En
1996, sur mapo eldonita de Usono unuafoje trovighis nomo Pudong.
Tiu,
kiu en la komenco de la 90-aj jaroj vizitis Pudong, eble ankorau
memoras ghiajn vilaghojn. Nun, se li staras sur la televida turo
"Orienta Perlo" 468 metrojn alta, li povas vidi, ke anstatau la
vilagha pejzagho, chielskrapantoj kaj movoplenaj stratoj kontrastas
kun la malnova urboparto okcidente de Huangpu-rivero.
Jes, dank'
al reformado en la pasintaj jaroj la ekspluata distrikto Pudong
multe shanghighis.
PUDONG
KIEL EKSPLUATA DISTRIKTO
Pudong, kun
areo de 522 kvadrataj kilometroj, situas che la enmarigho de Yangzi-rivero,
en kiun enfluas Huangpu-rivero. Antaue trans Huangpu-rivero ne
estis ponto au tunelo, Pudong estis multe postighinta en ekonomio
kaj kulturo kompare kun lokoj okcidente de la rivero. Nun kiel
ekspluata distrikto de Shanhajo, Pudong rimarkinde progresas.
En la okuloj
de antikvaj kaj nuntempaj strategiistoj Yangzi-rivero estas drako
antauenpushanta la chinan ekonomion; kaj Shanhajo, che la enmarigho
de Yangzi-rivero, estas la draka kapo. Jam en la 20-30-aj jaroj
ghi estis internacia komerca kaj financa centro, la plej granda
en Azio. Tamen pro historiaj kialoj la ekonomia potenco de Shanhajo
malfortighis. En la 80-aj jaroj, kompare kun la sudaj chemaraj
urboj, kia Shenzhen (Shenghen), kiuj la unuaj komencis reformadon,
la progreso de Shanhajo estis malpli rapida.
Kiel do profundigi
la reformadon en Shanhajo? En la 90-aj jaroj, kiam efikis la pordmalfermo
de sudo al nordo, de chemaraj lokoj al la landinterno, farighis
pli grava la akcelo de ekspluatado kaj pordmalfermo de Shanhajo.
Char al ghia malnova urboparto mankis sufiche da spaco, oni elektis
Pudong kiel ekspluatan distrikton.
Kun superaj
ekonomia bazo, kapabluloj, tekniko kaj administrado de la malnova
urboparto kaj vasta spaco de Pudong, Shanhajo sin malfermis al
la tuta mondo. En la pasintaj 8 jaroj Shanhajo enkondukis 16000
programojn investitajn de aliaj landoj, subskribis interkonsentojn
por utiligi alilandajn kapitalojn de 50 miliardoj da usonaj dolaroj
kaj efike plibonigis la industrian strukturon.
Utiligante
siajn specialajn richfontojn kaj favorajn politikojn, la frue
fonditaj ekonomiaj ekspluataj distriktoj en la chemaraj malfermitaj
urboj, inkl. de Shanhajo, enkondukis alilandajn kapitalojn, avangardajn
teknikojn kaj administrajn spertojn kaj plenumis la plibonigon
de teknikoj kaj industria strukturo. Tiamaniere formighis en Chinio
malfermitaj ekonomiaj distriktoj de diversaj tipoj. Surbaze de
tiuj spertoj oni lanchis pli grandskalan sintezan ekspluatadon
kaj pordmalfermon en Pudong, por ke ghi antauenpushu la ekonomian
disvolvighon en la tuta baseno de Yangzi-rivero.
KVARTALOJ
EN PUDONG-DISTRIKTO
La ekspluata
distrikto Pudong konsistas el kvartaloj de financo kaj komerco,
poreksporta prilaboro, neimpostado, altteknologio, moderna-agrikultura
ekspluatado, industrio, kulturo kaj turismo, kaj moderna vivo.
Starante sur
la financa strato de Waitan kaj rigardante orienten al Pudong
trans Huangpu-rivero, oni antau chio povas vidi la kvartalon de
financo kaj komerco nomatan Lujiazui. En Chinio ghi estas la ununura
kvartalo nomata per financo kaj komerco. En tiu "ora triangulo"
kun areo de 28 kvadrataj kilometroj, koncentrighas pli kaj pli
multaj esencaj merkatoj, chinaj kaj alilandaj financaj institucioj,
transnaciaj korporacioj kaj staboj de grandaj chinaj entreprenoj.
La kvartalo kune kun Waitan formas la komercan centron, plej aktivan
en Shanhajo.
Auguston de
1995, la Shanhaja Filio de Fuji-banko de Japanio kiel la unua
alilanda banko ekfunkciis en Pudong. La Administra Komitato de
Pudong-distrikto pro tio donacis al ghi skulptitan lignan chevalon,
signifantan ke "unu chevalo sturmas, dek aliaj sekvas". Sekve
de tio, bankoj de Tajlando, Usono, Japanio, Britio ktp. unu post
alia translokis en Pudong sian filion. Nun pli ol 50 alilandaj
bankoj, valorpaperaj kaj asekuraj institucioj enloghighis en Pudong,
9 el la alilandaj bankoj ricevis la licencon pri Renminbi-servado.
Tio signifas, ke la malfermo de la china financo faris epokfaran
pashon.
La kvartalo
de poreksporta prilaboro nomata "Ora ponto" celas enkonduki kaj
asimili la unuagradajn industriajn teknikojn de la mondo por akceli
renovighon de la china industrio. Nun la kvartalo jam enkondukis
300 modernajn industriajn programojn el 60 landoj kaj regionoj.
Tie fundamente formighis moderna strukturo kun industrioj de mikroelektroniko,
moderna telekomunikado, novgeneraciaj familiaj elektraj aparatoj,
autopecoj, integrigo de lumado kaj elektrono, biologiaj medikamentoj
ktp.
La kvartalo
de neimpostado nomata Waigaoqiao kun areo de 6.4 kvadrataj kilometroj
estas la unua granda liber-komerca kvartalo. Ghi celas disvolvi
komercojn de prilaboro, servo kaj perado. En la pasintaj monatoj,
spite al influo de la financa krizo en Azio, mondfamaj kompanioj,
kiaj IBM de Usono, Mitsubishi de Japanio, Hyundai de Koreio, Philips
de Nederlando, unu post alia eniris tien por starigi tenejigan
au komercan kompanion.
La kvartalo
de altteknologio nomata Zhangjiang fondis la Shanhajan Biologi-medikamentan
Sciencan Bazon de Chinio, kiu allogis serion da chinaj kaj alilandaj
biologi-medikamentaj institucioj. Tie espereble aperos la "medikamenta
valo" de Chinio.
BONA
LOKO POR INVESTANTOJ
En ekspluatado
de Pudong oni unuapashe disvolvis la konstruadon de bazaj instalajhoj,
altteknologio, financo kaj komerco, laueble utiligis la merkatojn
, kapitalojn, richfontojn en- kaj eksterlandajn. Lau statistiko,
la enlanda produktovaloro de Pudong kreskis de 6 miliardoj da
juanoj en 1990 al 60.8 miliardoj da juanoj en 1997, t.e. de 8.1%
al 18% de tiu de Shanhajo. La rapidega progreso de Pudong akcelis
la ekonomion ne nur de Shanhajo, sed ankau de la tuta Chinio.
Samtempe kun
la konstruado de trafikaj, telekomunikaj kaj energiaj instalajhoj,
la Administra Komitato de Pudong-distrikto klopodas fari sufiche
bonan servon al la investantoj, lau la principo "simpleco, unueco
kaj efiko". Ekz., la ekzameno kaj aprobo de investa programo uzas
tempon sesone kiom antaue. Plie, aplikado de 70 leghoj kaj statutoj,
kiuj celas defendi la justan konkurencon kaj la rajtojn de la
investantoj, plifortigis ilian fidon. Nun 100 el la 500 mondfamaj
transnaciaj kompanioj investis 150 programojn en Pudong. Tie la
bona investa medio kaj kompare pli alta profito de investo instigis
la kompaniojn plimultigi investan kapitalon. Ekz., la Kompanio
Simens de Germanio sinsekve investis 4 entreprenojn en Pudong.
La Shanhaja
Elektronika Limigita Kompanio Hitachi investita kune de Chinio
kaj Japanio farighis modelo en Pudong. Chiuj japanaj investantoj,
kiuj tie faris esploradon, vizitis la kompanion. Tio ege okupis
la japanan vicchefdirektoron, kiu en la pasintaj jaroj akceptis
200 japanajn esplorajn grupojn. Li diris al siaj samlandanoj:
"Sian sukceson en Shanhajo la kompanio Hitachi shuldas al la bona
investa medio, alta kvalito de laborantoj kaj granda merkato."
Pudong jam
farighis bona loko por alilandaj investantoj. Lau statistiko,
ghis la fino de julio 1998, entreprenistoj de pli ol 60 landoj
kaj regionoj investis en Pudong 5250 programojn kun 25.8 miliardoj
da usonaj dolaroj kaj 300 mil laborantoj. La "aliland-kapitala
ekonomio" en Pudong eniris sian maturighan etapon de profunda
ekspluatado kaj chiuflanka disvolvigho.
Fakte, Pudong
estas neoficiala nomo uzata de la shanhajanoj, kiu ghenerale ne
trovighas sur mapo. Tamen sur la mondmapo, publikigita de la Mapa
Eldonejo Atlas de Usono en 1996, unuafoje trovighas la nomo Pudong.
Tio signifas, ke la rolo kaj renomo de Pudong estas vaste konataj
de la mondo.
|