En
junio de la jaro 2002, la 7-a Internacia Ekspozicio pri Autoj okazinta
en Pekino de Chinio altiris al si pli ol 1200 autajn komercistojn
kaj fabrikojn de la mondo. Pli ol 40 mil homoj vizitis ghin. Estis
neatendita la inklino de chinoj al autoj.
En
urboj de Chinio pli kaj pli multaj familioj povas acheti automobilon.
Prospero de automerkato ekscitas autofaradon. Kompare kun la 80-aj
jaroj, la china autoindustrio multe shanghighis.
Iniciato de Volkswagen en Chinio
En la komenco de la 80-aj jaroj por chinoj havi
personauton estis nur deziro. Tiam la industrio de auto precipe
personauto en Chinio estis ege malforta. Plejparto da autopecoj
dependis de importado. Tiam la jara produktokvanto de autoj estis
nur miloj. Fremdaj fabrikoj de autoj ne kredis, ke prosperos la
china industrio de auto. Kiam Chinio deziris importi pruduktan linion
por disvolvi sian automobilan industrion, esprimante, ke ghi povas
kunlabori kun okcidentaj landoj en tiu flanko, internaciaj autofabrikoj
montris sin malvarmaj pri tio. Nur Volkswagen de Germanio venis
el malproksima Europo. Retrorigardante
la jaron 1985, kiam la Shanhaja Volkswagen Automobila Kompanio
Limigita kune investita de Chinio kaj Germanio produktis la unuan
automobilon Santana, la laboristoj klare memoras: tiam en la laborejo
ne trovighis produkta linio, oni elprenis karoserion el kontenero
kaj metis ghin sur benkojn por muntado. Tiel la unua Santana naskighis
en la fabriko. Iu japana kolego diris post sia vizito al la Shanhaja
Autofabriko: “Shajne tio estas produkta metodo de la generacio
de mia avo”. Tiam la china autopeco-produkta kapablo estis
malforta, 97.3% da pecoj de automobilo dependis de importo, kaj
sekve la produktokosto estis alta.
Volkswagen sukcesas en Chinio
La
Shanhaja Volkswagen enkondukis avangardan teknikon kaj starigis
produktan linion. Post dekkelkaj jaroj, subtenate de la registaro,
93% da automobilaj pecoj estas faritaj de Chinio. En la jaro 1999,
Schroeder, chefministro de Germanio, diris post sia vizito al
la Tria Fabriko de la Shanhaja Volkswagen Automobila Kompanio
Limigita, ke la kompanio estas sukcesa ekzemplo de kunlaboro de
Chinio kaj Germanio, kaj la historio atestas pravecon de la decidofarintoj.
Volkswagen de Germanio povas fieri pro
sia sukceso en Chinio: Antau 19 jaroj la jara produktokvanto de
automobiloj estis 30 mil, sed pro la kreskanta bezono de klientoj
la kompanio plibonigis la ekipajhojn, kaj nun ghi produktas 400
mil automobilojn chiujare. La vendokvanto jam superis 2.4 milionojn,
okupante 50% de tiu en la automobila merkato de Chinio. Santana
estas unu el la fabrikmarkoj de Volkswagen en Chinio. Pro sia
mult-uzebleco ghi kontentigis la bezonon de la tiama china socio
kaj estis tre bonvena en la pasintaj pli ol 10 jaroj. En Germanio
produktighis nur 130 mil tiumarkaj autoj, sed en Chinio –
1670 mil. Ja estis senprecedenco en la internacia automerkato,
ke dum la 10 jaroj ghi okupis 50% da china automerkato.
Antau 19 jaroj, kiam ekfunkciis la Shanhaja
Volkswagen, la registrita kapitalo estis nur 160 milionoj da juanoj,
sed en la jaro 1999 la registrita kapitalo jam atingis 4.6 miliardojn
da juanoj. La tridekobla kapitalo montras fidon de Volkswagen
de Germanio al la estonta china automerkato.
En
19 jaroj chirkau Volkswagen de Shanhajo kreskis multaj entreprenoj
farantaj autopecojn, kiuj farighis bazo de autopeca industrio
de Chinio.
Granda latenta merkato
La sukceso de Volkswagen de Shanhajo
atestis grandan latentan automerkaton de Chinio, kiu altiris al
si grandajn famajn fabrikojn de autoj: General Motors de Usono,
Toyota kaj Honda de Japanio, Hyundai de Koreio, Citroen de Francio
k.a. unu post alia eniris en Chinion kun sia tekniko kaj investo
por okupi lokon en la vasta china automerkato.
La disvolvigho de auto-industrio ekscitos
ankau industriojn shtalan, mekanikan, kauchukan kaj plastan, komercon,
elektronikan komercon kaj informadikon kaj koncernos financon,
trafikon, asekuron, energion, turismon k.s. 5-7 mil autopecoj
en unu automobilo tushas pli ol 30 okupojn, ekzemple pli ol 200
entreprenoj liveras produktajhojn kaj donas servon al Volkswagen
de Shanhajo, kaj laborantoj en tiuj entreprenoj estas 4-oble pli
multaj ol tiuj en la fabriko de Volkswagen en Shanhajo. Disvolvigho
de Shanhaja Volkswagen sekvigis famighon de rilataj entreprenoj
de autopeca farado.
Kun enirado de fremdaj automobilaj produktantoj
ankau autopecaj produktantoj atentas la vastan merkaton de Chinio.
Denso de Japanio, la plej granda autopeca entrepreno de Toyota,
estas la 4-a granda liveranto de la mondo. Ghi funkciigas sian
filian entreprenon en Tianjin, Yantai kaj Chongqing de Chinio
kaj estos kunlaboranta kun la China Autopeca Komisiono por siaj
sparkilo, glacovishilo k.s. autopecoj, kiuj havas vastan vend-reton
en Chinio.
En aprilo de la jaro 2002, ACDelco de
Usono nomata “fakulo de autopecoj de la mondo” ekfunkciigis
la unuan filion en Nankino de Jiangsu-provinco, orienta Chinio.
Tio estas la unua pasho de la kompanio por disvolvigho en la vasta
postvenda merkato de autoj en Jiangsu- kaj Anhui-provincoj. Fremdaj
komercistoj pri autopecoj interesighas pri la china postvenda
kaj serva merkato pro tio, ke nun en Chinio nur 1% da postvendaj
servejoj kapablas doni altkvalitan servadon, alivorte en Chinio
latentas 99% da postvendaj servejoj. “Ni planas en la fino
de 2002 kaj komenco de la venonta jaro ekfunkciigi en Jiangsu-
kaj Anhui-provincoj 100 ACDelco-filiojn, kaj en 3 jaroj en tiuj
du provincoj estos 500 niaj filioj,” diris la respondeculo
de ACDelco.
Ne nur auto-merkato, sed ankau autopeca
merkato de Chinio estas neforlaseblaj por fremdaj komercistoj.
La prezidanto de Bayerische Motor en Werhe AG (BMW) diris: “Kvankam
nia auto malfrue eniris la chinan merkaton, tamen nia rapideco
ne estos malpli granda ol aliaj autaj entreprenoj. Nia celo estas
en la venontaj jaroj okupi 50% da china merkato de luksaj autoj.”
|