Unu
el la chefaj kauzoj, malhelpantaj la scienc-teknologiajn fruktojn
de Chinio en ghia industriigo, estas manko de kapitalo.
Komence
de 2002, en la 3-a Ekspozicio de Novteknologiaj Fruktoj de Zhongguancun,
Pekino, oni konigis 200 novajn porindustriigajn projektojn, kiuj
ampleksis teknologiojn pri mikroelektroniko, nano-materialoj,
biofarmacio, geno-reorganizo kaj aliaj, kiuj reprezentis la nunan
nivelon de la teknologia ghardeno de Zhongguancun. La totala bezonata
kapitalo de la projektoj estas 1.4 miliardoj da juanoj. Sen la
dezirata sumo tiuj eminentaj fruktoj ne povas ludi rolon en la
nacia ekonomio.
En la
Kantona Teknologi-disvolva Distrikto iam estis 60 entreprenoj
fonditaj de personoj, lernintaj eksterlande. Al ili mankis kapitalo
iagrade. Kvankam Kantono publikigis decidon en 1999, ke chiujare
la registaro elspezos certan sumon da mono por la personoj studintaj
eksterlande, en transformo de iliaj novteknologiaj fruktoj en
produkton, tamen pro risko de investado kaj aliaj kauzoj, mankas
institucioj de prijughado, tiu sumo ne ludis sian rolon.
Novaj metodoj de kolektado de kapitalo
Grandnombraj
mezgrandaj kaj malgrandaj novteknologiaj entreprenoj rapide kreskis
en Usono. Oni atribuis tion al novaj metodoj de kolektado de kapitalo
en la merkato. De la fino de la 70-aj jaroj ghis la komenco de
la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento chiujare la riskaj kompanioj
de Usono kolektis 3-5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj post la
mezo de la 90-aj jaroj draste dilatighis la riska kapitalo, kiu
chiujare estis 25 miliardoj da usonaj dolaroj. Multe mallongighis
la tempo de transiro de la riska kapitalo en industrion. Antaue
tio bezonis 5 jarojn kaj poste nur unu jaron, kaj antaue novaj
kompanioj enmerkatighis 6 jarojn post sia naskigho, sed poste
nur 2-4 jarojn.
En
1997 la China Scienc-teknologia Ministerio prove emisiis entreprenajn
obligaciojn por malfermi novajn kanalojn kolekti monon. Sankciite
de la Shtata Planiza Komisiono kaj China Popola Banko, ghi emisiis
300 milionojn da juanoj da 3-jaraj obligacioj por disvolvaj novteknologiaj
regionoj en Pekino, Shanhajo kaj Shenzhen. La emisio celas chefe
investi projektojn de fundamentaj ekipajhoj de la regionoj kaj
certagrade satigi bezonon de la konstruo pri kapitalo.
La shanhaja
Investa limigita Kompanio Chuangye estas fondita kaj posedata
de la shanhaja registaro. Ghi estas destinita por utiligi la fruktojn
de la teknika renovigo de Chinio en la merkata cirkulo. Oni taksis,
ke de tio ghi chiujare akiras 30%-50% da profito. Oktobre de 2000
la shanhaja kompanio kune kun singapura kompanio fondis fonduson
kun kapitalo de 50 milionoj da usonaj dolaroj. Tio markis, ke
la shanhaja kompanio efektivigis gravan transformighon de tiu
rekte regata de la registaro en tiun praktikantan merkatan sistemon.
Dank' al sia aliancigho kun la singapura kolego Chuangye povas
utiligi ties mondsferan kontaktan rilaton. Krom kunlabori kun
alilandaj fondusaj establoj, ghi ankau fondis lokan asocion de
riska kapitalo por larghigi la kanalojn de investo de la riska
kapitalo kaj ties utiligadon. La Shanhaja Disvolva Distrikto Zhangjiang
kunlaboras kun 40 kompanioj de riska investo kaj konsultighaj
establoj de 2001 kaj kune kun aliformaj eksterlandaj riskaj fondusoj
formis certagradan sistemon de riska investo kaj kolekto de kapitalo.
Malfaciloj en riska investo kaj ghia disvolvigho
Riska
investo estas komerca aktivado kaj ghi estas farata chefe de la
popolo, sed ne de registaro.
De
la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Chinio havas entute 200
kompaniojn de riska investo kun totala valoro de 30 miliardoj
da juanoj.
Nun
la chinaj entreprenoj de riska investo tendencas bone. Lau enketo
de instituto pri riska investo multe mallevighis la proporcio
de la riska investo de registaro, dum la neregistara investo konsistigas
grandan proporcion. Ni prenu Guangdong kiel ekzemplon, nun tie
la registara kapitalo konsistigas 45% de la totala kapitalo de
la riska investo, dum la popola superis 52%.
En la
estonteco la novteknologiaj distriktoj devas turni sian chefan
atenton sur helpo al elitaj novteknologiaj entreprenoj en iliaj
origina renovigo kaj internacia konkurenco pri novaj teknologioj,
kreo de bona medio kaj energia disvolvo de mezgrandaj kaj malgrandaj
teknologiaj entreprenoj por kiel eble plej rapide enkonduki internaciajn
novteknologiajn teknikojn kaj helpi chinajn novteknologiajn entreprenojn
en internacia konkurenco.
|