Septembre de 2001 en la 5-a
Kunveno pri Investo kaj Komerco de Chinio en Xiamen la china registaro montris
sian sintenon kuraghigi chinajn entreprenojn investi eksterlande. Oficisto
de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Chinio emfazis, ke en la nova
situacio, ke Chinio baldau alighos al la Monda Komerca Organizo, estas necese
por ghi praktiki la pordmalferman strategion investi eksterlande kaj aktive partopreni
la internaciajn konkurencon kaj kunlaboron por pluapashe pliigi la latentan forton
de sia ekonomia disvolvo. La
investado en aliaj landoj en la pasintaj jaroj fare de chinaj entreprenistoj plirichigis
la enhavon de la ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Chinio kaj aliaj landoj,
grandigis la kunlaboran kampon kaj akcelis kontakton inter la du flankoj. La investo
en aliaj landoj ne nur portis novan spacon por disvolvigho de chinaj entreprenoj,
sed ankau liveris shancon de laborigo, pagis imposton kaj pliigis la lokan eksporton. Lau
statistiko de la Ministerio de Ekstera Ekonomio kaj Komerco de Chinio, ghis la
fino de 2000 Chinio fondis entute 6298 entreprenojn en 160 landoj kaj regionoj
kun totala konsentita investo de 11.36 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 7.57
miliardoj estos investitaj de chinoj. La investado ampleksos ne nur negocon, sed
ankau ekspluaton de richfontoj, prilaboron, trafikon, higienajn establojn, turismajn
servojn, restoraciojn kaj konsultajn aferojn. La
china registaro subtenos chinajn entreprenojn, kiuj faras diversan kunlaboron
en ekonomio kaj komerco surbaze de la principoj de egaleco kaj reciprokaj favoro
kaj utilo, kuraghigas chinajn entreprenojn fondi fabrikojn eksterlande per siaj
fonduso, tekniko kaj ekipajhoj, kaj kuraghigas ilin entrepreni konstruadon, utiligante
siajn maturajn teknikon kaj administran sperton. Post
la inauguro de la kunveno en la 8-a de septembro oni okazigis plurajn simpoziojn
pri investado, ekz. tiuj pri reciproka investo de Chinio kaj Suda Afriko, Chilio,
arabaj landoj, Nigherio kaj Britio respektive. |