Chinio
estas granda agrikultura lando kaj la kamparanoj konsistigas du
trionojn de la loghantaro. Sed la kampoj ne estas sufichaj por
la tiel granda loghantaro kaj sola terkulturado ne povas plibonigi
la vivon de la kamparanoj. En tia stato la china registaro proponas
agrikulturan industriighon, kaj tio estas tre grava.
Agrikultura industriigho
Agrikultura industriigho strikte interligas
la terkulturadon, brutobredadon kaj prilaboradon de agrikulturajhoj.
En Sichuan-provinco en okcidenta Chinio estas
manghajho-kompanio Guangyou, kiu faras el batato tujvermichelojn.
Malmultekosta batato alportis al la kompanio
grandan profiton, malfacile imageblan por kamparanoj: 6 kilogramoj
da batato = 1 kilogramo da amelo = 12 bovloj da tujvermicheloj.
1 kg. da batato kostas 0.25 juanon (chirkau 8.3 juanoj = 1 usona
dolaro), sed bovlo da tujvermicheloj kostas 2.3 juanojn. Dank’
al tio la kompanio multe plibonigis la vivon de 600 mil kamparanaj
familioj.
En
Chinio funkcias multaj tiaj entreprenoj de prilaborado de agrikulturajhoj.
Unuflanke ili elpushas produktajhon de nova speco, kaj aliaflanke
liveras siajn produktajhojn al la merkato. Ili trejnas la kamparanojn
en ilia agrikulturado por altigi ilian teknikon. Tio ne nur garantias
la kvaliton de la materialo por ilia prilaborado, sed ankau altigas
enspezon de la kamparanoj. Ekzemple dank’ al la trejnado
de la kompanio Guangyou, duoblighis la produktokvanto de la regiono,
kiu liveras bataton al la kompanio. En iu vilagho de Santai-gubernio
de la provinco, 40 kamparanaj familioj sin okupas pri preparado
de batata amelo kaj chiujare liveras al la kompanio 200 tunojn
da amelo. Dank’ al tio chiu familio enspezas chiujare 20
mil juanojn. La regiono produktanta bataton similas al fabrikdomo
sen chirkaumuro, kaj la kamparanoj -- laboristoj. La kamparanoj
liveras al la entrepreno amelon lau asekura prezo kaj ne bezonas
mem serchi achetanton de amelo. Krome, dank’ al la altigho
de produkta tekniko, la kvalito de la produktajho estas garantiata.
Cetere, pere de sia propra kulturo la kompanio senchese klerigas
la kamparanojn de nova generacio kun entreprena konscio.
Dum evoluo de agrikultura industriigho
pli kaj pli multighas prilaboraj entreprenoj kia Guangyou. Ili
ludas pozitivan rolon akcepti superfluajn laborulojn en la kamparo.
En 2001 la kamparaj entreprenoj dungis 128 milionojn da kamparanoj.
Ili havas regulan enspezon. Tiaj homoj pli kaj pli multighis kaj
iom post iom formis specialan homgrupon — salajrataj kamparanoj.
Kamparano -- laboristo
Same
kiel Guangyou, Longda-kompanio de Yantai de Shandong-provinco
en la oriento de Chinio estas entrepreno de prilaborado de agrikulturajhoj
kaj prilabora bazo de fridigitaj manghajhoj. Chiujare ghi prilaboras
pli ol cent mil tunojn da legomoj, fruktoj kaj viando kaj eksportas
ilin al Japanio kaj sud-orientaziaj landoj. Ghia senchesa disvolvigho
faris grupon da kamparanoj komercistoj. La loko, kie estas Longda-kompanio,
estas 30 mil loghantoj kaj 12 mil el ili estas laborkapablaj.
Ili laboras en terciaraj entreprenoj de restoracioj, vendado kaj
transportado, kaj 500 el ili estas dungitaj de la kompanio por
transportado de materialoj. Sed nur malpli ol 3000 homoj sin okupas
pri terkulturado, kaj parto de ili estas dungita de Longda-kompanio,
nome Longda luas kampojn kaj dungas kamparanojn por kulturi legomojn,
kaj ghi liveras al ili semon kaj teknikon, kaj rigore kontrolas
la uzadon de insekticido kaj kemisterko. Ghi achetas legomojn
lau siaj normoj.
Wang
Guoli, kamparano de Luergang-vilagho de Laiyang, multe kulturas
legomojn. “Mi ekkulturis legomojn en 1996. Kie oni achetis
en alta prezo, tien mi iris por vendi miajn legomojn. En la pasinteco
mi gajnis en la unua jaro kaj malprofitis en la dua. En la pasinta
jaro mi malgajnis 40 mi juanojn, sed chi-jare, subtenate de Longda,
mi gajnos 120 mil juanojn.” En 2002 la 7 hektaroj da kampoj
de Wang estis luitaj de Longda kaj Wang Guoli estis dungita de
la kompanio por kulturi legomojn. Do Wang ne bezonis mem serchi
merkaton por siaj legomoj. Tia kunlaboro de entrepreno kun kamparanoj
evitigis al la kamparanoj riskon pro la kaprica merkato kaj estas
bonvena al la kamparanoj. Kaj ankau la entreprenoj povas havi
fiksan liveranton de materialoj kaj povas teni bonan kvaliton
de la produktajhoj. Pli kaj pli multighis produktaj bazoj de materialoj,
kio laborigis pli ol 100 mil kamparanajn familiojn en 7 provincoj
kaj municipoj. Tio egalas, ke 16 mil laboruloj en la kamparo estas
salajrataj kaj meznombre chiu akiras de Longda 8000 juanojn chiujare.
|