Preskau
chiuj, kiuj vizitis Pekinon, gustumis ghian faman manghajhon –
rostita anaso. Kaj la plej fama restoracio de rostita anaso estas
Quanjude.
Deveno de la nomo Quanjude
Quanjude havas historion de 139 jaroj.
Yang Quanren, ghia unua direktoro, estis kamparano. Pro malricheco
li fughis al Pekino kaj tie vendis kokojn kaj anasojn. Sagha kaj
diligenta, li akumulis iom da mono. En 1864 li achetis bankrotintan
butikon por fari rostitajn anasojn sub la nomo Quanjude. La butiko
disvolvighis el simpla rostejo en restoracion. Kun kapitalo de
600 milionoj da juanoj kaj 700 milionoj da nepalpebla havajho
Quanjude havas pli ol 60 filiajn entreprenojn. Chiujare ghi vendis
pli ol 2 milionojn da anasoj en valoro de 500 milionoj da juanoj
kaj akceptis pli ol 5 milionojn da klientoj kaj farighis unu el
la plej grandaj restoracio-grupoj de Chinio.
Fakte la nomo “Quanjude”
havas du signifojn: “Quan” estas parto de la nomo
de Yang Quande, kaj “jude” en la china lingvo signifas
havigi al si virton. Tio spegulas la honestecon de Yang Quanren
en lia negoco. Li petis klerulon lertan en kaligrafio skribi la
nomon “Quanjude” kaj pendigis tabulon kun la vortoj
super la pordo.
Historio de la Malnova Muro
La
nuna restoracio Quanjude en Qianmen estas konstruita en la loko
de la originala butiko de 1864. En la jaro 1888 ghi estis riparita.
Oni dekoraciis ghin: sur la centra pordo estis okulfrape gravuritaj
vortoj “Quanjude”, maldekstre estis Malnova Rostejo
kaj dekstre -- Butiko de Kokoj kaj Anasoj. Ankau 2 shildoj estis
pendantaj che la du flankoj de la pordo, unu kun skribajho: “Disponeblaj
festenejo kaj aliaj komfortaj chambroj” kaj la alia –
“Ghuindaj etmanghajhoj kaj aliaj frandajhoj”. La fasado
de la restoracio kun tiuj gravuritaj vortoj jam konservighis pli
ol 100 jarojn, kaj oni nomas ghin “Malnova Muro”.
En 1992, kiam oni rekonstruis la restoracion, oni translokis la
Malnovan Muron al la teretagha halo. Ghi farighis aparta vidajho
de la restoracio kaj atesto de ghia longa historio.
Valora foto
La
valora foto registris la scenon de rostado de anaso antau 70 jaroj.
En la Kvina de la Kvina Monato de la jaro 1933, venis al Quanjude
Helen Morrison, fotistino el Germanio. Ravita de la bonodoro de
rostita anaso, shi aplaudis la bongustajhon kaj petis viziti la
kuirejon. Tiam la rosta tekniko de Quanjude estis sekreto kaj
estis malpermesite viziti la kuirejon. Sed tiutage pro sincera
insisto de Helen Morrison kaj ankau pro sia bona humoro kauzita
de multego da klientoj en la restoracio, direktoro Yang Kuiyao
esceptokaze gvidis Helen al la kuirejo. Shi estis mirigita de
la sceno: la anasoj estis rostataj de fajro en profunda rugho
disvastigantaj bonodoron, kaj fotis ghin. Petite de shi, Yang
ankau akompanis shin por viziti la anasbredejon de Quanjude situanta
nordokcidente de Pekino. La mastro de la bredejo estis intima
amkio de Yang. Li nutris anasojn per speciale kunmetitaj grenoj,
ke la anas-karno ne odoru malagrable. Krome la akvo preterfluanta
la lokon estis altkvalita kaj richa je mineraloj, tio estis bona
por la anasbredado. La anaso estis grasa kun karno delikata.
Senchesa plibonigado
Jam
forpasis pli ol 100 jaroj. Kun progreso de tekniko la sceno registrita
de Helen en la jaro 1933 jam farighis historio. Hodiau la restoracio
Quanjude jam uzas komputoron kaj produktolinion kaj elektran fornon.
De la lastaj jaroj ghi registras per komputoro datenojn pri rostado
de anaso kaj per speciala forno rostas anason. Nun ghi prezentas,
krom anas-festeno, ankau aliajn pli ol 400 pladojn. Kun sia propra
sistemo de manghajhoj ghi farighis elstara reprezentanto de china
kuirarta kulturo.
|