En
biblioteko de Harvard estas dokumento "Scienc-teknologia miraklo
de Chinio -- Legend". Ekonomikistoj de Harvard opinias, ke
krom Chinio, neniu alia disvolvighanta lando havas mondfaman informadikan
entreprenon.
La Kompanio (Grupo) Legend
naskighis en 1984. Antaue ghi estis Novteknologi-disvolva Kompanio
de la Komputika Instituto sub la China Akademio de Sciencoj. Tiam
ghi havis nur 200 mil juanojn kaj 11 teknikistojn. Post senchesa
penado en la pasintaj 18 jaroj ghi farighis granda informadika
kompanio (grupo) kun 9 mil oficistoj kaj jara komerca valoro de
pli ol 28 miliardoj da juanoj. Antaue ghi estis malgranda agento
de alilandaj varoj, sed nun la plej granda entrepreno de komputiloj
en Chinio. Oni povas diri, ke en la pasintaj 18 jaroj ghi kreis
miraklon de china entrepreno en sia disvolvigho.
En la unuaj jaroj post sia fondigho ghi iris la
vojon de komerco, produktado kaj teknologio. Unue ghi peris alilandajn
varojn kaj poste povis fari certaskalan negocon kaj sekve de tio
ghi posedis serion da fundamentaj kapabloj pri administrado pere
de merkata disvolvo, cirkulado de varoj, administrado de financo,
konstruo de negoca reto kaj postvenda servado, kaj surbaze de chio
chi tio ghi povis fari certaskalan produktadon. La kombino de la
produktado kun komerco pretigis vojon por shanghi teknikojn en monon
kaj akcelis la teknikan kreadon. Tiamaniere la malgranda Legend
ne nur postvivis la drastan konkurencon en la informadika merkato,
sed ech atingis la skalon de 10 miliardoj da juanoj kaj fondis scienc-esploran
grupon el mil personoj. Chirkau 1995
la komputiloj produktitaj de aliaj landoj okupis grandan parton
de la china merkato. En tiu situacio Legend deziris disvolvi sian
superecon kaj reguligis sin por kontentigi la enlandan merkaton.
Ghi alprenis serion da rimedoj, inkl. de grandskala mallevo de
la prezo, garantio de la kvalito kaj bona postvenda servado. Dank'
al sia ghusta determino de la varoj kaj tauga negoca taktiko ghi
okupis pli kaj pli grandan parton de la merkato. En la tria trimestro
de 1999 ghi okupis 22.9% de la komputila merkato, sed en la dua
trimestro nur 17.3%. Oni diris, ke tiel rapida kresko estas senprecedenca.
Poste Legend akiris ankau rimarkindajn
sukcesojn. En 1999 ghi vendis 800 mil komputilojn kaj okupis 23%
de la komputila merkato.
Honesta negoco
Honesto
estas granda richajho de Legend en la 18-jara akumulado. Ties
sukceso estas strikte rilata kun honesteco, kiu estas animo de
ties varoj kaj ankau bazo de ties grandioza afero.
En 1987, nelonge post kiam Legend komencis
sian grandan karieron, ghi funkciis nur kiel peranto de alilandaj
varoj en Chinio. Kliento de Shaanxi-provinco achetis de ghi servilon
importitan de eksterlande, kiu poste perturbighis. La kliento
volis redoni la varon al la kompanio. Pro limigo de import-eksporta
regularo Legend ne povis tion trakti kaj ne donis respondon. Post
du jaroj, kiam ghi okazigis ekspozicion en Xi'an (chefurbo de
Shaanxi), tiu kliento plendis al ekspoziciantoj pri tiu afero.
La kompanio tuj sendis peti pardonon de la kliento, redonis la
monon kaj klarigis la kialon. Tio estis malfrua, el tio tamen
vidighis ghia alta takso al la klientoj.
Kreivo
Por
Legend kreo estas viviga forto, tio montrighas en chiuj flankoj
de la Kompanio (Grupo) Legend. En la komencaj tagoj de sia kariero
ghi donis grandan atenton al tio, ke chiuj departementoj de la
kompanio devas sufiche disvolvi kaj bone plenumi siajn rajtojn
kaj devojn. Ekz. la entrepren-projekta sekcio rajtis decidi prezon
de la varoj sen interkonsilighi kun la merkata sekcio. Tio kauzis
disighon de chiuj sekcioj je iliaj oficoj. Por shanghi tiun fenomenon
la kompanio unuigis dekkelkajn sekciojn en departementon de personaj
komputiloj, kiuj respondecas pri esploro, produktado kaj komerco,
tiel ke la pli ol 300 personoj, okupighantaj pri entreprenado
de personaj komputiloj, reduktighis al 120 personoj, kaj plie
ghi shanghis ankau la metodon de vendo de komputiloj, kio ludis
shlosilan rolon por dilati la merkaton.
Legend zorgas nun antau chio pri la merkato.
Ghi difinas prezon de siaj varoj lau shanghigho de la merkato
kaj tiel ke formighis la modelo de elasta produktado kaj livero.
La klientoj mendas varojn kun la deziro kiel eble plej rapide
ricevi ilin, sed ghenerale la produktado estas malrapida; nun
por kontentigi la bezonon de la klientoj oni multe produktas la
varojn bezonatajn de la klientoj kaj konservas ilin en sekura
tenejo, tiamaniere oni povas kontentigi la gheneralan kaj apartan
bezonon de la klientoj.
Scenejo por kapabluloj
Legend
bone scias, ke la altteknologia konkurenco finfine estas konkurenco
de la talentuloj. Oni havigos al si kompare fortan konkurencpovon
nur kun kompetentaj laborantoj. Legend akcentas kapablon de homo
pli multe ol lian klerecon, kaj meriton de homo pli multe ol lian
servodauron.
Wang Xiaoyan, supera vicprezidanto de
la kompanio Legend, ja estas bona ekzemplo. En 1994, shi, 39-jara,
dungighis de la kompanio Legend, kaj de tiam en la 8 jaroj shi
ricevis preskau chiujn premiojn de la kompanio. En la unua jaro
shi estis ordinara inghenierino. Shi laboris diligente kaj honeste
kaj post nelonge shi farighis elita oficistino de la kompanio.
En la dua jaro shi estis promociita al direktoreco de iu malgranda
sekcio kaj en la tria jaro -- ghenerala direktoro de iu departemento
kaj en la 4-a jaro vicchefdirektoro de iu brancha kompanio. En
la 5-a jaro shi estis nomumita ghenerala direktoro de tiu brancha
kompanio. En la 6-a jaro shi farighis plenuma vicprezidanto de
la kompanio kaj en la 7-a jaro supera vicprezidanto de la kompanio.
En la kompanio Legend estas pluraj kompetentuloj,
similaj al Wang Xiaoyan. Iuj trifoje promociighis en unu jaro
kaj aliaj estis taskitaj per grava laboro nur kelkajn monatojn
post sia dungigho. Hodiau la averagha agho de la administrantoj
de Legend estas nur 31.5 jaroj. La kompanio klare scias, ke sen
forta entreprena kohera forto ghi ne povus restigi talentulojn
al si ech per alta salajro. Tial ghi alte taksas kapablulojn kaj
pretigas medion por disvolvi ilian talenton.
|