Wuhan,
chefurbo de Hubei-provinco, situas en la meza parto de Yangzi-rivero
kaj tiu de la Pekin-Kantona Fervojo. Ghi estas trafika nodo de
Chinio. Dank' al sia favoraj geografiaj kondichoj kaj bona natura
medio, la distrikto Dongxihu, en la nordokcidenta antauurbo de
Wuhan, en la jaroj de reformado kaj pordmalfermo iom post iom
shanghighis en altteknologian disvolvan zonon. Tie multe investis
Taiwan-aj entreprenistoj kaj la entreprenoj disvolvighis rapide.
La tieaj famaj produktajhoj havas grandan debiton ne nur en Wuhan
kaj Hubei, sed ankau en aliaj lokoj en kaj ekster Chinio.
En
1993 la Grupo Tongyi de Taiwan fondis tie la Wuhan-an Limigitan
Nutrajh-kompanion Tongyi, kies chefa tasko estas produkti kaj
vendi sodakvon, aliajn trinkajhojn, tuj vermichelojn kaj aliajn
varojn. Post kelkjara penado la kompanio ghuas renomon en la rondo
de chinaj nutrajh-kompanioj. En 2000 ghia totala vendovaloro estis
556 milionoj da juanoj. Respondeculo de la Grupo Tongyi de Taiwan
diris: "Nia grupo investis por fondi 31 fabrikojn sur la cheftero
de Chinio. La medio de la distrikto Dongxihu de Wuhan kaj la urbo
Kunshan de Jiangsu-provinco estas la plej bona, dum la unua estas
bone profitodona."
Dank' al la
sukceso de la nomita kompanio, pluraj Taiwan-aj entreprenistoj,
kiuj volas investi tie, konsultis ghin. Rekomendite de ghia ghenerala
direktoro Wu Fuzhang, Yuandong-grupo, unu el la 5 grandaj popolaj
kompanioj (grupoj), decidis investi 29.95 milionojn da usonaj
dolaroj en la disvolva zono de Dongxihu por fondi tie la cementan
limigitan kompanion Yadong.
Antau sia finkonstruigho,
la cementa kompanio rekomendis navigan kompanion de Taiwan kiel
investanton por la disvolva zono. Nun pluraj Taiwan-aj entreprenistoj
pliigis sian investon kaj enkondukas tiean aliajn Taiwan-anojn,
kio pruvis, ke la disvolva zono larghe malfermis sian pordon.
Nun en la tuta zono estis enkondukitaj 308 entreprenoj kun investo
de 9.2 miliardoj da juanoj kaj la averagha jara kresko superis
45%.
Antau nelonge
s-ro Wu Fuzhang akceptis nin. Li estis kontenta pri la investa
medio de la zono. Li diris, ke lia kompanio deziras ke la vendovaloro
en 2001 atingu 600 milionojn da juanoj kaj la jara enspezo en
2005 -- 1.2 miliardojn da juanoj.
|