Antau
nelonge ekonomika instituto de Pekino publikigis sian raporton
"Makroskopa ekonomia analizo de la unua duonjaro de 2001", kiu
diras, ke iom post iom evidentighas la efiko kauzita de la praktikado
de la politiko eksciti enlandan bezonon de Chinio en la pasintaj
jaroj, kaj la enlanda bezono ludos pli kaj pli gravan rolon en
akcelo de la nacia ekonomio, kio reduktis la malutilon de kolapsigho
de la ekstera bezono kaj samtempe pliigis la efikon de enlanda
ekonomio por ghia kresko.
Lau la raporto
praktikado de la sinteza politiko akcelis la stabilan kreskon
de la konsumado kaj produkta investo. Estas du kauzoj, kiuj akcelis
la konsumadon: Unu estas rapida kresko de la kredito kaj la alia
-- nuligo de iuj politikoj, malutilaj al kresko de la konsumado.
Ankau kresko de la investo por bieno kaj domkonstruado akcelis
kreskon de la fiksaj kapitaloj.
Lau informo
liverita de koncerna departemento, en la unua duonjaro la totala
nombro de la china nacia ekonomio kreskis je 8% kaj en la dua
duonjaro ghi kreskos je 7.3%.
|