Post
membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo alilandaj bankoj
rapide pliigas siajn operaciojn en Chinio. Iuj translokis sian
chefoficejon de Hongkong al Shanhajo kaj aliaj sendis eminentajn
oficistojn al Chinio. Ili pretas entrepreni laboron ankau en persona
banko, elektronika banko kaj aliaj kampoj.
La
1-an de februaro 2002, la china "Administra Regularo pri
Fremdaj Financaj Establoj" kaj ghiaj detaloj ekvalidis kaj
post tio la Hongkong-Shanhaja Banko, Banko de Orienta Azio de
Hongkong kaj Citibanko N.A. de Usono unu post alia donis al la
brancho de la China Popola Banko en Shanhajo peticion pri traktado
de eksterlandaj valutoj kaj la china mono Renminbi, kaj ankau
aliaj bankoj sin preparas por larghigi sian laborkampon. La Hongkong-Shanhaja
Banko planas entrepreni sian chiutagan laboron pri eksterlandaj
valutoj pere de siaj filioj en Shanhajo, Shenzhen, Kantono kaj
Pekino. Ankau belga kaj itala bankoj preparas peticion por entrepreni
sian laboron koncerne la chinan monon Renminbi.
La Hongkong-Shanhaja
Banko chiam montras grandan fervoron por pliigi siajn funkciojn
sur la cheftero de Chinio. Respondeculo de ghia chefstabejo sur
la cheftero de Chinio diris, ke ghi prezentos peticiojn unu post
alia, char ghi havas 9 branchojn sur la cheftero de Chinio.
Samtempe
kun tio iuj alilandaj financaj establoj deziras promocii sin en
branchojn de banko, ekz. usona kaj japana bankoj jam peticiis
pri fondo de sia brancho en Shanhajo. Iuj el ili diris, ke realiginte
tion, ili akiros shancon por disvolvi sin ne nur sur la kampo
de la tradicia komerca banko, sed ankau en entreprenado de kapitalo,
kreditado kaj aliaj.
Por plenumi operaciojn pri Renminbi
La
3-an de marto, la China Popola Banko aprobis la peticion de australia,
germana, japana, korea kaj aliaj tri bankoj pri traktado de Renminbi
en Shanhajo kaj Shenzhen.
Estro
de iu japana banko, kiu jam donis peticion al Chinio por plenumi
operacion pri Renminbi, diris, ke li deziras kiel eble plej rapide
ricevi aprobon de la China Popola Banko kaj entreprenado de lia
banko certe malpliigos la maltrankvilon de multaj japanaj entreprenistoj
en investado al Chinio kaj altiros pli da japanaj entreprenistoj
fari tion kaj doni novan forton al la ekonomia disvolvigho de
Chinio.
En 1997
la China Popola Banko sankciis entreprenadon de 9 alilandaj bankoj
pri Renminbi kaj hodiau jam estas 32 tiaj bankoj, el kiuj 24 estas
en Shanhajo kaj 8 en Shenzhen.
Por akciuligho
Antau
nelonge, sankciite de la China Popola Banko la Hongkong-Shanhaja
Banko de Britio, Komerca Banko de Hongkong kaj Internacia Financa
Korporacio akciulighis al la Shanhaja Banko. Pro tio la alilandaj
bankoj havas 18% de la akcioj de la Shanhaja Banko, kaj ghi farighis
komerca banko sur la cheftero de Chinio, kiu la unua enkondukis
alilandajn kapitalojn kaj havas alilandajn akciulojn post membrigho
de Chinio al la Monda Komerca Organizo.
Fakuloj
opinias, ke la akciuligo kaj enkonduko de kapitalo estas provo
de la chinaj kaj alilandaj bankoj por komuna utilo. Tia utilo
estas reciproka. La alilandaj bankoj bezonas la surretan fonton
de Chinio, la avantaghon de ghia Renminbi kaj ghian vastan klientaron,
dum la chinaj bankoj bezonas internaciajn surretajn fontojn, alilandajn
valutojn kaj avangardan sperton en administrado.
Granda espero al la china merkato
La 21-an
de marto, Citibanko N.A., la plej granda banko de la mondo, festis
sian centjaran jubileon en Chinio kaj en la sama tago la bele
ornamita Puxi-brancho de Citibanko N.A. malfermis sian pordon
al la klientoj . De tiam chinaj civitanoj povas havi sian konton
en tiu banko.
Por
multaj maljunaj shanhajanoj Citibanko N.A. ne estas fremda. En
1902 ghi ekhavis sian branchon en Shanhajo, sed en 1949, kiam
naskighis la nova Chinio, ghi kune kun chiuj aliaj alilandaj bankoj
retirighis el Chinio. Post kiam Chinio ekpraktikis la politikon
de reformado kaj pordmalfermo, Citibanko N.A. revenis al Shanhajo
en 1984 kaj en 1995 ghi translokis sian chinan chefstabejon de
Hongkong al Shanhajo. En 2000 ghi farighis la plej granda fremdlanda
banko en Chinio. Ghia sumo de Renminbi deponita kaj pruntedonita
konsistigas 15% de la totala sumo de la alilandaj bankoj en Chinio.
Nun
Citibanko N.A. havas siajn branchojn en Shanhajo, Pekino, Kantono
kaj Shenzhen.
Citibanko
N.A. metis grandan esperon sur Chinion. En nur 5 jaroj de la 30-aj
jaroj de la pasinta jarcento ghi gajnis pli ol 7 milionojn da
usonaj dolaroj en Chinio, t.e. 40% de la totala sumo gajnita de
chiuj ghiaj branchoj en la tuta mondo. Pro tio ghi metis grandan
esperon sur Chinion. Altranguloj de la banko diris, ke kompare
kun aliaj novaj merkatoj la china estas esperplena kaj tial ghi
volontas investi al Chinio. En la venontaj 10-20 jaroj Chinio
enkondukos centojn da miliardoj da usonaj dolaroj.
|