En
la lastaj jaroj Chinio akiris rimarkindajn sukcesojn en reguligado de la agrikultura
strukturo, sed nekontentigaj statoj ekzistas rilate kvalitojn de specoj, regionighon
de bonaj specoj, skalan produktadon, nealtan nivelon de industriigha administrado,
nesufichan sintezan utiligon de agrikulturaj richfontoj k.a. En evoluintaj landoj
pli ol 90% de la agrikulturajhoj estas prilaborataj, sed en Chinio nur 45%, kaj
en evoluintaj landoj la produktovaloro de prilabora industrio de agrikulturajhoj
estas 2 au 3 obloj de tiu de la agrikultura produktado, sed en Chinio nur 80%. Por
solvi la problemon, Chinio rapidigos en la venontaj jaroj reguligadon de la agrikultura
strukturo por efektivigi 6 strategiajn shanghojn por la disvolvigho de agrikulturo: I.
Turni la autarcian ekonomion al varproduktado kun merkato kiel direkto kaj en-
kaj eksterlanda merkato kiel celo. Kuraghigi la kamparanojn entrepreni produktadon
konforman al la merkato kaj eniri en cirkulan kampon; akcenti esploradon pri la
en- kaj eksterlanda merkato kaj meti pli grandan atenton al esplorado kaj disvolvo
de la merkato; rapidigi starigon de kompleta sistemo de kvalaita kriterio de agrikulturajhoj,
kaj pasho post pasho sin identigi al la internaciaj normoj. II.
Turni akcenton pri produktokvanto al samtempa altigo de produktokvanto kaj kvalito.
Starigi kaj fortigi la konscion pri kvalito kaj marko, pene turni primaran produktajhon
al fina produktajho, bone starigi la figuron de agrikultura produktajho, kaj altigi
konkurencan povon en la merkato en kaj ekster la lando. III.
Turni sinapogon sur tradicia teknologio al kombino de tradicia teknologio kun
la moderna, pene altigi la sciencan entenon de la agrikulturo kaj aldonan valoron,
energie disvolvi produktajhojn kun alta scienca enteno kaj alta aldona valoro.
IV.
Turni intensecon de laboro al kombino de intenseco de laboro kun koncentro de
kapitalo kaj scioj, aktive disvolvi modernan agrikulturon. Disvolvante tradician
manlaboron kaj intensan produktadon, akcenti produktadon por koncentro de kapitalo
kaj scioj. V. Turni
tradician kreskan manieron de produktado multe konsumanta richfontojn al praktikado
de kontinua disvolvo kaj protektado de ekologia medio. Atenti racian kaj efikan
utiligon de agrkulturaj richfontoj, eviti detruon de la medio de richfontoj, disvolvi
senpoluan produktajhon kaj organikan manghajhon, akceli bonan cirkuladon de produktado
kaj organikan kombinighon de ekologio, ekonomio kaj socia profito. VI.
Turni memdisvolvon al reciproka kombinigho de agrikulturo kun industrio kaj al
akorda disvolvo de la kamparo kaj la urboj. Iri la vojon de industriiga entreprenado
de agrikulturo, energie disvolvi prilaboron de agrikulturaj kaj neagrikulturaj
produktajhoj; energie disvolvi entreprenojn en kamparo, doni laboron al kamparanoj;
aktive disvolvi mez- kaj malgrandajn urbojn por akceli unuecon de la urboj kaj
la kamparo. |