Junie de 2001 la registaro
de Yunnan-provinco anoncis, ke ghi permesas al eksterlandanoj investi telekomunikan,
bankan kaj asekuran entreprenojn. La registaro anoncis
ankau, ke la eksterakomerca, turisma, podetal-komerca, peranta, konsultigha kaj
transporta kampoj estos malfermitaj al eksterlando. Por
kiel eble plej larghe malpliigi la limigon al eksterlandaj investantoj la provinco
praktikos pli liberan politikon rilate imposton kaj ter-luadon. Gazetara
servo informis, ke chiuj eksterlandaj entreprenoj, stimulataj de la shtato en
la provinco, estos impostitaj je nur 15% de la ordinaraj en certa periodo. En
nacimalplimultaj autonomaj regionoj, post sankcio de la provinca registaro, oni
malpliigos au nuligos la imposton en du jaroj kaj duonigos ghin en 3 jaroj rilate
trafikon, elektron, akvo-mastrumadon, poshton, radion kaj televizion. Oni nuligos
imposton por 10 jaroj al la agrikulturaj kaj brutobredaj produktoj cele protekti
ekologian medion, replanti ekologiajn arbarojn kaj herbarojn, kie antaue oni faris
terkulturon. La shtato liveros fri imposto agrojn por konstruo de shoseoj, shtataj
kaj provincaj vojoj, samkiel fervojoj kaj aerodromoj. En la provinco oni povas
importi fri dogano kaj valoraldono al entreprenoj, stimulataj de la shtato, kaj
entreprenoj de eksterlandanoj, escepte tiujn, kiujn oni ne rajtas ne imposti lau
la shtata difino. |