chinoj, kaj nun la limigo estis nuligita
lau la “Legho pri kompanio”.
|