Dum
longa tempo Chinio suferis de manko de greno kaj la registaro koncentris chiujn
agrikulturajn richfontojn por disvolvi grenan produktadon, kio rezultigis monotonan
strukturon de plantado kun greno kiel la chefa speco. Malgrau la malsamaj kondichoj
de la grundo, akvofonto kaj klimato, chie oni ekspluatis virgan teron sur montoj
kaj stepoj por kulturi grenplantojn. Kune kun altigho de la sinteza produktopovo
de agrikulturo, grandkvantaj agrikulturajhoj kun greno kiel la chefa parto farighis
sufichaj kaj iom superfluaj, kaj agrikultura disvolvigho enpashis en tute novan
stadion. Antaue
la agrikultura produktado celis satigi la homojn, kaj oni atentis nur produktokvanton
de greno. Sed nun la homoj farighis postulemaj en nutrado kaj akcentas nutrecon,
bongustecon kaj senpoluciecon. La ghenerala bonigho de la popola vivo multe malgrandigis
la rektan konsumon de greno. Kresko de enspezo de kamparanoj dependos de reguligado
de la strukturo de agrikulturo. Tion oni komencis de la strukturo de plantado. Datumoj
de la Agrikultura Ministerio montras, ke en la lastaj 3 jaroj evidente shanghighis
la strukturo de plantado de la china agrikulturo: 1.
Laubezone reguligi la areon de grenkampoj kaj aktive disvolvi kulturadon de industriaj
kaj porbrutaj plantoj. La areo de grenkampoj malmultighis je 5.33 milionoj da
hektaroj, dum tiu de industriaj plantoj kreskis je 5.92 milionoj da hektaroj.
La kamparanoj pli multe enspezis pere de kulturado de legomo, frukto, floro k.a. 2.
Energie reguligi la strukturon de speco kaj kvalito kaj rapidigi kulturadon de
bonkvalita speciala agrikulturajho. Draste malmultighis la areo de kampoj de nebonaj
specoj de rizo, dum tiu de bonkvalita rizo rapide multighis. En la nordoriento
de Chinio oni disvastigis bonkvalitan specon de maizo. Samtempe kun tio oni komencis
prizorgi la purecon kaj sekurecon de la agrikulturajhoj. 3.
Oni reguligis la dispozicion de plantado. La skalo de produktado malgrandighis
en nekonvena kaj apenau konvena loko, dume multe pligrandighis la kulturado de
kolzo en la baseno de Yangzi-rivero, tiu de arakido en la regiono de la Flava
Rivero, Huaihe-rivero kaj Haihe-rivero, tiu de kotono en Xinjiang kaj tiu de legomo
en Shandong-provinco. Tio pushis la disvolvighon de la china agrikulturo al regionigho,
specialigho kaj industriigho. |