La
urbo Xiantao situas okcidente de Wuhan, chefurbo de Hubei-provinco.
China prezidanto Jiang Zemin iam diris, ke ghi estas china Pretorio.
Bela legendo
En
la china lingvo la vorto Xiantao signifas fean persikon. Pri la
loko cirkulas bela legendo.
Antau
tre longa tempo, por festi datrevenon de la naskigho de la Chiel-imperiestra
Edzino, shiaj sep filinoj chiujare flugis al fea lando en la Orienta
Maro kaj tie plukis persikojn, maturighintajn post dekmil-jara
kreskado. Pro petoleco la feinoj revenis al la chiela palaco per
malsamaj vojoj. Foje ili trovis nekonatan insulon en vasta lago
kun multe da domoj ombrataj de verdaj arboj, stratoj interkrucighantaj
kaj homoj laborantaj en paco kaj harmonio. La feinoj prenis la
lokon kiel homan paradizon. Pro scivolemo ili decidis malsupreniri
por koni la lokon. Ili transformighis en vendistinojn de persikoj.
En bazaro ili informighis, ke junuloj achetis persikojn por gepatroj
kaj maljunuloj por infanoj. La paca vivo kaj honesta karaktero
de la lokanoj profunde infektis la feinojn, kiuj do decidis fari
ion bonan por la loko. Ili jhetis tie persikajn semojn. De tiam
printempe tie prosperas persikaj floroj kaj maje oni rikoltas
bongustajn fruktojn. Jen la loko ricevis sian nomon.
Ghenerale pri la urbo
La
urbo Xiantao havas longan historion. Jam antau 5 mil jaroj oni
tie ekkulturis teron. En la historio tie estis oficejo de prefektoj
por longa tempo. Nun la urbo kovras 2538 kvadratajn kilometrojn
kaj havas 1.4741 milionojn da loghantoj. En 1991 ghi farighis
unu el la cent gravaj urboj de Chinio. De 1992 ghia sinteza ekonomia
forto chiam estas la unua en Hubei-provinco. Tie estas la plej
granda bazo de bonaj shtofoj en Chinio.
La urbo
situas tuj che Yangzi-rivero. La lokanoj dedichis grandan atenton
al la media protektado kaj traktado de malpura akvo. Nun la verdigita
areo jam superis trionon de la totala areo de la urbo.
Urbanizo
estas nepra tendenco de la loko kaj nun 40% de la loko jam urbanizighis.
Supereco por investado
Post
membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo oni investas
ne nur en orienta Chinio, sed ankau en meza Chinio. Profitante
de tiu shanco, la loghantoj de Xiantao senchese disvolvis sian
superecon por altiri al si en- kaj eksterlandajn investantojn.
Nun enkonduki eksterlandajn kapitalojn kaj disvolvi privatajn
entreprenojn jam farighis chefa afero zorgata de la lokanoj.
La supereco
de Xiantao por investado montrighas chefe en la jeno:
I. Geografia
situo. Xiantao estas proksima al Wuhan, chefurbo de la provinco,
kaj gravaj urboj Jingzhou, Yichang kaj la mondfamaj Tri Gorghoj
de Yangzi-rivero. Norde de ghi fluas Hanshui-rivero kaj sude -
Yangzi-rivero. Ghi estas trafika nodo en Jianghan-ebenajho kaj
grava loko por cirkulado de informoj kaj varoj.
II.
Ekonomia sistemo. Privata ekonomio jam farighis chefa parto de
la loka nacia ekonomio. En la tuta urbo nun estas nur unu shtat-nivela
entrepreno kaj post nelonge ghi farighos enmerkat-akcia kompanio,
kies plej granda akciulo estos la shtato. Chiuj aliaj shtataj
entreprenoj jam farighis privataj. Tie bone funkcias la nova sistemo
de sendependa entreprenado, laulegha impostado, bona servado kaj
legha administrado.
III.
Industrioj. Tie oni sin okupas pri akvaj produktajhoj, lana tekstilado
kaj delikata kemia industrio. La komerco estas prospera.
IV.
Kulturo: Xiantao estas lulilo de kulturaj erudiciuloj kaj emimentaj
gimnastoj. Oni diris, ke se oni nomas chinajn gimnastojn brilaj
perloj en la monda gimnastika rondo, do Xiantao estas la plej
brila inter ili. Li Xiaoshuang estis championo de viraj grundgimnastiko
kaj kunmetita gimnastiko kaj subchampiono de vira grundgimnastiko
respektive en la Barcelonaj kaj Atlantaj Olimpikoj. Li ja devenis
de Xiantao. La china vira gimnastika teamo gajnis la championecon
en la Sidnejaj Olimpikoj. Ankau ghiaj membroj Yang Wei kaj Zheng
Lihui naskighis en Xiantao. Krom tio Yang gajnis arghentan medalon
de la vira kunmetita gimnastiko. La trejna bazo de chinaj gimnastoj
trovighas ghuste en tiu urbo. Krom tio la tieaj tambura danco
kaj ombroteatrajho estas famaj tra Chinio.
V. Medio.
Xiantao havas ne nur kompletan medion de servado, sed ankau favorajn
politikojn de pordmalfermo kaj regulan kaj justan leghan medion,
kiuj povas garantii la eksterlandajn investantojn en paca, trankvila
kaj kvieta vivo kaj produktado.
Per
siaj favoraj politikoj, fervora servado kaj eminenta medio kaj
kun etenditaj brakoj Xiantao atendas chinajn kaj alilandajn entreprenistojn
por kunlaboro.
|