La grava tasko de ekonomia
disvolvigho de okcidenta Chinio nuntempe kaj en la proksima estonteco estas akceli
konstruon de fundamentaj instalajhoj, protekton kaj konstruon de la tiea ekologia
medio, intensigi agrikulturan produktadon kaj reguligon de la industria strukturo,
disvolvon de sciencoj, tekniko, edukado kaj sociaj aferoj. Chinio devas plirapidigi
la tiean ekonomian disvolvon, depende de la trunkaj vojoj kaj gravaj urboj, por
ke ghia okcidenta parto, en la dauro de 5-10 jaroj, atingu grandan progreson en
konstruo de fundamentaj instalajhoj kaj ekologia medio, multe disvolvighu sciencoj,
tekniko kaj eduko kaj fundamente formighu la loka ekonomio kun siaj propraj trajtoj. Por
aitngi tiun celon, Chinio pliigis sian investadon al la Okcidento en 2000. Ghi
asignis 70 miliardojn da juanoj por konstruado de la tieaj fundamentaj instalajhoj
kaj multe da konstruataj projektoj plirapidigis siajn pashojn. En 2000 okcidenta
Chinio investis entute 76.2 miliardojn da juanoj por la loka konstruado kaj 40%
de la planitaj projektoj komencis au parte komencis sian produktadon. En
2001 Chinio investos pli multe da mono al la ekonomia disvolvo de sia okcidenta
parto por konstrui 12 gravajn konstruojn kun totala investo de 300 miliardoj da
juanoj. Jam komencighis au baldau komencighos konstruado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo, trunkaj shoseoj, akvomastrumaj pivotoj en la supra parto de riveroj,
agrikulturo kun apartaj trajtoj, disvolvo de sciencoj, tekniko kaj edukado, konstruo
de fundamentaj instalajhoj de centraj urboj, kiuj ludos gravan rolon por la ekonomia
disvolvigho de okcidenta Chinio en la tuto. |